Arthur James Balfour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur James Balfour
Persona informo
Arthur Balfour
Naskiĝo 25-an de julio 1848 (1848-07-25)
en Whittingehame, Skotlando,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 19-an de marto 1930 (1930-03-19) (81-jaraĝa)
en Woking, Anglio
Tombo Parish Church, Whittingehame vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Trinity CollegeEton College vd
Partio Konservativa Partio vd
Subskribo Arthur James Balfour
Familio
Patro James Maitland Balfour vd
Patrino Lady Blanche Gascoyne-Cecil vd
Gefratoj Eleanor Mildred Sidgwick • Gerald Balfour • Evelyn Strutt, Baroness Rayleigh of Terling Place • Alice Blanche Balfour • Eustace Balfour • Francis Maitland Balfour vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo politikistoverkistofilozofo vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arthur Balfour pentrita de Lawrence Alma-Tadema.

Arthur James BALFOUR, unua grafo de Balfour, , BMO (25a de julio 1848 - 19a de marto 1930) estis brita politikisto kaj ŝtatestro kiu iĝis la tridektria ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando.

Naskiĝinta en Skotlando kaj edukita kiel filozofo, Balfour eniris la unuan fojon en la Ĉambro de Komunuloj en la balotado de 1874. Konsiderita kvazaŭ diletanto (tio estas, praktikanta sciencon aŭ arton sen havi sufiĉan kapablon aŭ konon), li atingis elstarecon kiel Sekretario de Irlando de 1887 al 1891. En tiu posteno, li estis aŭtoro de la Leĝo de Porĉiamaj Krimoj (1887), aŭ Leĝo de Bridado, kiu aspiris eviti la bojkotadon, timigon kaj kontraŭleĝan kunvenrajton en Irlando dum la Milito de la Tero.

Balfour sukcedis sian onklon, Lord Salisbury, kiel estro de la partio tory kaj ĉefministro en julio de 1902 (estis la estro de la konservativuloj en la Ĉambro de Komunuloj ekde 1891). Dum lia posteno kiel ĉefministro, okazis aferoj kiel la Kora Entento, sed lia partio dividiĝis pro la reformo de la tarifoj kaj en decembro de 1905 li lasis la povon al la liberaluloj. Li pluis kiel estro de la opozicio dum la krizo de la Parlamenta Leĝo kaj de la Popola Buĝeto de la registaro de Lloyd George, sed kiam li malsukcesis atingi la venkon en la du balotoj okazintaj en 1910 li finfine rezignis kiel estro en novembro de 1911.

Li revenis al la registaro kiel Unua Lordo de la Admiralitato en la registara koalicio de 1915, kaj poste estis Ministro de Eksteraj Aferoj de 1916 al 1919. En tiu posteno li estis konata internacie ĉar donis sian nomon al la Balfour-deklaro pere de kiu la brita registaro apogis en 1917 la cionismasjn aspirojn por kreado de «nacia hejmlando» juda en Palestino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]