Ciganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Romaoj)
Jump to navigation Jump to search
Ciganoj en Eŭropo 0%                              10%.

Ciganoj[1] estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato). Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.

Ciganoj
Flag of the Romani people.svg
Flago de ciganoj
Suma populacio

15 milionoj aŭ pli

Ŝtatoj kun signifa populacio
Barato Barato 5,794,000
Turkio Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Rumanio Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Hispanio Hispanio 600,000 ĝis 800,000
aŭ 1,500,000
Francio Francio 500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Usono Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Hungario Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Brazilo Brazilo 678,000–900,000
Bulgario Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Slovakio Slovakio Disputita: 92,500 aŭ 550,000
Serbio Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Rusio Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Grekio Grekio Disputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Ukrainio Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Argentino Argentino 300,000
Ĉeĥio Ĉeĥio Disputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Makedonio Makedonio Disputita: 53,879
ĝis 260,000
Germanio Germanio 110,000–130,000
Lua‑eraro: not enough memory. Disputita: 1,300 ĝis 120,000
Lua‑eraro: not enough memory. 110,000
Lua‑eraro: not enough memory. 90,000–110,000
Lua‑eraro: not enough memory. 80,000
Lua‑eraro: not enough memory. 79,000
Portugalio 40,000
Pollando 15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj
v  d  r
Information icon.svg

Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.

Khamoro Roma Festival Prago 2007

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo, sed dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[2].

Romaoj[redakti | redakti fonton]

Romaoj estas ciganoj kiuj vivas precipe en la orienta Eŭropo, en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj). La termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.

Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".

En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezentaĵojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta Eŭropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj la nomon "cigano" kaj ne agnoskas al ili apartenon al ilia komunumo.

Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn. Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj[3].

La naziismo provis ekstermi la ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.

En 1998 ciganaj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio.

Simbolaj tagoj kaj lokoj[redakti | redakti fonton]

8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ĉiujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.

2-a de aŭgusto: la memortago de 'porajmos' depost 1992 rememorigas tiun tagon ĉiujare ilian 'holokaŭstan' version.

10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj[4].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj literaturoj:

Trafan priskribon de ciganoj en Esperanto donas Marjorie Boulton en sia lernolibro Faktoj kaj fantazioj.

Nikolaus Lenau: Die drei Zigeuner (poemo)

Karel Hynek Mácha: Ciganoj

Victor Hugo: Notre-Dame de Paris

J. Vrchlický: La violono de cigano

Federico García Lorca: Cigana Romancaro

Ioan Budai Deleanu: Mica ţiganiadă

Muziko kaj danco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo [Ciganoj kaj hispanaj dancoj].

Ciganaj muzikĝenroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario

Kelkaj ezkemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:

J. Strauss: Cigana barono

Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen

F. Lehár: Cigana amo

E. Kalmán: Cigana muzikestro

A. Dvořák: Ciganaj melodioj

B. M. Ravel: Cigano

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Popolo senteritoria[redakti | redakti fonton]

La romaoj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturado de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.

Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communauté Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ŝtaton nomata Romanestan[5].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995

(franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de Eŭropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),

(itala) Santino Spinelli, Rom gente libere, 2013, 256 paĝoj.

(esperanto) Savojarda romao, en: Arkivo de al revuo Etnismo, nro 85 (PDF, 31-5-2010), p. 15-18

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Cigana lingvo ("Rromani", la 'romaa' lingvo)

Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)

Marcel Couthiade ('Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)

Muzeo de romaa kulturo

Porajmos (holokaŭsto de ciganoj)

Anticiganismo

Ciganio

Internacia tago de ciganoj

Ederlezi (kanto)

Latcho Drom (filmo)

Mi eĉ renkontis feliĉajn ciganojn (serbe: Skupljači perja, en Esperanto: plumportanto)

Historio de ventra danco (->Ciganoj kaj hispanaj dancoj)

Bronisława Wajs - Papuŝa (verkisto, poeto)

Gipsy Kings (muzikgrupo)

Django Rheinhardt (muzikisto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo

(angle) Ekstermado fare de la nazia reĝimo

(angle) RomNews Society

(angle, romae, france) Eŭropa Forumo de romaoj kaj vojaĝantoj

(angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani" (English)

(franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - eŭropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
  2. (angla) Ian Honcock, We are the Romani people (ni estas la romaan popolon) [arkivo], Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139
  3. (franca) Roms et Tsiganes, une culture européenne (Romaoj kaj Ciganoj, eŭropa kulturo), Marseille-Provence, la 4-a de junio 2013.
  4. (franca) Dates symboliques, en: Projet Itinéraire de la culture et du patrimoine des Roms, Konsilio de Eŭropo, 2010, p. 58
  5. (angla) Ian Hancock, We are the Romani people - Ame sam e Rromane džene (ni estas la romaa popolo), University of Hertfordshire Press, 2017, ISBN 978-1-902806-19-8