Peter Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Peter Singer
Singer1.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de julio 1946 (1946-07-06) (72-jara)
en Melburno
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitata Kolegio • Universitato de Melburno • Scotch College, Melbourne
Profesio filozofo, profesoro
Oficiala retejo https://petersinger.info/
Lingvoj angla lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Peter Albert David Singer, (naskiĝis la 6-an de julio 1946) estas aŭstralia morala filozofo. Li estas profesoro pri Bioetiko en Universitato Princeton, kaj Laŭreata Profesoro ĉe la Centro por Aplikata Filozofio kaj Publika Etiko en la Universitato de Melburno. Li specialiĝas pri aplika etiko kaj aliras etikajn aferojn el laika, utilisma perspektivo. Li estas konata precipe por lia libro Besta Liberigo (1975), en kiu li argumentas favore al veganismo, kaj lian eseon "Malsato, Aflikto kaj Moralo", en kiu li argumentas favore donaci por helpi la tutmondajn malriĉulojn. Dum la plej granda parto de lia kariero, li estis prefere utilisto, sed li deklaris en La Vidpunkto de la Universo (2014), kun Katarzyna de Lazari-Radek, ke li fariĝis hedonisma utilisto.