John Ronald Reuel Tolkien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el J.R.R. Tolkien)
John Ronald Reuel Tolkien
Profesoro de Angla-Saksa
Tolkien en 1916
Tolkien en 1916
Persona informo
John Ronald Reuel Tolkien
Naskiĝo 3-a de januaro 1892
en Bloemfontein,
Morto 2-a de septembro 1973
en Oksfordo,  Britio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per bronkopneŭmonito • ulcero vd
Tombo Wolvercote Cemetery vd
Religio traditionalist Catholicism vd
Nacieco anglo
Etno Angloj vd
Lingvoj anglaanglosaksalatinakvenjasindara • Khuzdûl • Esperanto vd
Loĝloko Birmingham vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de OksfordoExeter College • King Edward's School • St. Philip's School vd
Familio
Dinastio Tolkien family vd
Patro Arthur Reuel Tolkien vd
Patrino Mabel Suffield vd
Gefratoj Hilary Arthur Reuel Tolkien vd
Edz(in)o Edith Tolkien vd
Infanoj John Tolkien • Michael Tolkien • Christopher Tolkien • Priscilla Tolkien vd
Profesio
Alia nomo Oxymore vd
Okupo lingvisto • poeto • universitata instruisto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto • literaturkritikisto • eseisto • oficiroaŭtoroverkistohistoriistoilustristoinstruisto • prozisto • filologo vd
Laborkampo literaturoanglalingva literaturo • fantasta literaturo • lingvistiko vd
Aktiva dum 1937–1973 vd
Verkado
Ĝenroj fantastaj romanoj
Verkoj
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Ronald Reuel TOLKIEN ([dʒɒn ˈɹʷɒnld ˈɹʷuːəl ˈtʰɒlkiːn] esperantigite Johano Ronaldo Ruelo TOLKINO) (naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Sudafriko en la urbo Bloemfontein, mortis la 2-an de septembro 1973 en Bournemouth, Anglio) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tolkien naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Bloemfontein, kien liaj anglaj gepatroj translokiĝis kelkajn jarojn antaŭe, kaj kie lia patro (Arthur Tolkien) estis bankisto. Sed, pro la klimato, lia patrino (Mabel Tolkien) kaj pli juna frato Hilary kaj li mem reiris al meza Anglio en 1895 en la urbon Sarehole apud Birmingham. Unu jaron poste, lia patro mortis pro malsano. El la anglaj naturo kaj kamparo dum mallonga sed intensa infanaĝ-feliĉo, juna Tolkien ĉerpis pli da inspiro ol el ajna posta vivero lia. En 1900, Mabel konvertis al katolikismo kaj la cetera familio forlasis ŝin. Sen la mona helpo de la patro aŭ de la cetera familio, Mabel kaj ŝiaj du filoj vivis tre malriĉe, ĝis 1904 kiam ŝi mortis pro diabeto. Post ŝia morto, Tolkien kun sia frato Hilary, estis en la zorgo de katolika pastro, kiu agis kiel bona patro al Tolkien. En la menso de la junega Tolkien, lia patrino fariĝis martiro por katolikismo, kaj li ekde tiam restis fervora katoliko (kaj poste estis multe ĉagrenita kiam liaj gefiloj falis el la kredo). Lia patrino ankaŭ influis lin legi, desegni, belskribi kaj, plej grave, lerni lingvojn.

Ĉe lernejo, li lernis la antikvajn helenajn kaj latinajn lingvojn kaj la anglosaksan lingvon. Tolkien estis tre talenta lingve kaj li frue memstare lernis aŭ "gustumis" plurajn, interalie la francan (kiun li vere malamis), Esperanton (kiun li lernis 17-jaraĝe, kaj ŝatis), la gotan (kiu senspirigis lin), la italan (kiun li daŭre amis), la hispanan (kiu neniam ĉesis ravi lin), la gaelan (kiun li profunde malŝatis), la kimran (kiun li amegis) kaj la finnan (kiu ebriigis lin). Precipe la du lastaj multe influis lin kiel lingvokreanton. Kaptis la atenton de Tolkien ne la strukturo (gramatiko, reguloj, "matematiko", rilatoj al pensado, ktp.) de lingvoj, sed kontraŭe, la estetiko (sonkombinoj, la "melodio" kaj poezieco) de lingvoj. Ekzemple, li trovis la kimran vorton wybren [ŭibren] pli trafa (konvena al ĝia signifo, kiu ĉi-kaze estas "ĉielo") ol la angla sky [skaj]. Iam kiam li estis juna li hazarde malkovris libron de la finna gramatiko, kaj li klarigis sian ĝojiĝon tiel ĉi: "Estis kiel ektrovi kelon plena je tiklaj vinoj, neniam antaŭe gustumitaj. Tio tute ebriigis min."

