Sciteorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sciteorio, epistemologiognoseologio[1] estas branĉo de la filozofio kiu ekzamenas la ecojn, originon kaj limojn de la homa scio. Ĝi estas ege grava parto de la filozofio, kiu multe rilatas al aliaj partoj, ekzemple al la filozofio de scienco, al la metafiziko kaj al la filozofio de matematiko.

Epistemologio (el la grekaj ἐπιστήμη, epistēmē, kono, kompreno, kaj λόγος, logos aŭ studo de) estas termino unuafoje uzata de la skota filozofo James Frederick Ferrier por priskribi la branĉon de filozofio koncerna kun la naturo kaj konsidero de la kono[2][3] kaj estas ankaŭ referencata kiel "teorio de kono". Pli simple, ĝi estas la studo de kono kaj alĝustigita kredo. Ĝi pridemandas tion kio estas la kono kaj kiel ĝi povas esti akirita, kaj la etendo al kiu kono apartenanta al ajn difinita temo aŭ ento povas esti akirita. Multo el tiu debato en tiu kampo estis fokuzita al la filozofia analizo de la naturo de kono kaj kiel ĝi rilatas al konektitaj konceptoj kiaj vero, kredo, kaj alĝustigo. Tiu termino estis probable unuafoje enkondukita en la verko de Ferrier Institutes of Metaphysic: The Theory of Knowing and Being [4][5]

La termino epistemologio estas samsignifa al la germanlingva koncepto Wissenschaftslehre, kiu estis uzata de Fichte kaj Bolzano por diferencaj projektoj antaŭ esti reuzata denove fare de Husserl.

Kio estas scio[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo filozofoj kredis ke scio estas pravigita vera kredo. Laŭ tiu ĉi teorio subjekto S scias ke la propozicio P estas vera se kaj nur se S kredas ke P estas vera, P estas vera kaj la kredo de P fare de S estas pravigita.

Tiu ĉi analizo de la signifo de "scio" estis kritikita de Edmund Gettier. Li donis ekzemplon de kazo kiam iu pravigite kredas ion veran, sed tamen ne scias ĝin.

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Kredo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kredo.

Kredokredaro estas modelo kreita de la menso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ de fakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭ racian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kiel vero aŭ kiel agomodelo, kiel moralo.

Kredokredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.

Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj veraĵoj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomata dogmo, difinante necesan moralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe la ideologioj.

Vero[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vero.
Vero, tenanta spegulon kaj serpenton (1896). Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko, Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono

Vero estas konformeco de informo kun fakto aŭ realo[6] aŭ fideleco al originalo aŭ al standardo aŭ idealo.[6] Vera informo liveras fakto(j)n.

Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas falso.

La ofte komprenita kontraŭo de vero estas malvero aŭ falso, kiu, ekvivalente, povas ankaŭ preni logikan, faktan, aŭ etikan signifon. La koncepto de vero estas diskutita kaj disputita en pluraj kuntekstoj, inkluzive de filozofio kaj religio. Multaj homaj aktivecoj dependas el la koncepto, kie ĝia naturo kiel koncepto estas supozita prefere ol esti temo de diskuto; tiuj inkludas la plej multajn (sed ne ĉiujn) el la sciencoj, juro, kaj ĉiutagecon.

Diversaj teorioj kaj vidoj pri vero daŭre estas diskutitaj inter akademiuloj, filozofoj, kaj teologoj.[7] Lingvo kaj vortoj estas rimedoj per kiuj homoj peras informojn unu al la alia kaj la metodo uzita por determini kio estas "vero" estas nomita kriterio de vero. Ekzistas malsamaj asertoj en tiaj demandoj pri kio konsistigas veron: kiuj aĵoj estas verportantoj kapablaj je esti veraj aŭ falsaj; kiel difini kaj identigi veron; la roloj kiujn kred-bazita kaj empirie bazigita scio ludas; kaj ĉu vero estas subjektiva aŭ objektiva, relativa aŭ absoluta valoro.

Alĝustigo[redakti | redakti fonton]

En multaj el la dialogoj de Platono, kiaj Meno kaj partikulare ĉe Teeteto, Sokrato konsideras nombrajn teoriojn pri kio estas kono, el kiuj la lasta estas ke kono estas vara kredo kiu estis iel klarigita (signife eksplikita aŭ difinita laŭ ia maniero). Laŭ la teorio ke kono estas alĝustigita vera kredo, por koni ke donita propozicio estas vero, oni devas ne nur kredi la koncernan veran propozicion, sed ankaŭ oni devas havi bonan tialon por fari tion. Unu rezulto de tio estus ke neniu akiras konon ĝuste per kredado pri io kiu rezultis esti vero. Por ekzemplo, malsanulo sen medicina trejnado, sed kun ĝenerale optimisma sinteno, povus kredi ke li rekuperiĝos el sia malsaneco rapide. Tamen, eĉ se tiu kredo rezultas vero, la malsanulo povus ne esti koninta ke li estus bone ekde kiam lia kredo ne havis alĝustigon.

