Tractatus Logico-Philosophicus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logisch-Philosophische Abhandlung
skribita verko • disertaĵoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ludwig Wittgenstein
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1921
Ĝenro eseo • filozofia literaturo
vdr

Tractatus Logico-Philosophicus estas la titolo de verko de Ludwig Josef Johann Wittgenstein.[1] Ĝi aperis kiel rezulto de liaj notoj kaj de korespondado farita kun Bertrand Russell, George Edward Moore kaj Keynes, ĉio verkita inter 1914 kaj 1916, dum li militservis kiel leŭtenanto de la aŭstri-hungara armeo kaj, poste kiel militprizonulo en Italio, dum la Unua Mondmilito. La teksto evoluis keil sekvaĵo kaj reago al konceptigoj de Russell kaj Gottlob Frege, pri logiko kaj lingvaĵo. Aperis publikigita origine en germana lingvo, en 1921, laŭ titolo Logisch-philosophische Abhandlung, kaj poste en angla lingvo unu jaron poste, kun la aktuala latinlingva titolo. Kun liaj Philosophische Untersuchungen (Filozofiaj esploroj), tiu teksto estas unu de la ĉefaj verkoj de la filozofio de Wittgenstein.

Temas pri verko tre mallonga (nur ĉirkaŭ 70 paĝoj) sed tre kompleksa; nome la Tractatus rezultis en nombraj interpretoj. Dum la plej profunda signifo de la teksto estis etika por Wittgenstein, la plej granda parto de la interpretoj elstarigis lian intereson por logiko kaj la filozofio de lingvo. Nur tre poste pli ĵusaj studoj ekelstarigis la aspekton mistikan de la verko kiel io centre ŝlosila.

Konsiderita amplekse kiel unu de la libroj de filozofio plej gravaj de la 20-a jarcento, tiu teksto faris ŝlosilan influon sur la logika pozitivismo kaj ĝenerale sur la disvolvo de la analiza filozofio. Krome ĝi faris de la juna Wittgenstein unu de la reprezentantoj de la logika atomismo kun Bertrand Russell.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Izuzquiza Otero, Ignacio; Corellano Aznar, Luis; Frechilla García, Ana Rosa; Peña Calvo, José Vicente; Villamayor Lloro, Santiago (2008). «Textos y problemas». En Achón, Elena; Álvarez, Gema, eld. Filosofía y ciudadanía (Manuel Andaluz). Madrid: Grupo Anaya Sociedad Anónima. Textos. La filosofía, el asombro y el conocimiento; p. 26. ISBN 9788466773195.