En lia vivo lingvoj rolis samkiel muziko en alies vivoj, kaj samkiel muzikameganto emas krei propran muzikon, li frue ekkreadis siajn proprajn lingvojn. Tio estis procezo kiu pludaŭradis dum lia tuta vivovojo, kaj kiu fakte estis lia kaŭzo ekskribi - li deziris mondon por siaj lingvoj. El liaj lingvoj, la plej konataj estas la Elfaj, antaŭ ĉio la Kvenja (Quenya). Ĝi havas kelkajn trajtojn videblajn ankaŭ en Esperanto (ekzemple, sama distribuo de artikoloj, -(e)nna montras direkton, ktp), sed tamen aspektas pli matura, nature evoluiĝinta lingvo, ĉar celoj liaj tute malsamis al tiuj de Zamenhof: Tolkien intencis kapti la belecon de lingvoj kreskintaj dum senmezuraj eraoj, kaj parto de jena belo estis por li la tielnomataj "nelogikaĵoj". Li ankaŭ verkis alfabetojn por siaj lingvoj: tengvaro (tengwar) kaj runsimilaj cirth.

Alia aparta valoro lingva estis por li ĝia emo kreigi mitologion. Li amase legis dum junaĝo, kaj trovis en la mitoj memstaran veron. Li favoris la literaturon nord-eŭropan, speciale la pra-Skandinavian, la pra-Anglan (fama estas lia disertacio pri Beowulf) kaj la Finnan naci-epopeon Kalevala. El moderna literaturo lin interesis nur grajneto krom sciencfikcio.

Lia plej kara amo, tamen, nomiĝis Edith Bratt. Ili konatiĝis en 1908, kiam havis Tolkien 16 jarojn kaj ŝi 19. Post la morto de sia panjo, Tolkien kaj la frato Hilary plurjare loĝis ĉe onklino, sed menciitajare ilia prizorganto Pastro Francis decidis translokigi ilin al s-ino Faulkner en Birminghamo. Tie ankaŭ loĝis sengepatra, malhelhara belulino, kaj post nelonge ŝi kaj Tolkien profunde enamiĝis. Ilian amon, tamen, malkovris severeca Pastro Francis, kaj kiam Tolkien havis 18 jarojn, lin (kune kun lia frato) oni devigis translokiĝi kaj rompi la kontakton kun sia kara. Je sia plenrajtiĝo je 21, li rekontaktis ŝin, kaj sukcesis konvinki ŝin rompi ĵusan fianĉiĝon. Tuj poste, en 1916 ili geedziĝis. Edith naskis al si kaj Tolkien 4 idojn: John (knabo, 1917), Michael (knabo, 1920), Christopher (knabo, 1924), kaj Priscilla (knabino, 1929).

Tolkien ĉeestis Oksfordon (kolegio de Exeter) por studi la anglan lingvon kaj ĝian literaturon. Li diplomiĝis en 1915 kaj en 1916 li edziĝis kaj iris al milito. Li batalis en Batalo de Somme—li travivis, sed du el liaj bonaj amikoj mortis. Li malsaniĝis kaj revenis al Anglio.

En 1925 li fariĝis profesoro de la anglosaksa en Oksfordo ĉe la kolegio Pembroke kaj poste, 1945-59, profesoro de angla lingvo kaj literaturo ĉe la kolegio Merton en Oksfordo. Li estis unu el la plej bonaj filologoj de sia tempo. Li studis pri la lingvo kaj literaturo de la West Midlands (Okcidentaj Mezlandoj) de Anglio, precipe en Beowulf, Ancrene Wisse kaj Sir Gawain and the Green Knight.

