Ludwig Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Wittgenstein
Ludwig Wittgenstein.jpg
Persona informo
Ludwig Josef Johann Wittgenstein
Naskiĝo 26-an de aprilo 1889 (1889-04-26)
en Neuwaldegg, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de aprilo 1951 (1951-04-29) (62-jara)
en Kembriĝo, Flag of the United Kingdom (3-5).svg Unuiĝinta Reĝlando
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per prostata kancero [#]
Tombo Ascension Parish Burial Ground [#]
Religio agnostikismo [#]
Lingvoj germanaangla [#]
Loĝloko Skjolden • Wiener Neustadt [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoAŭstrio [#]
Alma mater Trinity CollegeTeknologia Universitato Berlino • Viktorino-Universitato de Manĉestro • Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße • Universitato de Kembriĝo [#]
Subskribo Ludwig Wittgenstein
Memorigilo Ludwig Wittgenstein
Familio
Dinastio Wittgenstein family [#]
Patro Karl Wittgenstein [#]
Patrino Leopoldine 'Poldy' Kalmus [#]
Gefratoj Margaret Stonborough-Wittgenstein • Paul Wittgenstein • Johannes Wittgenstein • Rudolf Wittgenstein • Rittmeister Konrad Wittgenstein • Dora Wittgenstein • Helene Wittgenstein • Hermine Wittgenstein [#]
Edz(in)o
Parencoj Friedrich August von HayekJoseph Joachim [#]
Profesio
Okupo filozofo de lingvo • arkitektura teoriisto • profesoro • logikisto • matematikisto • aforisto • epistemologo • filozofoinstruisto [#]
Laborkampo filozofio [#]
Doktoreca konsilisto Bertrand Russell • Frank P. Ramsey [#]
Verkado
Verkoj Tractatus Logico-Philosophicus ❦
Filozofiaj Esploradoj [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
Filozofo Thinking man.png
Okcidenta Filozofio
Filozofio de la 20-a jarcento
Ĉefaj interesoj logiko, metafiziko, filozofio de lingvo, filozofio de matematiko
Noteblaj ideoj "Signifado estas uzo"
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ludwig Josef Johann WITTGENSTEIN [LUDvig VITgenŝtajn] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1889 en Vieno, mortis la 29-an de aprilo 1951 en Kembriĝo, Britio) estis aŭstra-brita filozofo kiu laboris ĉefe pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso, kaj filozofio de lingvaĵo.[1] El 1929–1947, Wittgenstein instruis en la Universitato de Kembriĝo.[2] Dum sia vivo li publikigis nur unu mallongan libron, nome la 75-paĝan Tractatus Logico-Philosophicus (1921), unu artikolon, unu librorevizion kaj unu porinfanan vortaron.[3] Liaj enormaj manuskriptoj estis eldonitaj kaj publikigitaj nur postmorte. Philosophische Untersuchungen aperis kiel libro en 1953 kaj ĉe la fino de la jarcento ĝi estis konsiderata grava moderna klasikaĵo.[4] Filozofo Bertrand Russell priskribis Wittgenstein kiel "the most perfect example I have ever known of genius as traditionally conceived; passionate, profound, intense, and dominating" (la plej perfekta ekzemplo kiun mi iam konis de geniulo kiel tradicie konsiderita; pasia, profunda, intensa, kaj dominema).[5]

Naskiĝinta en Vieno en unu el la plej riĉaj familioj de Eŭropo, li heredis grandan riĉon de sia patro en 1913. Li donis kelkajn konsiderindajn monkvantojn al malriĉaj artistoj. En periodo de akra persona deprimo post la Unua Mondmilito, li fordonis sian tutan riĉon al sia gefratoj.[6][7] Tri el liaj fratoj faris memmortigon, kaj Wittgenstein mem vidis tion.[8] Li lasis studojn kelkajn fojojn — por militservi kiel oficiro ĉe frontolinio dum la Unua Mondmilito, kie li estis medaligita kelkajn fojojn pro sia kuraĝo; por instrui en lernejoj de malproksimaj aŭstriaj vilaĝoj kie li trafis polemikojn kiam li batis infanojn kiuj eraris en matematiko; kaj por labori kiel hospitala flegisto dum la Dua Mondmilito en Londono kie li konsilis al pacientojn ne engluti la preskribitajn drogojn dum li tre sukcesis kaŝi sekrete la fakton ke li estas unu el plej famaj filozofoj de la mondo.[9] Li priskribis filozofion, tamen, kiel "la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon."[10]

