La Provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Provinco
fikcia lando • fikcia regiono
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Hobito
La Mastro de l’ Ringoj
Appendices of The Lord of the Rings
Informoj
vdr
La Provinco
Regiono
fikcia lando • fikcia regiono [+]


La Provinco (Tero)
La Provinco (Tero)


Vikimedia Komunejo:  The Shire [+]
vdr
Mapo de La Provinco

La Provinco[1] (angle The Shire) – fikcia regiono en Mez-Tero kreita de John Ronald Reuel Tolkien. Ĝi troviĝas en la nord-okcidenta parto de la kontinento, en Eriadoro, ene de la limoj de Arnoro. En La Provinco loĝas la hobitoj nomataj la provincanoj.

En la Provinco okazas la komenco kaj la fino de la romanoj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj. Kvin roluloj havas la hejmon en la Provinco: Bilbo Baginzo (la titola rolulo de La Hobito) kaj kvar membroj de la Kunularo de la Ringo: Frodo Baginzo, Samsaĝo Vato, Gaja Brandoboko kaj Grinĉjo Tjuko. La ĉefa intrigo de La Mastro de l' Ringoj revenas al la Provinco ĉe la fino de la libro, en la ĉapitro La purigado de la Provinco, kie la hobitoj trovas la regionon kontrolata de subuloj de Saŭrono kaj reordigas la aferojn.

Tolkien bazis la pejzaĝojn, klimaton, flaŭron, faŭnon kaj anglalingvajn loknomojn sur kamparoj de Anglio, kie li vivis – unue en Worcestershire kiel knabo, poste en Oxfordshire. En la filmoj de Peter Jackson La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj la Provincon ludas kamparo de Matamata en Nov-Zelando[2].

Baranduino (angle Baranduin) estas fikcia rivero en la legendaro de Mez-Tero. En La Provinco oni konstruis sur ĝi la Ponton Brandovino, kiu estis parto de la Granda Orienta Vojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kunularo de l' ringo : la unua parto de La Mastro de l' Ringoj / J. R. R. Tolkien. Jekaterinburg: Sezonoj, 1995.
  2. Hobbiton Movie Set Tours