C. S. Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el C.S. Lewis)
Clive Staples Lewis
Statuo de C. S. Lewis
Statuo de C. S. Lewis
Naskiĝo 29-an de novembro 1898
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Belfasto, Nord-Irlando
Morto 22-an de novembro 1963
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Oksfordo, Unuiĝinta Reĝlando
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj Kronikoj de Narnio
C. S. Lewis
Persona informo
Clive Staples Lewis
Naskonomo Clive Staples Lewis
Naskiĝo 29-an de novembro 1898 (1898-11-29)
en Belfasto
Morto 22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (64-jaraĝa)
en Oksfordo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Holy Trinity Church vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BelfastoOksfordo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitata Kolegio • Campbell College • Malvern College • Wynyard School vd
Familio
Patro Albert James Lewis vd
Patrino Florence Augusta Hamilton vd
Gefratoj Warren Lewis vd
Edz(in)o Joy Davidman vd
Infanoj Douglas Gresham • David Gresham vd
Profesio
Alia nomo N. W. Clerk • Clive Hamilton vd
Okupo verkisto • universitata instruisto • teologo • poeto • romanisto • filozofo • mezepokisto • aŭtobiografo • literatursciencisto • eseisto • scenaristo • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • filologo • lingvisto • literaturhistoriisto • broadcaster • man of letters vd
Laborkampo skriboradiofonioteologio • kreiva kaj profesia verkado • fantasta literaturo • poezioliteraturscienco vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1919– vd
Verkado
Verkoj Kronikoj de Narnio ❦
Nura Kristanismo ❦
La Leteroj Screwtape ❦
Kosma Trilogio ❦
Ĝis Ni Havos Vizaĝojn ❦
Surprizita de Ĝojo ❦
Fern-seed and elephants and other essays on Christianity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clive Staples LEWIS [si es luis] aŭ, plenforme, [klajv stejpelz luis], alnomata Jack [ĝek] (naskiĝis en Belfasto la 29-an de novembro 1898, mortis la 22-an de novembro 1963) estis brita verkisto. Plej konata pro sia fantasto por infanoj (Kronikoj de Narnio) kaj multaj religi-filozofiaj verkoj, li ankaŭ verkis poezion kaj sciencfikcion.

Lia patrino estis devota kristanino, kaj ŝi penis influi liajn kredojn. Kiam ŝi mortis dum lia juneco, ŝia influo malkreskis, kaj Lewis komencis aŭskulti la meditojn kaj murmurojn de siaj amikoj, kiuj estis definitive agnostikuloj kaj ateistoj. Nur poste li ekkredis je Dio kaj pli poste kristaniĝis.

C. S. Lewis varbiĝis en la armeo en 1917 kaj estis vundita en la tranĉeoj dum la Unua mondmilito. Dum la batalado, li promesis al kamarado, ke se la junulo ne hejmeniros al Anglio, li zorgus pri lia patrino. LEWIS tenis sian promeson, vivtenante la vidvinon ĝis ŝia morto.

Post la milito, li vizitadis la universitaton de Oksfordo. Baldaŭ, li aliĝis al la fakultato de Magdalen College, kie li instruis la anglan lingvon mezepokan kaj renesancan.

La vundo, kiun li ricevis dum la Unua mondmilito, fizike afekciis lin dum la tuto de lia vivo, sed la Dua mondmilito pli profunde afekciis lian skribadon. La nova mekanikigita kaj burokratigita societo, kiu kreskis dum la militaj jaroj, fascinis lin. Liaj spritaj observoj pri tiu societo estas videblaj en lia libro The Screwtape Letters. Dum la Dua mondmilito li famiĝis pro siaj radio-elsendoj pri religiaj aferoj.

Dum la tuto de sia universitata kariero, li klare skribis pri la temon de religio. Liaj plej famaj verkoj inkluzivas The Screwtape Letters kaj la Kronikoj de Narnio. La etoso ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo inklinis al la skeptikismo. Lewis uzis ĉi tiun skeptikismon kiel rapiron. Li intelekte vidis kristanismon kiel necesan fakton, kiu povas esti vidata en scienco.

Dum la plejparto de sia vivo, C. S. LEWIS estis membro de brila, kvankam neformala societo nomata la Inklings. Ĝi ofte kuniĝis ĉe malgranda taverno en Oksfordo The Eagle and Child. Ĉi tiu grupo inkluzivas J.R.R. Tolkien, verkisto de la trilogio de La Mastro de l' Ringoj kaj Charles Williams.

"Surprizita de Ĝojo" estas la aŭtobiografio de Lewis, kiu kronikas lian heziteman konvertiĝon de la ateismo al la kristanismo en 1931. La libro precipe temas pri liaj jaroj kiel ateisto, kaj prezentas la pensojn kaj okazojn, kiuj kondukis lin al lia konvertiĝo.

Malfrue en sia vivo — dum la 1950-aj jaroj — li renkontis usonan virinon, loĝantan en Anglio kun siaj filoj. Ŝi konvertiĝis per liaj verkoj. Ili enamiĝis kaj edziĝis. Kiam ŝi mortis, en 1960, li dubis pri sia fido. Tamen malgraŭ la tragedio, kaj post multe da pensado, lia fido, fakte, kreskis. Iuj el liaj plej bonaj verkoj pri kristanismo estis skribitaj post ĉi tiu peniga periodo de lia vivo. La kina filmo Shadowlands prezentas la ĉagrenon kaj doloron de la periodo.

Lewis mortis la 22-an de novembro 1963, same kiel Aldous Huxley kaj John F. Kennedy. La plejparto de liaj eldonitaj verkoj ankoraŭ estas liverebla.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]