Gandalf
Gandalf | |
---|---|
Gandalfo laŭ 21-a jarcenta artisto | |
literatura rolulo • Maiar • filma rolulo | |
Kreita de | John Ronald Reuel Tolkien |
Verko | La Hobito La Mastro de l’ Ringoj La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo La Du Turegoj Silmariliono La Kunularo de l’ Ringo La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo) La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj |
Rolita de | Ian McKellen, Daniel Weyman |
Informoj | |
Sekso | vira |
Posedaĵo | Narya, Ombrofakso |
Okupo | sorĉisto |
Malamikoj | Saŭrono • Smaug • Sarumano |
Gandalfo (en la angla originalo: Gandalf) estas unu el la ĉefrolantoj de la Tolkienaj libroj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj. Li tie estas unu el kvin Istario aŭ sorĉistoj, depratempaj spiritoj senditaj de la dioj al Mez-Tero, alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ Saŭrono, la ĉef-servanto de Morgoto (Morgoth). Antaŭ sia sendiĝo, Gandalfo nomiĝis Olorino (Olórin). En Mez-Tero Gandalfo prezentiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferanta la kuneston de politike negravaj hobitoj. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia ligna bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon Mitrandiro (Mithrandir), kiu signifas "Grizvagulo".
En La Hobito Gandalfo iniciatis la ekspedicion de Bilbo Baginzo kaj la gnomoj. En la posta libro, la unua volumo de La Mastro de l' Ringoj, li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis Frodon, mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de Ĥazad-Dumo (Khazad-dûm), kie li fatale pereis abismen batalanta balrogon. Tamen, en la sekva volumo, Gandalfo revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de la ĉefsorĉisto Sarumano kaj la ĉefa kontraŭulo al Saŭrono.
Lia favorata ĉevalo dum la okazintaĵoj de La Mastro de la Ringoj estis Ombrofakso (Shadowfax).
La nomo estas moderna versio de Gandalfr, gnomo menciita en la antikva poemego islanda Voluspá, kaj trafe signifanta "baston-elfon".
Gandalfo, en la 20-a jarcento, post la populariĝo de Tolkien, fariĝis la nomo de plej diversaj aferoj, kiel katamaranoj, komputilfirmaoj, hundoj, muzik-grupoj, organizoj ktp.
Gandalf estas prononcata GAN-dalf.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.funfilm.net/upload/imgwsf/200401113782536.jpg Arkivigite je 2006-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://search.sothebys.com/jsps/live/lot/LotDetail.jsp?&lot_id=4GHDR[rompita ligilo]
- http://www.tolkiensociety.org/news/gandalf-painting.html Arkivigite je 2009-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.telegrafodelsur.com.ar Arkivigite je 2006-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
|