Dum siaj lastaj jaroj Tolkien frontis plurajn problemojn (morto de Edith, agacaj admirantoj kiuj daŭre altelefonis kaj leterpetis) kiuj malebligis la finverkadon de Silmariliono, la vera vivoverko lia. Ĝin redaktis kaj eldonis lia filo Christopher tuj post lia morto. Tolkien kuŝas en tombo kune kun sia edzino ĉe Oksfordo.

Tolkien, Esperanto kaj Eŭropo[redakti | redakti fonton]

- Tolkien eklernis Esperanton proks. en 1907 kaj verketis en Esperanto en 1909.

Tolkien havis kontakton kun Esperanto ĉefe en la periodoj 1907-1909 kaj 1930-1933. Li kiel junulo lernis Esperanton, kun kiu li konatiĝis per de la 'Officers' Training Corps' kaj la Skolta movado de Lord Baden-Powell; li faris notojn en Esperanto en 1909, en la aĝo de 17 jaroj ("The Book of the Foxrook").[1]

- Li diris kaj skribis multajn afablaĵojn pri Esperanto ĉirkaŭ 1930/32.

Li mem skribis en 1932, ke li lernis la gramatikon kaj strukturon de Esperanto kaj legis sufĉan kvanton de tekstoj en ĝi - sed la trovitaj notoj el 1909 montras, ke almenaŭ tiam li kapablis ankaŭ skribi en Esperanto.[2]

En sia konferenca prelego "A secret vice" (1931) pri sia inklino al lingvo-kreado li diris enkonduke, ke li persone estas "kredanto je 'artefarita' lingvo, ĉiukaze por Eŭropo"; li detaligas, ke tio estas kredado "je ĝia dezirindeco, kiel unu afero antaŭe necesa por la unuiĝo de Eŭropo, antaŭ ol ĝi estas glutita de ne-Eŭropo" same kiel "pro multaj aliaj bonaj kaŭzoj". Li "specife ŝatas Esperanton", ne laste, ĉar ĝi estas kreaĵo de unu homo.[3]

En letero al la Brita Esperanto-Asocio Tolkien skribis en 1932, ke li "interesiĝas, kiel filologo, kaj kiel ĉiu filologo devus, pri la internaci-lingva movado" kaj ke li simpatias speciale kun la asertoj de Esperanto. Li informas, ke 25 jarojn pli frue li lernis kaj li ne forgesis la gramatikon kaj strukturon de Esperanto, kaj ke li legis sufiĉan kvanton skribitan en ĝi ("a fair amount").[2]

Anna Löwenstein en sia artikolo Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"? analizas kiel Tolkien kreis siajn majstroverkojn; ja li ege interesiĝis pri lingvoj, precipe la greka, sed ĉefe la finna kaj la kimra kiuj kondukis lin al mitaj lingvoj, artefaritaj lingvoj, kiel Esperanto, kies ekzemplo helpis lin krei lingvojn Quenya kaj Sindarin, bazaj en sia klopodo krei mitan fonon "Silmariliono" sur la bazo de Beowulf, por la posta kreo de La hobito (1937) kaj La mastro de la ringoj. Tiukadre gravis "lia amo al la angla kamparo" (magiaj entoj kiel la vivantaj arboj), kaj memoroj de la katastrofo de la tranĉeoj en la Unua Mondmilito.[4]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje oni citas t.n. "leteron" de Tolkien el 1956; fakte temas nur pri nefinita skizo de letero, kiu troviĝis en lia postlasaĵo. Ne klaras, ĉu la letero estis entute sendita. "Estis ĝuste kiam la milito de 1914 eksplodis al mi, ke mi malkovris, ke la «legendoj» dependas de la lingvo al kiu ili apartenas; sed vivanta lingvo same dependas de siaj legendoj, kiujn ĝi komunikas tradicie. […] Volapuko, Esperanto, Ido, Novialo, ktp. ktp. estas ĉiuj mortaj, multe pli ol la praaj, ne plu uzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam elpensis Esperanto-legendojn…"[5] Supozeble ne estas saĝe tiri tro grandajn konkludojn el privata leterskizo, kies teksto eble neniam sendiĝis. Aldone indas konsideri la fakton, ke Esperanto viviĝintis intertempe havante eĉ ne malmultajn denaskajn parolantojn [6], dum la aliaj nomitaj lingvoprojektoj ne aŭ apenaŭ; same la lingoskizoj de Tolkien. Ĉe vivanta lingvo la legendojn kreas ties uzantoj.[mankas fonto]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dum la jardekoj kiel profesoro kaj poste, 1925-73, li verkis kaj perfektigis siajn librojn pri Mez-Tero. Li rakontis pri Bilbo Baginzo al siaj infanoj kaj, en 1937, eldonis la rakonton kiel La Hobito. Post tio, li verkis aliajn librojn pri Mez-Tero: La Mastro de l' Ringoj (eldonita en 1954-55) kiel tri libroj pro longeco: La Kunularo de l' Ringo, La Du Turegoj kaj La Reveno de la Reĝo kaj Silmariliono (1973, post lia morto).

