Henri Poincaré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Henri Poincaré
Henri Poincaré-2.jpg
Personaj informoj
Naskonomo Jules-Henri
Naskiĝo 29-an de aprilo 1854 (1854-04-29)
en Nancio
Morto 17-an de julio 1912 (1912-07-17) (58-jara)
en Parizo, Flag of France.svg Francio
Kaŭzo de morto embolio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Ŝtataneco Francio
Alma mater Mines ParisTech • Science Faculty of Paris • lycée Henri-Poincaré • Franca Politeknika Lernejo
Profesio matematikisto, filozofo, astronomo, fizikisto, inĝeniero, philosopher of science, topologo, universitata profesoro
Lingvoj franca lingvo
Verkaro Konjekto de Poincaré
grupo de Poincaré
Poincaré recurrence theorem
Poincaré disk model
dualeco de Poincaré
Poincaré inequality
Poincaré map
teoremo de Poincaré-Bendixson
Poincaré–Hopf theorem
Poincaré half-plane model
lemo de Poincaré
Poincaré metric
Poincaré–Birkhoff–Witt theorem
Poincaré–Birkhoff theorem
Poincaré–Lelong equation
Poincaré–Lindstedt method
Poincaré plot
Poincaré residue
Poincaré series
Poincaré separation theorem
Poincaré–Miranda theorem
Poincaré space
Poincaré–Steklov operator
Poincaré sphere
Familianoj
Edz(in)o

Jeanne-Louise Poulain d'Annecy

Infano Jeanne Poincaré
v  d  r
Information icon.svg
Henri Poincaré

Jules Henri POINCARÉul anrI pŭinkarE) (29-a de aprilo, 1854 - 7-a de julio, 1912), kutime nomata simple Henri POINCARÉ , estis unu el plej gravaj teoriaj sciencistoj el Francio. Li donis multajn fundamentajn kontribuaĵojn al matematiko, matematika fiziko kaj astra mekaniko. Li faris la konjekton de Poincaré, unu el plej famaj problemoj en matematiko.

En sia esplorado pri la trikorpa problemo, Poincaré estis la unua persono, kiu malkovris kaosan nehazardan sistemon kaj donis la bazon de la moderna kaosa teorio. Poincaré antaŭvidis la verkon de Albert Einstein.

Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Poincaré studis ekde 1873 matematikon en la École Polytechnique kaj daŭrigis siajn studojn en la elita altlernejo École des Mines sub Charles Hermite. Li laboris unue kiel min-inĝeniero kaj poste iris kiel matematikdocento al la universitato de Caen. Tamen li daŭrigis siajn aktivecojn en la mina branĉo dum sia tuta vivo. Jam du jarojn post sia doktoriĝo (1879) Poincaré en 1881 estis vokita regula profesoro (professor ordinarius) al la Sorbonne en Parizo kaj tenis tiun profesorecon ĝis sia morto en 1912.

Li estis membro kaj dumtempe gvidanto de la Bureau des Longitudes en Parizo. En tiu franca institucio por ekzakta tempo- kaj longecodeterminado li okupis sin pri la internacia sinkronigo de la tutmonda tempo kaj de ties koncernsistemo. Por tiuj taskoj ĉirkaŭ 1970 fondiĝis aparta internacia servo, kiu poste transiris al IERS, la tutmonda terrotacia servo.

Rimarkindas ankaŭ lia sinteno pri la rilatoj inter scienco kaj kredo. Laŭ li, scienco kaj kredo harmonias ĉar ili havas la saman fonton, nome la kreita racio: la kristana religio kreis kaj urĝas al scienco.[1]

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1906.

Verko[redakti | redakti fonton]

Inĝeniersciencoj kaj geodezio[redakti | redakti fonton]

Topologio[redakti | redakti fonton]

Tri-korpoj-problemo[redakti | redakti fonton]

Ĥaosaj orbitoj[redakti | redakti fonton]

Relativecoteorio[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras ke Poincaré preskaŭ estis la malkovranto de Speciala Relativeco: Jam en la Unua Kongreso de Matematikistoj, (Zuriko, 1897), li diris: "Absoluta spaco, absoluta tempo, eĉ Eŭklida Geometrio, ne estas kondiĉoj trudeblaj sur mekanikon; oni povas esprimi la faktojn kiuj ligas ilin surbaze de ne-Eŭklida Geometrio". En 1906 li, sendepende de Einstein atingis plurajn rezultatojn egalajn al tiuj de la Speciala Relativeco.

Li ankaŭ montris ke la transformaj ekvacioj elpensitaj far Hendrik Lorentz konsistigas grupon.

Kromaj kontribuoj al fiziko kaj matematiko[redakti | redakti fonton]

Popularsciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]