Arthur Schopenhauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arthur Schopenhauer
Bildo el la libro Le Monde comme volonté et comme représentation, § 9, de Schopenhauer

Arthur SCHOPENHAUER (naskiĝis la 22-an de februaro 1788 en Gdansko, mortis la 21-an de septembro 1860 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana filozofo. Sia ĉefverko estas Die Welt als Wille und Vorstellung (La mondo kiel volo kaj ideo).

Lia filozofio, esence elpensita kiel «elpensado ĝis la fino» la filozofio de Kant, elĉerpas sian fonton el Plato kaj Spinoza, funkciante kiel ponto kun la orienta filozofio, speciale tiu de budhismo, taoismo kaj vedanto.[1] En sia malfrua verko, ekde 1836, prezentas sian filozofion en malferma polemiko kontraŭ la metafizikaj postkantaj disvolvoj de liaj samtempuloj.

Lia plej fama verko konstituas majstra verko en la germana lingvo el ĉiuj epokoj el literatura vidpunkto. Ĝi estas ankaŭ unu el la pintaj verkoj de la idealismo de Okcidento, kaj la pesimismo profunda, kiu daŭras en la verko de verkistoj kaj pensistoj de la 19a kaj 20a jarcentoj, kiaj Richard Wagner, Lev Tolstoj, Friedrich Nietzsche, Sigmund Freud, Thomas Mann, Carl Gustav Jung, Albert Einstein,[2] Otto Weininger, Otto Rank, Erwin Schrödinger, Ludwig Wittgenstein, Jorge Luis Borges, Pío BarojaEmile Cioran, inter aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


  1. Urs App: Schopenhauer's Compass. An Introduction to Schopenhauer's Philosophy and its Origins. Wil: UniversityMedia, 2014 (ISBN 978-3-906000-03-9)
  2. Albert Einstein en Mein Glaubensbekenntnis (August 1932): "I do not believe in free will. Schopenhauer's words: 'Man can do what he wants, but he cannot will what he wants,[Der Mensch kann wohl tun, was er will, aber er kann nicht wollen, was er will]' accompany me in all situations throughout my life and reconcile me with the actions of others, even if they are rather painful to me. This awareness of the lack of free will keeps me from taking myself and my fellow men too seriously as acting and deciding individuals, and from losing my temper." Schopenhauer's clearer, actual words were: "You can do what you will, but in any given moment of your life you can will only one definite thing and absolutely nothing other than that one thing." [Du kannst tun was du willst: aber du kannst in jedem gegebenen Augenblick deines Lebens nur ein Bestimmtes wollen und schlechterdings nichts anderes als dieses eine.] On the Freedom of the Will, Ch. II.