Saltu al enhavo

Eibenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eibenthal
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mehedinți
Alinome Tisové Údolí (ĉeĥe), Eibentál (ĉeĥe)
Komunumo Dubova (Mehedinți)
Situo 44° 33′ N, 22° 10′ O (mapo)44.54522.164166666667Koordinatoj: 44° 33′ N, 22° 10′ O (mapo)
Eibenthal (Rumanio)
Eibenthal (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 411 m
Poŝtkodo 227172
Loĝantaro 308 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 112940
vdr

Eibenthal (ĉeĥe Tisové Údolí, EibentálJeventál - la nomo estas origine germanlingva kaj signifas "valo de taksusoj") estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Drobeta-Turnu Severin. Administre ĝi apartenas al la komunumo Dubova kaj al la distrikto Mehedinți. Ĝia unua mencio skriba estas el 1827, kiam la vilaĝo estis fondita. En 1934 ĝi havis ĉ. 600 loĝantojn.

Eibenthal estis fondita de ĉeĥaj setlantoj - la sume malgranda etna malplimulto de ĉeĥlingvanoj en Banato nomatas pemoj. En la censo de 2002, 269 el la 308 vilaĝanoj deklaris sin etnaj ĉeĥoj[1]. Do la vilaĝo daŭre konsideriĝas lingvoinsulo de la ĉeĥlingvaj pemoj en la regiono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉeĥaj vilaĝoj en Banato
Ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato: Bigăr (Bígr) • Eibenthal (Eibentál) • Frauvízn (inundigita)Gârnic (Gerník) • Ravensca (Rovensko) • Sfânta Elizabeta (Svatá Alžběta) (pereinta)Sfânta Elena (Svatá Helena) • Şumiţa (Šumice)
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České SeloKrušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: WolfswieseBrebu Nou (Weidenthal) • WeidenheimLindenfeld