Malkuraĝo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Cowardly_lion2.jpg/200px-Cowardly_lion2.jpg)
Malkuraĝo estas karaktera kvalito, kiam timo kaj troa memzorgo superas bezonon agi juste kaj etike- ĝi do estas la malo de kuraĝo.
Laŭ multaj militaraj leĝoj, malkuraĝo estas krimo punenda per morto. Plejmulto da kulturoj disdegnas malkuraĝon.
Ampleksa senco
[redakti | redakti fonton]Malkuraĝo, en ampleksa senco, inkluzivas:
- Rifuzo klopodi por helpi danĝeratan personon, kiam oni povas;
- Rifuzo batali kontraŭ egala forto;
- Profitado de avantaĝo super sendefenda aŭ multe malpli potenca persono por efektivigi proprajn motivojn, celojn, dezirojn ktp.