  • La Hobito (1937) - la rakonto de Bilbo Baginzo, kiu vojaĝis tra Mez-Tero kun dek du gnomoj kaj la sorĉisto Gandalfo por batali kontraŭ la drako Smaŭgo kaj repreni la trezoron, kiun li ŝtelis de la gnomoj. Dum la vojaĝo, en la profunda interno de monto, Bilbo malkovris ringon...
  • La Mastro de l' Ringoj (1954-55) - Frodo, adoptita filo de Bilbo, heredis la ringon. Per la ringo Frodo povas regi la mondon, sed por savi la mondon, li devas detrui ĝin. Granda lukto inter bono kaj malbono, kiu finis la Trian Epokon de Mez-Tero.
  • Silmariliono (1973) - la antikvaj rakontoj pri la Unua Epoko de Mez-Tero, kiam la Elfoj floris. Tolkien verkis ĝin 1971-73, sed neniam tute finis ĝin. Ĝin redaktis kaj eldonis post lia morto la filo Christopher.

Ĉar la mono por tajpisto mankis al Tolkien, li devis retajpi siajn librojn antaŭ eldono.

Esperantaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Tekstoj rete troveblaj[redakti | redakti fonton]

Esperantlingvaj:- La Hobito (specimeno) kun deklamo en Real-Audio (kopio de Interreta Arkivo) el originala fontaro, jam ne plu ekzistanta

Stilo de Tolkien[redakti | redakti fonton]

La stilo de Tolkien ne estas eleganta kaj subtila, sed simpla kaj ĉarma kaj tamen ne-moderna. Li preferas la anglajn vortojn malnovajn (anglosaksidajn) kaj mallongajn, ne la novajn ("eksterlandajn", latinidajn) kaj longajn. Tio donas al liaj skriboj la econ de antikva fabelo.

Tolkien, Lewis kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

C. S. Lewis, alia profesoro de literaturo ĉe Oksfordo, kiu ankaŭ inventis kaj skribis pri fantasta mondo (Narnio) estis amiko de Tolkien. Kvankam Lewis tute admiris Tolkien kaj ties verkojn, Tolkien ne admiris la librojn de Lewis pri Narnio. Laŭ Tolkien, la libroj pri Narnio ja estas bonaj, sed ne en la sama klaso kiel la de Mez-Tero. Kaj Lewis kaj Tolkien estis seriozaj kristanoj, kaj ilia kristana mondbildo profunde influis iliajn kreojn—ambaŭ rakontis pri lukto inter la bono kontraŭ la malbono, kie la malbono estis pli forta (precipe per magio), sed la bono, post longa tempo, finfine venkas pro morala kuraĝo. Pri La Mastro de l' Ringoj, Tolkien diris, ke ĝi "fundamente estas religia kaj katolika". Kvankam la estimo de magio en la libro kaj la konduto de Frodo ja estas kristana, aliflanke neniu preĝas kaj neniu mencias Dion. Inter homoj, kontakto kun la supernatura estas limigitaj plejparte al sorĉistoj. Kaj la leganto ne scias ĉu Gandalf estas sorĉisto, anĝelo aŭ kiu.