La difino de kono kiel alĝustigita vera kredo estis amplekse akceptita ĝis la 1960-aj jaroj. Ĉirkaŭ tiam, artikolo verkita de la usona filozofo Edmund Gettier provokis multe pli grande disvastigatan diskuton.

La problemo Gettier[redakti | redakti fonton]

Edmund Gettier estis konata ĉefe pro mallonga artikolo titolita 'Is Justified True Belief Knowledge?' (Ĉu estas alĝustigita vera kredo kono?) publikigita en 1963, kiu alvokis al pridemandado pri la teorio de kono aŭ sciaro kiu estis estinta hegemonia inter filozofoj dum miloj da jaroj.[8] En kelkaj paĝoj, Gettier argumentis ke estas situacioj en kiuj kredo povus esti alĝustigita kaj vera, kaj malsukcesus esti tenita kiel kono. Tio estas, Gettier argumentis ke dum alĝustigita kredo en vera propozicio estas necesa por ke tiu propozicio estu kono, ĝi ne sufiĉas.

Laŭ Gettier, estas iaj cirkonstancoj en kiuj oni ne havas konon, kvankam ĉiuj el la supraj kondiĉoj ekzistas. Gettier proponis du pensajn eksperimentojn, kiuj poste iĝis konataj kiel "kazoj de Gettier," kiel kontraŭekzemploj por la klasika priskribo de kono. Unu el la kazoj prezentas du virojn, Smith kaj Jones, kiuj estas atendante la rezultojn de siaj petoj por la sama laborposteno. Ĉiu viro havas po dek monerojn en sia poŝo. Smith havas bonajn tialojn por kredi ke Jones ricevos la laborpostenon kaj, krome, li scias ke Jones havas dek monerojn en sia poŝo (li ĵus kalkulis ilin). El tio Smith deduktas, "la viro kiu ricevos la laborpostenon havas dek monerojn en sia poŝo." Tamen, Smith estas nescianta ke ankaŭ li havas dek monerojn en sia propra poŝo. Krome, Smith, ne Jones, estas kiu ricevos la laborpostenon. Dum Smith havas fortajn pruvojn por kredi ke Jones estas kiu ricevos la laborpostenon, li malpravas. Smith havas alĝustigitan veran kredon ke viro kun dek moneroj en sia poŝo ricevos la laborpostenon; tamen, laŭ Gettier, Smith ne konas ke viro kun dek moneroj en sia poŝo ricevos la laborpostenon, ĉar la kredo de Smith estas "...vera pro la nombro de moneroj en la poŝo de Jones, dum Smith ne konas kiom multaj moneroj estas en la poŝo de Smith, kaj bazigas sian kredon... sur kalkulo de la moneroj kiuj estas en la poŝo de Jones, pri kiu li false kredas ke li estas la viro kiu ricevos la laborpostenon." (vidu[8] p. 122.) Tiuj kazoj malsukcesas esti kono ĉar la kredo de la persono estas alĝustigita, sed okazas ke ĝi estas vero nur pro hazardo. Laŭ aliaj vortoj, li faris la ĝustan elekton (en tiu kazo antaŭvidante rezulton) pro malpravaj tialoj. Tiu ekzemplo estas simila al tiuj ofte proponitaj kaze de diskuto de kredo kaj vero, kiel la kredo de persono pri kio okazos povas koincide esti prava sen lia aŭ ŝia havo de la fakta kono por bazii ĝin.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scienca Revuo 1973/ass2:3, p. 41 (István Szerdahelyi)
  2. G & C. Merriam Co.. (1913) Webster's Revised Unabridged Dictionary, 1913‑a eldono, G & C. Merriam Co.. “E*pis`te*mol"o*gy (?), n. [Gr. knowledge + -logy.] The theory or science of the method or group. Epistemology is the study of how we know what we know.ds of knowledge.”.
  3. Encyclopedia of Philosophy, Volume 3, 1967, Macmillan, Inc.
  4. Ferrier Institutes of Metaphysic: The Theory of Knowing and Being (1854), p. 46.
  5. Encyclopaedia Britannica Online, 2007
  6. 6,0 6,1 Merriam-Webster's Online Dictionary, truth, 2005
  7. (20an de Marto, 2011) Truth (hardcover), 1‑a eldono, Princeton University Press. ISBN 978-0691144016. “a concise introduction to current philosophical debates about truth”.
  8. 8,0 8,1 Gettier, Edmund (1963). “Is Justified True Belief Knowledge?”, Analysis 23 (6), p. 121–23. doi:10.2307/3326922. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]