Teaiteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teeteto (dialogo))
Θεαίτητος
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Platono
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro dialogo
vdr

Teaiteto, foje latinigita kiel Theaetetus (en antikva greka: Θεαίτητος) estas unu el la dialogoj de Platono kiu temas pri la naturo de sciaro, verkita ĉirkaŭ la jaro 369 a.n.e.

En tiu dialogo kies agado okazas en luktolernejo, Sokrato kaj Teaiteto diskutas tri difinojn de scio: nome scio kiel nur percepto, scio kiel vera juĝo, kaj, finfine, scio kiel vera juĝo kun rakonto. Ĉiu el tiuj difinoj estas montrataj kiel nekontentigaj.

Sokrato deklaras, ke Teaiteto estus profitinta el malkovro de tio kion li ne konas, kaj ke plej bone li alproksimiĝu al la temo en la estonteco. La konversacio finas per la anonco fare de Sokrato, ke li devas iri al tribunalo por fronti kriminalan akuzon.