Kompreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kompreno (el la latina cum: kun; kaj prehendere: preno; ago kun-preni, preni kun si) estas psikologia procezo per kiu pensanta estaĵo kapablas pensi pri objekto: (ulo, aĵo, evento, mesaĝo...) kiu prezentiĝas al la sensoj, havi en sia menso plej eble kiel kompletan scion pri tiu objekto kaj taŭge trakti ĝin.

Kompreno estas sekvo de konceptigo: por kompreni ion, necesas esti konceptiginta ĉi tion. Pli altaj niveloj de kompreno estas la abstraktado, la juĝo, la raciigo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Kompreni fenomenon estas koni ties kaŭzojn kaj antaŭvidi ties sekvojn, baziĝante sur konataj naturaj leĝoj, sen bezoni supernaturan hipotezon.
  • Kompreni personon estas scii la kaŭzojn (konsciajn aŭ ne) de liaj aŭ ŝiaj agoj, voloj, timoj...
  • Kompreni lingvon estas scipovi uzi ĝin parole aŭ skribe por ĝuste eldiri sian penson aŭ koni la ĝustan sencon de tion, kiun oni legas aŭ aŭdas en ĉi tiu lingvo.
  • Kompreni matematikan koncepton estas kapabli solvi problemojn en kiu ĉi tiu koncepto aperas, exc problemojn ne jam rekontitaj.
  • Kompreni siuacion estas scii kion fari por eviti danĝerojn, kiujn ĉi tiu situacio kuntrenas, aŭ profiti de la oportunaĵoj, kiujn ĉi tiu situacio alportas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]