Pesimismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pesimismo (de la latina vorto pessimum – "la plej malbona") estas vivokoncepto pri neripareble malbona mondo. Pesimistoj atendas malbonan finon de unuopaj eventoj kaj de la mondo ĝenerale. Havante la malbonan estontecon en siaj pensoj, ili taksas ĉiun nunan kaj pasintan situacion malbonaŭgura, kvankam aliaj homoj eble tute ne povas vidi iun signon pri malbona prognoso en ĝi. La mala sinteno de pesimismo estas la optimismo.

En la ekonomio kutime optimismaj kaj pesimismaj cikloj alternas, depende de la cikloj de konjunkturo. En la borsoj ĉiu komerco de akcio postulas, ke interkontraktas optimisto, kreanta pri la estonta altiĝo de akcia kurzo, kaj pesimisto, kreanta pri ĝia malaltiĝo.

En la mondaj religioj la pesimisman sintenon plej ofte dominas la optimisma. Escepto estas la Zaratuŝtrismo, kiu konis krom la bona, dia principo same originan kaj same fortan malbonan principon (dualismo), tiel ke la lukto inter bono kaj malbono ĝis la fino de la mondo estos tute samranga kaj nedecidita.

Pesimismo en la filozofio[redakti | redakti fonton]

Per sia ĉefverko Die Welt als Wille und Vorstellung ("la mondo kiel volo kaj imago") el la jaro 1819 la filozofo Arthur Schopenhauer kreis radikalan metafizikan pesimismon. En sia baza kredo „Alles Leben ist Leiden“ ("ĉiu vivo estas sufero") li komprenis sin pravigita per antikvaj aziaj instruoj aparte de la Budhismo.

Dum la jaro 1887 la filozofo Ferdinand Tönnies prognozis, ke la moderna mondo foriros de la antaŭaj valoroj "komuneco" aŭ "solidaro" - multaj samtempuloj pro tio atakis kaj nomis lin pesimisto.

En la filozofia pensado de la 20-a jarcento la "historia pesimismo" havis grandan rolon. Post la fino de la Unua Mondmilito la historiisto kaj filozofo Oswald Spengler publikigis la multe debatitan verkon „Der Untergang des Abendlandes“ ("la pereo de la Okcidento"). Laŭ li ĉiu kulturo kiel individuo trairas fazon de evoluo, de maturo kaj de deklino. Post pli-malpli jarmilo ĉiu granda kulturo denove estas sensignifa. La mil jarojn de la eŭrope-okcidenta kulturo Spengler vidis pasi dum la 20-a jarcento - precipe pro tiu prognozo lia verko taksiĝis pesimisma kaj akre diskutiĝis.

Pliaj historiaj pesimistoj estis Theodor Lessing, Walter Benjamin kaj la "kritikaj teoriistoj" de la "frankfurta skolo". Signifaj literaturaj dokumentoj de tiu maldekstre intelektula pesimismo estas la verkoj de Max Horkheimer, Theodor W. Adorno kaj Günther Anders.