Cigana Romancaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cigana Romancaro
Cigana Romancaro
Aŭtoro Federico García Lorca
Eldonjaro 1971
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 140
v  d  r
Information icon.svg

Cigana Romancaro estas kolekto de dek ok poemoj fare de la mondfama hispana poeto Federico García Lorca, tradukitaj kaj enkondukitaj de Fernando de Diego. William Auld skribis antaŭparolon en kiu li ege laŭdis la tradukon.

Citaĵo
 La dek ok romancojn de la libro oni povas klasifiki en kvar grupojn.

En la unua staras la romancoj anekdotaj, t.e. la pecoj, kies intrigoj, simple prezentas al ni la liberan instinkton de la ciganoj, kiuj polarizas sin al la du ekstremoj de morto kaj volupto...La duan grupon formas la trio de sanktuloj: San Miguel, San Rafael kaj San Gabriel... García Lorca per pli ellaborita, densa lingvo, manipulas la sanktulojn kaj ties cirkonstancojn por riveli la intiman estmanieron de la tri famaj andaluzaj urboj....

"Romanco pri la Luno", ..., "Romanco pri la Hispana Civil-gvardio" formas la plej transcendan, belan kaj inspiritan grupon de la libro...Ili reflektas, laŭ la vortoj mem de García Lorca, la veron universalan...Sub la rubriko "Tri Historiaj Romancoj" staras la lasta grupo de la libro

Temo[redakti | redakti fonton]

Multaj (plej) el la poemoj temas pri geciganoj, ofte konflikte kun membroj de la Civila Gvardio, sed ankaŭ inter ili mem. Ĉiukaze oni ne komprenu la libron kiel antropologia studo sed pri poezia kontemplo de la prafortoj homaj konflikte kun la moderna vivo. La etoso (olivarbaroj, andaluziaj urboj ktp) ripetiĝos en la ruraj tragedioj de Lorca, sed jam sen la konstanta apero de la ciganismo. Multaj simboloj ilustras la poemojn kiaj la nokto, la morto, la ĉielo, la luno, la ĉevaloj, la metaloj ktp.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ankaŭ mi, kiel Auld kaj, de nun, kiel multaj aliaj privilegiuloj, konatiĝis kun Garcia Lorca tra la Internacia Lingvo, kiu permesas kontakti pli rekte la ĉefverkojn de ĉiu lingvo.
Elvenas el liaj Romancoj, kie plektiĝas hermetisma rafiniteco kun fora eĥo de cimbaloj kaj gitaroj, ia Hispanujo 17a-jarcenta, kun misteraj verandoj kaj rondaj balkonoj, sub verda lumo de malbonaŭguraj lunoj. Elvenas vesperoj kun nuboj kiel anĝeloj, aŭroroj super salikoj plorantaj sur akvo kiel oldulinoj. Sed ne elvenis, almenaŭ por mi, la promesitaj universalaj sentoj. Krom malklara pesimismo, nenio enpenetras mian animon, nenio helpas min plori aŭ rideti. Almenaŭ por mi, la animo de Garcia Lorca ne riveliĝas tra la Romancoj. Mi povas ĝui, eĉ intense, la koncizan perfektecon de kelkaj versoj, la kolorplenan prezenton de imagoj; sed ne stariĝas inter la poeto kaj mi tiu mirakla fluo, kiu faras, ke mi rekonas liajn vortojn kiel ĉiutempajn, ĉiulokajn.
Ĉu kulpo de la traduko? De la vidpunkto de la ritmo, ĝi estas perfekta laŭ la kadencoj; de tiu de la rimo, ĝi estas fidela kaj plaĉa en la asonancoj. Sed ĝenas min, kaj eble ne nur min, la nenecesa uzado de neologismoj kaj de maloftaj vortoj. 
— 1972, Clelia Conterno, Esperanto, 798(6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]