Lia filozofio estas ofte dividata en frua periodo, ekzempligita ĉe la Tractatus, kaj pli posta periodo, artikulita en la Philosophische Untersuchungen. La frua Wittgenstein estis koncernita ĉe la logika rilato inter propozicioj kaj la mondo kaj kredis ke per havigo de atento pri la logika subtavoligo de tiu rilato, li estis solvinta ĉiajn filozofiajn problemojn. La posta Wittgenstein malakceptis multajn el la komprenoj de la Tractatus, argumente ke la signifo de vortoj estas pli bone subkomprenita laŭ ties uzado ene de difinita lingvoludo.[11]

La influo de Wittgenstein sentiĝis en preskaŭ ĉiu kampo de beletroj kaj sociaj sciencoj, kvankam estas diverĝaj interpretaĵoj de lia pensaro. Laŭ vortoj de lia amiko kaj kolego Georg Henrik von Wright:

Li estis de opinio... ke liaj ideoj estas ĝenerale miskomprenitaj kaj distorditaj eĉ fare de tiuj kiuj konfesis esti liaj disĉiploj. Li dubis, ke li estos pli bone komprenita en la futuro. Li iam diris ke li sentas kvazaŭ li verkas por homoj kiuj estus pensantaj laŭ diferenca vojo, spiri diferenca aeron de vivo, disde el tiuj homoj nuntempaj.[12]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wittgenstein naskiĝis en Vieno. Li estis la oka filo de Karl Wittgenstein kaj Leopoldine Wittgenstein.

Karl Wittgenstein, la patro de Ludwig, estis la plej riĉa industria milionulo el Aŭstrio-Hungario.[13]

Li inĝenieriĝis en Berlino,[14] kaj poste translokiĝis al Cambridge en 1911. En Anglio li studadis kune kun Bertrand Russell,[15] kies plej bona amiko li fariĝis. Wittgenstein mortis en Cambridge en 1951.[16]

Penso[redakti | redakti fonton]

La Tractatus logico-philosophicus, kies verkado komenciĝis jam en 1913, estis eldonita en 1921. La pritraktataj temoj estas la establiĝo de la mondo kiel sumo de faktoj, la specifaj karakteroj de la lingvistikaj bildoj de la faktoj, t.e. de la propozicioj (logika formo, senco, vereco, malvereco), la ĝenerala difino de elementaj propozicioj, la konstato de tio, kion eblas laŭsence diri.

La ĉefa intenco de la Tractatus estas difini la kondiĉojn de "senceco" de la lingvaĵo ĝenerale - do, de unuopaj lingvaĵoj. Tial ke ĝi esploras la apriorajn kondiĉojn de la determineco de la senco de propozicioj (t.e. faktoj), la verkon oni komparis al la Kritiko pri pura racio de Immanuel Kant. Tamen laŭ Wittgenstein mensa nivelo inter lingvaĵo kaj realaĵoj ne estu necesa.

