Ŝablono-Diskuto:Informkesto distrikto de Rumanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jena informkesto laŭ mia juĝo estas senespere eksdata. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 18 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Eble ja estus bone anstataŭigi ĝin per la kutima {{informkesto urbo}}. Tiam ni ŝparus tempon aktualigi plian ŝablonon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:11, 18 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas. Mi pensas, ke ni finfine anstataŭigu la malnovegan informkeston per io pli taŭga. Tia informkesto kun nenomitaj parametroj estas tro malbone traktebla. Krome aldonoj nur eblas, se oni subite enkondukus mikson el nenomitaj kaj nomitaj parametroj. - Sed kiun informkeston ni prenu por la ne tre multaj artikoloj? Laŭ "Ligiloj ĉi tien" estas nur unu paĝo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:30, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi dirus, ke kuraĝa aktualigo de la informkesto fakte ne estas problemo, se oni senskrupule traktas ĝin. Tiam la informkesto mem eĉ povas resti. Vi vidas ke mi antaŭ tri tagoj malkuraĝe metis vikidatumajn informojn pri areo, loĝantaro kaj loĝdenso kaj pri la blazono rekte al la artikola apliko de la informkesto nur en la paĝo pri distrikto Timiș. Nun mi pli drastis kaj simple ĉie ekuzigis la informojn pri areo, loĝantaro kaj loĝdenso - la malnovaj informoj el mi-ne-scias-kiu-jaro-antaŭ-preskaŭ-2-jardekoj el la tekstoj mem nun simple ignoriĝas. Pri la "vicloko" de areo kaj loĝantaro estas du eblecoj. A) simple scii ke la areo ne ŝanĝiĝas kaj tiu vicloko plu ĝustos kaj iom kuraĝe fidi ke la vicloko pri loĝantaro ne tro ŝanĝigos, tiel ke eblas permane aktualigi ĝin, sed ankaŭ ne estas katastrofo se oni forgesas tion (kaj garantiite oni ne ĉiujare kontrolos). Aŭ B) eblus simple forĵeti ĉiujn viclokojn, aŭ almenaŭ tiun pri la loĝantaro, el la informkesto - la perdo de informo estus limigita...
La blazonon oni povus aŭtomate preni el vikidatumoj, sed mi ne scias ĉu ĉiam vikidatumoj fidindos pri blazono, tiel la nuna solvo el distrikto Timiș permesi loke noti blazonon mem aŭ referi al P94 el vikidatumoj donas pli da libero. Kaj pri la iom komplikaj telefonprefiksoj en Rumanio ŝajne vikidatumoj ankoraŭ ne estas helpo. Jam pro tio sencas ke restas aparta informkesto pri Rumanio. La informon pri ĉefurbo oni teorie povus enpreni el vikidatumoj, sed pli liberas fari tion oniope - tiam oni libere povas noti nomojn en pluraj lingvoj, kio gravas en la tradicie plurlingva lando. Kaj ĉefurbo preskaŭ neniam sanĝiĝas, do la informo metita tie estas preskaŭ eterna, ne kostas penan aktualigon. Prave, ke bonus uzi normalajn parametronomojn, do ne nur indiki la ĉefurbon inter du vertikalaj strekoj, sed uzi normalan parametron " | ĉefurbo = Iksurbo | ", sed ĉar temas pri nur 42 distriktoj, eble ankaŭ la nuna malnova sistemo ne tro ĝenas. Kaj same kompreneble, se oni aldonus "normalajn parametrojn" oni povus entute elĵeti la ne plu bezonatajn nombrojn kaj parametrojn pri areo, loĝantaro kaj loĝdenso (kaj eventuale pri la vicloko de loĝantaro) kaj entute fari la tuton pli simpla. Sed tiuj du lastaj adaptoj signifus, ke dum oni ŝanĝas ĉion, dum horo ĉiuj paĝoj aspektos fuŝite - tio ne estas problemego, sed eviteblas se oni pli pigras. Resume, malgraŭ mia antaŭa juĝo pri evidente "senespere eksdata" informkesto mi pensas ke per malmultaj simplaj paŝoj eblas bone aktualigi ĝin, je malpli grandaj adaptoj ol komplete anstataŭigi ĝin per "{{Informkesto geografiaĵo|administra unuo}}" - tio kompreneble estus la universaleca alternativo. ThomasPusch (diskuto) 11:38, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]