Mito kaj metaforo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Tolkien, mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko. Li diris, ke la evangelio, la rakonto pri Jesuo Kristo kiel Dio mortigita, estas mito. Sed ne nur mito, sed ja la vera mito, mito enkarnigita kiel historia realo, la mito kiu klarigas la tutan mondon. Per tiu argumento, Tolkien helpis konverti sian ateistan amikon, CS Lewis, al kristanismo.

Spite de tio, Tolkien diris ke liaj romanoj estas tute por amuzo kaj estas sen iu ajn profunda signifo. Ekzemple, la Ringo ne estas metaforo por la atombombo, la milito kontraŭ Saŭrono ne estas subtekste pri la milito kontraŭ Hitlero, ktp. Tamen, Tolkien agnoskis, ke The Shire ("La Provinco" en la esperantigo de William Auld) estu spegulo de lia infanaĝa Anglio, kaj ke kerne, la verko temas pri Morto.

Kritikoj pri la verkaro de Tolkien[redakti | redakti fonton]

Iuj recenzistoj atentigis pri la malegalecaj kaj rasismaj implicoj en la mondo priskribita de Tolkien. La Elfoj, kiaj ajn murdistoj ili estas, ĉiam pravas (kaj belas), ĉar ilia flanko estas la bono; kun orkoj tute ne eblas trakti, ĉar ilia flanko estas malbono (kaj ili terure malbelas) - kvankam estas certaj aludoj, ke ili havas certan socian organizon, sufiĉe altajn teknologiojn, medicinon ktp.

Certe, eblas tute diversaj ideologiaj interpretoj de la enhavo de la verko, sed minimume tiu baza aksiomo pri ekzisto de apriore bonaj kaj malbonaj rasoj kultivas en la medio de adorantoj de la verko rasismajn ideojn.

Notindas, ke la verkoj de Tolkien estas aparte popularaj en italaj novdekstraj medioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd. la prezenton de artikolo de Cilli sur J.R.R. Tolkien the Esperantist. Before the arrival of Bilbo Baggins.; la artikolo aperos/is en libro de Arden R. Smith, Patrick H. Wynne kaj Oronzo Cilli kun la menciita titolo. Jen paĝo el liaj manskribitaj notoj "The Book of the Foxrook" Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (somero 2009); la kajero troviĝas en la 'Bodleian Library' en Oksfordo; ili estas ĝis nun neeldonitaj.
  2. 2,0 2,1 "I take an interest, as a philologist, and as every philologist should, in the international-language movement (...)"; (I am) "sympathetic to the claims of Esperanto in particular." "I can neither write nor speak the language. I know it, as a philologist would say, in that 25 years ago I learned and have not forgotten its grammar and structure, and at one time read a fair amount written in it (...)". Artikolo "A philologist on Esperanto", The British Esperantist, Vol. 28, May 1932. Prezento de la artikolo ĉe tolkiengateway.net. Detala traktado de la letero kaj cirkonstancoj en "The Educational Value of Esperanto: The word of Tolkien in The British Esperantist 1933" de Oronzo Cilli. Kp. ankaŭ Tolkien: The Esperantist? Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  3. J. R. R. Tolkien A secret Vice. Prelego el 1931
  4. Anna Löwenstein, Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ: Kial serioza profesoro interesiĝu pri "La mastro de la ringoj"?, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 728-735.
  5. angle "It was just as the 1914 War burst on me that I made the discovery that 'legends' depend on the language to which they belong; but a living language depends equally on the 'legends' which it conveys by tradition. (...) Volapük, Esperanto, Ido, Novial, &c &c are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends." El THE LETTERS OF J. R. R. TOLKIEN Arkivigite je 2017-01-13 per la retarkivo Wayback Machine A selection edited by Humphrey Carpenter with the assistance of Christopher Tolkien. Harper Collins. 2006
  6. Lu Wunsch-Rolshoven (en Yahoo diskutgrupo informado) - Fakte Tolkien skribis en Esperanto (1909). Estis:Ŝajne Tolkien legis sufiĉe multe en Esperanto. Artikoloj pri fikciaj lingvoj, la 2-an februaro 2017
  7. http://www.tolkienbooks.net/php/esperanto.php
  8. http://www.worldcat.org/title/mastro-de-lringoj/oclc/718069645

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « John Ronald Reuel Tolkien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.