Sam Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sam Harris
Sam Harris 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1967 (1967-04-09) (53-jara)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato StanfordUniversitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso
Subskribo Sam Harris
Familio
Patrino Susan Harris
Edz(in)o Annaka Harris
Okupo
Okupo filozofo • neŭrosciencisto • verkisto • blogisto • podkastisto
Verkoj The End of Faith
Letter to a Christian Nation
The Moral Landscape: How Science Can Determine Human Values
TTT
Retejo http://www.samharris.org
Information icon.svg
vdr

Samuel Benjamin HARRIS (9a de aprilo, 1967) estas usona aŭtoro, neŭrosciencisto, filozofo kaj podkastisto. Lia verkaro temas pri ampleksa gamo de temoj, kiel racieco, religio, etiko, libera volo, neŭroscienco, meditado, filozofio de menso, politiko, terorismo, kaj artefarita inteligento. Harris elstariĝis pro sia kritiko al la religio, kaj de Islamo partikulare, kaj estas priskribita kiel unu el la "Kvar Kavaliroj de Ateismo", kun Richard Dawkins, Christopher Hitchens, kaj Daniel Dennett.[1][2] Lia akademia deveno estas filozofio kaj kogna neŭroscienco.[3]

La unua libro de Harris nome The End of Faith (2004) ricevis la premion PEN/Martha Albrand pro Unua Nefikcio[4] kaj restis en la listo de plej venditaj verkoj de The New York Times dum 33 semajnoj.[5] Harris poste publikigis ses aliajn librojn: nome Letter to a Christian Nation en 2006, The Moral Landscape: How Science Can Determine Human Values en 2010, la longformata eseo Lying en 2011, la mallonga libro Free Will en 2012, Waking Up: A Guide to Spirituality Without Religion en 2014, kaj kun la brita verkisto Maajid Nawaz, Islam and the Future of Tolerance: A Dialogue en 2015. La verkaro de Harris estis tradukita al ĉirkaŭ 20 lingvoj.[6]

Harris prelegante en 2010 en TED.

En septembro 2013, Harris ekpublikigis la podkaston Making Sense (origine titolita Waking Up), per kiu li intervjuas gastojn, respondas al kritikoj kaj studas siajn vidpunktojn. Septembre 2018 Harris publikigis primeditadan apon, nome "Waking Up with Sam Harris".[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Patreon Bars Anti-Feminist for Racist Speech, Inciting Revolt", The New York Times, 14a de decembro, 2018. Kontrolita 30a de aŭgusto 2019.
  2. Meet the New Atheism / Same as the Old Atheism? (2010). Alirita 15a de aŭgusto, 2018.
  3. (2013) The Oxford Handbook of Atheism. ISBN 9780199644650.
  4. PEN American Center, 2005. The PEN/Martha Albrand Award for First Nonfiction Arkivita en [1] 21a de majo, 2006.
  5. (2007-12-14) “What Your Brain Looks Like on Faith”, Time. Alirita 16a de aŭgusto, 2018.. 
  6. Sam Harris. Alirita 26a de aŭgusto, 2018.
  7. Sam Harris' Waking Up App, Reviewed (29a de marto 2019). Alirita 30a de majo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]