Distrikto Mehedinți

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Mehedinți
distrikto
Ĉefurbo Drobeta-Turnu Severin
Regiono Valaĥio
mallonge MH
Telefono +40×52...
Areo
 
4 933 km²
(30-a rango)
Loĝantaro 234 339
(35-a rango)
Loĝdenso 47/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr
Judeţul Mehedinţi

Mehedinți [mehedincj'] estas distrikto (rumane județ) en la sud-okcidenta Rumanio, ĉe la landlimo kun Bulgario kaj Serbio. Ĝia ĉefurbo estas Drobeta-Turnu Severin. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 234 339 loĝantoj sur areo de 4 942 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km².

Najbaroj: sud-oriente: distrikto Dolj; sude: Bulgario; sud-okcidente: Serbio; nord-okcidente: distrikto Caraș-Severin; nord-oriente: distrikto Gorj.

Urboj en la distrikto, kun loĝantaro en 2002:

  • Drobeta-Turnu Severin: 104.035
  • Orșova: 12.967
  • Strehaia: 11.741
  • Şimian: 9.671
  • Vânju Mare: 6.937
  • Corcova: 6.095
  • Baia de Aramă: 5.617
  • Gogoșu: 5.442
  • Gârla Mare: 5.390
  • Jiana: 5.091
  • Bala: 4.695
  • Vânători: 4.685
  • Pătulele: 4.505
  • Breznița-Ocol: 4.102
Aparteno al Banato (ruĝa) kaj Valaĥio

Añiaj komunumoj kaj vilaĝoj estas la jenaj: Dubova (Mehedinți),

Pro granda kurbiĝo de Danubo la distrikta limo sud-okcidenta estas forte konkava. La okcidenta parto de la distrikto estas mallarĝa terlango inter Caraș-Severin kaj Serbio. Laŭ la regiona divido de Rumanio la distrikto estas parto de Banato, la cetero de la distrikto apartenas al Valaĥio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]