Etiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jam Sokrato pritraktis la etikon.

La etiko (de la malnovgreka ἠθική (ἐπιστήμη) ēthikē (epistēmē) „la morala (kompreno)“, de ἤθος ēthos „kutima loko; kutimo, moro, tradicio; karaktero“) estas unu el la grandaj partfakoj de la filozofio, nome tiuj kiuj pritraktas sistematigadon, defendadon kaj rekomendandon de konceptoj pri bona kaj malbona konduto.[1] La etikon – kaj la de ĝi deduktitajn fakojn (ekz. jur-, ŝtat- kaj socifilozofioj) – oni ankaŭ nomas „praktikan filozofion“, ĉar ĝi esploras la homan agon (male al la „Teoria filozofio“, al kiu apartenas la klasikaj fakoj logiko, la sciteorio kaj la metafiziko). La branĉo de filozofio nome aksiologio enhavas la sub-branĉojn de etiko kaj estetiko, el kiuj ambaŭ estas konsiderataj valoroj.[2]

Kutime oni uzas "etikon" kaj "moralon" kiel sinonimoj tamen etiko estas la scienco pri moralo; alivorte, moralo diras, kion oni faru, etiko esploras, kial. Kiel branĉo de filozofio, etiko priesploradas la demandojn "Kio plej bonas por ke personoj vivu?" kaj "Kiaj agoj estas pravaj aŭ malpravaj (bonaj aŭ malbonaj, justaj aŭ maljustaj) en partikularaj cirkonstancoj?" En la praktiko, etiko serĉas solvi demandojn de homa moralo, per difinado de konceptoj kiaj bono kaj malbono, pravo kaj malpravo, virto kaj malvirto, justeco kaj krimo. Kiel fako de intelekta esplorado, morala filozofio ankaŭ estas rilata al la fakoj morala psikologio, priskriba etiko, kaj valorteorio.

Tri ĉefaj areoj de studo ene de etiko nuntempe agnoskitaj estas la jenaj:[3]

  1. Metaetiko, rilate al teoria signifo kaj referenco de moralaj proponoj, kaj kiel ties vervaloroj (se estas ajnaj) povas esti determinitaj
  2. Normiga etiko, rilate al praktikaj rimedoj por determini la moralan fluon de agado
  3. Aplikata etiko, rilate al kion persono estas devigata (aŭ permesita) fari en specifa situacio aŭ partikulara kampo de agado[3]

Iam, la muzo Klio personigis etikon.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Aristotelo fondis la etikon kiel memstara filozofia fako.

Nocio kaj objekto[redakti | redakti fonton]

De la komenco de la filozofio, oni meditis pri la konduto. Jam Aristotelo, kiu verkis la unuan etikan traktaton ("Etiko al Nikomano"), enkondukis la esprimon "etiko" por filozofia fako kaj volis nomi per tiu la sciencan traktadon kun kutimoj, moroj kaj tradicioj (etos), je kio tamen jam ekde Sokrato la etiko moviĝis en la centron de la filozofia pensado (Sokrata metodo). Fone estis la koncepto jam reprezentita de la Sofistoj, ke estas maladekvate por intelekta vivaĵo kiel homo, se tiu lasas direkti sian agon nure per konvencioj kaj tradicioj. Aristotelo estis konvinkita, ke homa praktiko estas alirebla per racia pensado. Etiko tiel estis por Aristotelo filozofia fako, kiu havas la tutan amplekson de homa agado kiel objekto, metas tiun ĉi objekton per filozofiaj rimedoj sub normigan prijuĝadon kaj instrukcias praktikan realigon de la tiel akiritaj ekkonitaĵoj.

La ĝeneralan etikon – sekvonte simple nomata etiko – oni nuntempe komprenas kiel filozofian fakon, kies tasko estas starigi kriteriojn por bona kaj malbona agado kaj la taksado de ĝiaj motivoj kaj sekvantaĵoj. Ĝi estas la baza fako en la aplikata etiko, kiu traktadas kiel individua etiko, soci-etiko, pac-etiko kaj en la sferaj etikoj la normigajn problemojn de sia specifa vivosfero.

