Distrikto Harghita
"Hargita" alidirektas ĉi tien. Por ĉeĥlingva ĵurnalo Hargita, vidu la paĝon Hargita Népe.
Distrikto Harghita | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Miercurea Ciuc |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | HR |
Telefono | +40×66... |
Areo |
6.639 km² (13-a rango) |
Loĝantaro | 326.222 (32-a rango) |
Loĝdenso | 49/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Harghita [hargita] (hungare: Hargita megye estas distrikto (rum. județ, hun. megye) en la centro de la lando kun ĉefurbo Miercurea Ciuc. Distriktkodo: HR
Geografio[redakti | redakti fonton]
Najbaroj: okcidente: distriktoj Neamț kaj Bacău; sude: distrikto Covasna; sud-okcidente: distrikto Brașov; okcidente: distrikto Mureș; norde: distrikto Suceava. Areo: 6.639 km².
Urboj en la distrikto Harghita[redakti | redakti fonton]
- Băile Tușnad
- Bălan
- Borsec
- Cristuru Secuiesc
- Gheorgheni
- Miercurea-Ciuc
- Odorheiu Secuiesc
- Toplița
- Vlăhița
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Distrikto Harghita apartenas al sikullando kaj estas majoritate loĝata de etnaj hungaroj. Ĝia loĝantaro en 2002 estis 326 mil: hungaroj (84,6 %, 276.106), rumanoj (14,1 %), romaoj (1,2 %). La distrikto estas maldense loĝata (49/km²).
Etnoj en sikullando (1992)
Religio[redakti | redakti fonton]
Pro la malmulteco de etnaj rumanoj estas nur malmulte da ortodoksuloj en la distrikto: katolikoj (65 %), ortodoksaj kristanoj (13 %), reformitoj (13 %), unitarianoj (7 %), aliaj (2 %).
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Pomjanek Béla, Vargyas Antal, Zsigmond Enikő: Hargita megye (gvidlibro). PALLAS-AKADÉMIA Kiadó, Csíkszereda, 2004.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Urboj, komunumoj kaj vilaĝoj en distrikto Harghita
- Listo de renomaj personoj ligitaj al Distrikto Harghita
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Adminstraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj
- Vortaro de loknomoj en Transilvanio rumane, hungare kaj germane
- Popolnombrado 2002
- Mapo fiziografia de la distrikto