Kamarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV kamarado estas "tiu, kiu familiariĝis kun alia, dividante ties loĝlokon aŭ okupojn aŭ distrojn"; tiele la vorto estas de similaj uzo aŭ signifo kun kompano, kompaniano aŭ kunulo. Laŭ la 2a signifo estus "Alparola termino kaj titolo de ĝentileco, uzata en la laboristaj organizaĵoj"; tiel la vorto estas de similaj uzo aŭ signifo kun frato, kolego, sinjoro. En diversaj lingvoj oni elektis diversajn vojon uzi ĝin en diversaj organiztipoj aŭ ideologiaj tendencoj, ĉefe konkurence kun aliaj similaj kiel kompano, samorganizano, kolego, ktp. Tiu alparolo estas tre uzata en esperanta organizo kiel SAT ekzemple kiu estas organizo por laboristoj.

La kamarada kamarado estas ofte alparolo de sinjoroj el komunismaj partioj, sed ne nur. Ĝi estas amika al la kamaradoj-amikoj, ĉar ĉiuj tuj, eĉ ne koninte sin persone reciproke, ci-diris unu la alian. La alparolo kamarado estis uzata en lernejoj (kamarado instruisto), sed oni ne uzis tiun alparolon en medicino. Oni ne diris kamarado doktoro, sed mirinde sinjoro doktoro.