La etiko kiel filozofia fako baziĝas nur sur la principo de la racio. En tio ĝi diferencas de la klasika memkompreno teologia etiko, kiu konfesas la morajn principojn kiel baziĝantaj en la dia volo kaj tiel kutime kondiĉigas la kredon je dia revelacio. Precipe en la 20-a jarcento tamen verkistoj kiel Alfons Auer provis koncipi teologian etikon kiel plejparte aŭtonoma.

Fako Objektosfero Metodo
priskriba etiko fakte vivataj normoj kaj kvalitoj empiria
normiga etiko ĝenerale validaj normoj kaj kvalitoj laŭ elirpunkto (apriora, empiria)
metaetiko la morala/etika parolo analitika
aplikata etiko validaj normoj kaj kvalitoj de la respektiva sfero parte empiria

La celo de la etiko estas ellabori validajn normojn kaj valorojn. Ĝi estas apartigenda de priskriba etiko, kiu ne elparolas moralajn verdiktojn, sed provas priskribi la faktan, ene de socio vivatan moralon per empiriaj rimedoj.

Metaetiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Metaetiko.

La metaetiko, kiu komence de la 20-a jarcento evoluis kiel memstara fako, reflektas la ĝeneralajn logikajn, semantikajn kaj pragmatajn strukturojn de morala kaj etika parolo kaj prezentas tiel la bazon por la priskriba kaj normiga etiko. Metaetiko estas la parto de etiko kiu strebas kompreni kaj ekspliki la esencon de etikaj ecoj, sintenoj, prijuĝoj, kaj paroloj. Metaetiko malsamiĝas de normiga etiko per tio, ke ĝi ne penas decidi pri la etikeco aŭ maletikeco de apartaj agoj aŭ situacioj (kio sekvigus aprobon de kelkaj etikaj juĝojn kaj malaprobo de aliaj), sed anstataŭe penas malkovri la trajtojn de etikaj ecoj mem.

Kelkaj el la plej bazaj demandoj estigitaj de metaetiko estas la jenaj:

  • Kion signifas "moraleco" kaj "morala ago" aŭ male, "malmoraleco" kaj "malmorala ago"?
  • Kio estas la esenco de etikaj prijuĝoj?
  • Kiel oni povas defendi moralajn prijuĝojn?

Normiga etiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Normiga etiko.

Normiga etiko estas la studo de etika agado. Ĝi estas la branĉo de etiko kiu esploras la serion de demandoj kiuj leviĝas konsiderante kiel oni devus agadi, morale parolante. Normiga etiko estas diferenca el metaetiko ĉar ĝi esploras normigojn por praveco aŭ malpraveco de agadoj, dum metaetiko studas la signifon de morala lingvaĵo kaj de metafiziko de moralaj faktoj.[4] Normiga etiko estas diferenca ankaŭ el priskriba etiko, ĉar tiu lasta estas empiria esplorado de la moralaj kredoj de la personoj. Aliflanke, priskriba etiko rilatus al determinado de kia proporcio de personoj kredas ke mortigi estas ĉiam malbonaĵo, dum normiga etiko rilatas al ĉu estas justa (bona, prava) teni tiun kredon. De tie, normiga etiko estas foje nomata preskriba, pli ol priskriba. Tamen, ĉe kelkaj versioj de metaetika vidpunkto nomata morala realismo, moralaj faktoj estas kaj priskribaj kaj preskribaj samtempe.[5]

Laŭlonge de la historio[redakti | redakti fonton]

Etiko de Nikomako[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Etiko de Nikomako.
Unua greklingva paĝo de la Etiko de Nikomako.

Etiko de Nikomako (el la antikva greka ήθικά Νικομάχεια ('ēthiká Nikomácheia') estas verko de Aristotelo pritraktanta etikon. Ĝi estas kune kun la “Etiko al Eŭdemo” kaj la “Granda Moralo” (tamen ne je certa atribuado), unu el la tri ĉefaj libroj je morala temo de Aristotelo. Ĝi estas konceptata kiel traktado pri praktika moralo celanta gvidi la homon al la bonagado, kaj la civitanon al bono de la Urbo. Etiko kaj politiko estas, fakte, nesepareblaj por Aristotelo, estante la virto praktikebla nur sine de la urbo. Li skribas, fakte, ke la homo estas "politika besto” (I, 2, 1253a). La virto enkadriĝas ene de sintena kapablo morale-politike kunekzisti kune kun aliaj homoj: ĝi ne havas sencon ekstere de socia kadro.

