Sam Harris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Harris
Persona informo
Samuel Benjamin Harris
Naskonomo Samuel Benjamin Harris
Naskiĝo 9-an de aprilo 1967 (1967-04-09) (57-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato StanfordUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Sam Harris
Familio
Patro Berkeley Harris vd
Patrino Susan Harris vd
Edz(in)o Annaka Harris vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filozofo • neŭrosciencisto • verkisto • blogisto • podkastisto vd
Laborkampo neŭrosciencomoraloetikoplenatenta meditadofilozofio vd
Aktiva dum 2004– vd
Doktoreca konsilisto Mark S. Cohen vd
Verkado
Verkoj The End of Faith ❦
Letter to a Christian Nation ❦
The Moral Landscape ❦
Making Sense with Sam Harris ❦
Waking Up vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samuel Benjamin HARRIS (9a de aprilo 1967) estas usona aŭtoro, neŭrosciencisto, filozofo kaj podkastisto. Lia verkaro tuŝas ampleksan gamon da temoj kiel racieco, religio, etiko, libera volo, neŭroscienco, meditado, filozofio de menso, politiko, terorismo kaj artefarita intelekto. Harris elstariĝis pro sia kritiko al la religio, kaj de Islamo partikulare, kaj estas priskribita kiel unu el la "Kvar Kavaliroj de Ateismo", kun Richard Dawkins, Christopher Hitchens, kaj Daniel Dennett.[1][2] Lia akademia deveno estas filozofio kaj kogna neŭroscienco.[3]

La unua libro de Harris nome The End of Faith (2004) ricevis la premion PEN/Martha Albrand pro Unua Nefikcio[4] kaj restis en la listo de plej venditaj verkoj de The New York Times dum 33 semajnoj.[5] Harris poste publikigis ses aliajn librojn: nome Letter to a Christian Nation en 2006, The Moral Landscape: How Science Can Determine Human Values en 2010, la longformata eseo Lying en 2011, la mallonga libro Free Will en 2012, Waking Up: A Guide to Spirituality Without Religion en 2014, kaj kun la brita verkisto Maajid Nawaz, Islam and the Future of Tolerance: A Dialogue en 2015. La verkaro de Harris estis tradukita al ĉirkaŭ 20 lingvoj.[6]

Harris prelegante en 2010 en TED.

En septembro 2013, Harris ekpublikigis la podkaston Making Sense (origine titolita Waking Up), per kiu li intervjuas gastojn, respondas al kritikoj kaj studas siajn vidpunktojn. Septembre 2018 Harris publikigis primeditadan apon, nome "Waking Up with Sam Harris".[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowles, Nellie, "Patreon Bars Anti-Feminist for Racist Speech, Inciting Revolt", The New York Times, 14a de decembro 2018. Kontrolita 30a de aŭgusto 2019.
  2. Meet the New Atheism / Same as the Old Atheism? (2010). Alirita 15a de aŭgusto, 2018.
  3. (2013) The Oxford Handbook of Atheism. ISBN 9780199644650.
  4. PEN American Center, 2005. The PEN/Martha Albrand Award for First Nonfiction Arkivita en [1] 21a de majo, 2006.
  5. Van Biema, David (2007-12-14). “What Your Brain Looks Like on Faith”, Time. Alirita 16a de aŭgusto 2018.. 
  6. Sam Harris. Alirita 26a de aŭgusto, 2018.
  7. Sam Harris' Waking Up App, Reviewed (29a de marto 2019). Alirita 30a de majo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]