La Tractatus kontribuis, kune kun la verkoj de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj George Edward Moore, al la naskiĝo de analitika filozofio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Logisch-Philosophische Abhandlung, Annalen der Naturphilosophie, 14 (1921)
  • Philosophische Untersuchungen (1953)
  • Bemerkungen über die Grundlagen der Mathematik, eldonita de G.H. von Wright, R. Rhees, kaj G.E.M. Anscombe (1956)
  • Bemerkungen über die Philosophie der Psychologie, eldonita de G.E.M. Anscombe kaj G.H. von Wright (1980)
  • The Blue and Brown Books (1958) (Notoj diktitaj en la angla al studentoj de la Universitato de Kembriĝo dum 1933–1935)
  • Philosophische Bemerkungen, eldonita de Rush Rhees (1964)
  • Bemerkungen über die Farben, eldonita de G.E.M. Anscombe (1977)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dennett, Daniel, "LUDWIG WITTGENSTEIN: Philosopher (subscription required) — Time 100: Scientists and Thinkers issue", Time Magazine Online. Kontrolita 29a de Novembro 2011.
  2. Dennett, Daniel. "Ludwig Wittgenstein: Philosopher" Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, Time magazine, 29a de Marto 1999.
  3. Pri publikaĵoj dum lia vivo, vidu Monk, R., How to read Wittgenstein. W.W. Norton & Company. 2005, p. 5.
  4. Sondado ĉe 400 usonaj universitataj kaj altlernejaj filozofiaj instruistoj rangis ĝin ĉe la numero unu en 1999; vidu Lackey, Douglas "What Are the Modern Classics? The Baruch Poll of Great Philosophy in the Twentieth Century", Philosophical Forum. 30 (4), Decembro 1999, pp. 329–346. Por resumo de la sondado, vidu tie [1] Arkivigite je 2011-08-20 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 3an de Septembro 2010.
  5. Pri la citaĵo de Russell, vidu ĉe McGuinness, Brian. Wittgenstein: A Life : Young Ludwig 1889–1921. University of California Press, 1988, p. 118.
  6. Kiam lia patro mortiĝis en 1913 kaj Ludwig heredis konsiderindan riĉon... Poste, post la Unua Mondmilito, en kiu li militservis kiel volontulo en la Aŭstri-Hungaria Armeo, li fordonis sian tutan riĉon al sia gefratoj kaj, suferinta deprimon, serĉis rifuĝon en Malsupran Aŭstrion, kiel li laboris kiel ordinara bazlerneja instruisto. [Goethe Institute http://www.goethe.de/ges/phi/prt/en2341144.htm ]
  7. Duffy, Bruce. "The do-it-yourself life of Ludwig Wittgenstein", The New York Times, 13a de Novembro 1988, p. 4/10.
  8. Pri memortigo de la fratoj, vidu Waugh, Alexander. "The Wittgensteins: Viennese whirl", The Daily Telegraph, 30an de Aŭgusto 2008.
  9. Monk, R., Ludwig Wittgenstein: The Duty of Genius. Free Press, 1990, pp. 232–233, 431.
    • Por lia mencio, vidu Alexander Waugh, The House of Wittgenstein: a Family at War. Random House of Canada, 2008, p. 114.
  10. Malcolm, (Aldona noto) p. 84.
  11. PDF
  12. Malcolm, p. 6.
  13. Karl Wittgenstein, Business Tycoon and Art Patron. Arkivita el la originalo je 2018-06-25. Alirita 12-a decembro 2008.
  14. Monk, p. 27.
  15. O'Connor, J.J. kaj Robertson, E.F.. Ludwig Josef Johann Wittgenstein (angle). St Andrews University. Alirita 1-a de januaro 2011.
  16. A Memoir (angle). Oxford University Press, p. 80–81.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Understanding and Meaning. Blackwell, 1980.
  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Rules, Grammar, and Necessity. Blackwell, 1985.
  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Meaning and Mind. Blackwell, 1990.
  • Brockhaus, Richard R. Pulling Up the Ladder: The Metaphysical Roots of Wittgenstein's Tractatus Logico-Philosophicus. Open Court, 1990.
  • Fraser, Giles. "Investigating Wittgenstein, part 1: Falling in love", The Guardian, 25 January 2010.
  • Grayling, A.C. Wittgenstein: A Very Short Introduction. Oxford University Press, 2001.
  • Hacker, P.M.S.. Insight and Illusion: Themes in the Philosophy of Wittgenstein. Clarendon Press, 1986.
  • Hacker, P.M.S. "Wittgenstein, Ludwig Josef Johann," in Ted Honderich (ed.). The Oxford Companion to Philosophy. Oxford University Press, 1995.
  • Hacker, P.M.S. Wittgenstein's Place in Twentieth Century Analytic Philosophy. Blackwell, 1996.
  • Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Mind and Will. Blackwell, 1996.
  • Jormakka, Kari. "The Fifth Wittgenstein", Datutop 24, 2004, a discussion of the connection between Wittgenstein's architecture and his philosophy.
  • Levy, Paul. Moore: G.E. Moore and the Cambridge Apostles. Weidenfeld & Nicholson, 1979.
  • McGuinness, Brian. Wittgenstein in Cambridge: Letters and Documents 1911-1951. Wiley-Blackwell, 2008.
  • Monk, Ray. How To Read Wittgenstein. Norton, 2005.
  • Pears, David F. "A Special Supplement: The Development of Wittgenstein’s Philosophy", The New York Review of Books, 10 July 1969.
  • Pears, David F. The False Prison, A Study of the Development of Wittgenstein's Philosophy, Serioj 1 kaj 2. Oxford University Press, 1987 kaj 1988.
  • Richter, Duncan J. "Ludwig Wittgenstein (1889—1951)", Internet Encyclopedia of Philosophy, 30-a aŭgusto 2004.
  • Scheman, Naomi kaj O'Connor, Peg (eds.). Feminist Interpretations of Ludwig Wittgenstein. Penn State Press, 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angle, france, itale)