Distrikto Covasna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Covasna
distrikto
Ĉefurbo Sfântu Gheorghe
Regiono Transilvanio
mallonge CV
Telefono +40×67...
Areo
 
3 710 km²
(39-a rango)
Loĝantaro 200 042
(41-a rango)
Loĝdenso 54/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Covasna [kovasna] (hun: Kovászna) estas distrikto (rumane județ) sur la teritorio de la malnova Háromszék (rumane Trei Scaune; germane Drei Stühle = tri seĝoj) kun ĉefurbo Sfântu Gheorghe (hungare Sepsiszentgyörgy) (67.108 loĝantoj). La distrikta kodo estas CV. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 200 042 loĝantoj sur areo de 3 710 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km².

Ĝiaj najbaroj estas: oriente — distriktoj Bacău kaj Vrancea, sud-oriente — distrikto Buzău, sud-okcidente — distrikto Brașov kaj norde distrikto Harghita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Distrikto Covasna apartenas al sikullando, tial la plejparto de ĝiaj loĝantoj estas hungarlingva. Pro sia situo en montaro (Karpatoj) ĝi estas maldense loĝata.

En la jaro 2001 ĝi havis 231.172 loĝantojn kun popoldenseco de 62 loĝantoj/km². 75 % de la loĝantaro estas hungarlingva, 24 % rumanlingva. Covasna havas la plej malmultnombran loĝantaron de ĉiuj rumanaj distriktoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la distrikto estas 3.710 km². Ĝi estas la tria plej malgranda el la rumanaj distriktoj, post Ilfov kaj Giurgiu.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kisgyörgy Zoltán: Kovászna megye. (gvidlibro hungare). PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]