Dubova (Mehedinți)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubova
Dubova
Komunuma sidejo
vilaĝo • sidejo de komunumo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mehedinți
Alinome Dunatölgyes (hungare), Plavișevița (ĝis 1977)
Iama hungara departemento Krassó-Szörény
Situo 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo)44.62527777777822.266666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo)
Dubova (Mehedinți) (Rumanio)
Dubova (Mehedinți) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 149 m
Poŝtkodo 227170
Loĝantaro
– komunumo 785 (en 2011)
– vilaĝo 410 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 112931
vdr

Dubova (ĝis 1977: Plavișevița) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la rumana distrikto Mehedinți. Ĝi situas ĉe golfeto de Danubo, kiu tie estas la landlimo al Serbio, 20 km sud-okcidente de Orșova.

Administre apartenas al la komunumo Dubova la vilaĝoj Baia Nouă kaj Eibenthal, kiuj situas sud-okcidente en montaro. Ambaŭ estas pliparte loĝataj de etnaj ĉeĥoj. Sur la teritorio de la komunumo krome iam ekzistis la vilaĝo Tisovița.

Tra Dubova iras la nacia vojo DN 67, kiu iras laŭlonge de Danubo. La plej proksima fervoja stacio estas en Orșova. Sude de Dubova situas la komunumo Svinița, kiu estas atingebla nur tra la teritorio de Dubova.