Jibou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jibou [ĵiboŭ] (hungare: Zsibó ĵibo:) estas urbo en Rumanio ĉe la norda piedo de la monto de Meseş laŭ la rivero Someş nordoriente de Zalău. Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Administre apartenas al ĝi Cuceu, Husia, Rona, Var.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi nombris 3 047 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 198 (82% rumanoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue menciita skribe en 1384. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (ekde 1876 Szilágy). Ĝi estis kamparurbo de 16-a jarcento. En 1842 tie oni fondis la unuan infanĝardenon de Transilvanio. En la kastelparko estas botanikĝardeno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]