Plej konataj etikistoj kaj iliaj etikaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internet Encyclopedia of Philosophy "Ethics" [1] Alirita la 6an de Marto 2016.
  2. Random House Unabridged Dictionary: artikolo Axiology. [2] Alirita la 6an de Marto 2016.
  3. 3,0 3,1 Internet Encyclopedia of Philosophy "Ethics" [3] Alirita la 6an de Marto 2016.
  4. "What is ethics?". BBC. Arkivita el la originalo en 28a de Oktobro, 2013. [4] Alirita la 22an de Julio, 2014.
  5. Cavalier, Robert. Meta-ethics, Normative Ethics, and Applied Ethics. Online Guide to Ethics and Moral Philosophy. Arkivita el la originalo je 12a de Novembro, 2013. Alirita 26a de Februaro, 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hoy, D. (2005), Critical resistance from poststructuralism to postcritique, Massachusetts Institute of Technology, Massachusetts.
  • Lyon, D. (1999), Postmodernity, 2a eld, Open University Press, Buckingham.
  • Singer, P. (2000), Writings on an ethical life, Harper Collins Publishers, London.

Further reading[redakti | redakti fonton]

  • Aristotelo, Etiko de Nikomako
  • The London Philosophy Study Guide proponas multajn sugestojn pri kion legi, depende el la studenta familiaro kun la temo: Etiko
  • Encyclopedia of Ethics. Lawrence C. Becker kaj Charlotte B. Becker, eldonistoj. Dua eldono en tri volumoj. New York: Routledge, 2002. Studenta enciklopedio kun ĉirkaŭ 500 subskribitaj, fakul-reviziitaj artikoloj, ĉefe pri temoj kaj figuroj, de speciala intereso en, Okcidenta filozofio.
  • Azurmendi, J. 1998: "The violence and the search for new values" en Euskal Herria krisian, (Elkar, 1999), pp. 11–116. ISBN 84-8331-572-6
  • Blackburn, S. (2001). Being good: A short introduction to ethics. Oxford: Oxford University Press.
  • De Finance, Joseph, An Ethical Inquiry, Rome, Editrice Pontificia Università Gregoriana, 1991.
  • De la Torre, Miguel A., "Doing Christian Ethics from the Margins," Orbis Books, 2004.
  • Derrida, J. 1995, The Gift of Death, translated by David Wills, University of Chicago Press, Chicago.
  • Fagothey, Austin, Right and Reason, Tan Books & Publishers, Rockford, Illinois, 2000.
  • Levinas, E. 1969, Totality and infinity, an essay on exteriority, translated by Alphonso Lingis, Duquesne University Press, Pittsburgh.
  • Perle, Stephen. Morality and Ethics: An Introduction (11a de Marto, 2004). Alirita 13a de Februaro, 2007., Butchvarov, Panayot. Skepticism in Ethics (1989).
  • Solomon, R.C., Morality and the Good Life: An Introduction to Ethics Through Classical Sources, New York: McGraw-Hill Book Company, 1984.
  • Vendemiati, Aldo, In the First Person, An Outline of General Ethics, Rome, Urbaniana University Press, 2004.
  • Johano Paŭlo la 2-a, Enciklika Letero Veritatis Splendor, 6a de Aŭgusto, 1993.
  • D'Urance, Michel, Jalons pour une éthique rebelle, Aléthéia, Paris, 2005.
  • John Newton, Ph.D. Complete Conduct Principles for the 21st Century, 2000. ISBN 0-9673705-7-4.
  • Guy Cools & Pascal Gielen, The Ethics of Art. Valiz: Amsterdam, 2014.
  • Lafollette, Hugh [eld.]: Ethics in Practice: An Anthology. Wiley Blackwell, 4a eldono, Oxford 2014. ISBN 978-0470671832

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5] Italingva teksto de la Etiko a Nikomako
  • [6]
  • [7]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ethics en la angla Vikipedio.

Ŝablono:Filozofio