Philosophische Untersuchungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philosophische Untersuchungen
skribita verko • postmorta verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ludwig Wittgenstein
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1953
Ĝenro eseo • filozofia literaturo
vdr

Philosophische Untersuchungen (Filozofiaj esploroj) estas la titolo de verko de Ludwig Josef Johann Wittgenstein. Kun la Tractatus logico-philosophicus, ĝi estas unu de la du ĉefaj verkoj de la filozofo Ludwig Wittgenstein. En ĝi Wittgenstein pristudas nombrajn problemojn kaj pridemandojn de semantiko, logiko, filozofio de matematiko kaj filozofio de menso. Li eliras el vidpunkto ke la konceptaj konfuzoj kiuj ĉirkaŭas la uzadon de la lingvo estas la kaŭzo de la plimulto de la filozofiaj problemoj. La libro estas rekonita kiel unu de la filozofiaj verkoj plej gravaj de la 20-a jarcento kaj plue influas en nuntempaj filozofoj, speciale en la studo de la menso kaj de la lingvo.

La Esploroj temas grandparte pri la malfaciloj de la lingvo kaj de la signifo. Wittgenstein konceptis la ilojn de la lingvo kiel fundamente simplaj, kaj kredis, ke la filozofoj estis malheligintaj tiun simplecon pere de malbona uzado de la lingvo kaj de starigo de demandoj sensignifaj. La vortoj ne estas difinitaj per referenco al objektoj aŭ al aĵoj kiujn ili indikas en la ekstera mondo nek per pensoj, ideoj aŭ mensaj reprezentaĵoj kiujn oni povus asociigi kun ili, sed per kiel oni uzas ilin en la reala kaj ordinara komunikado. Por ekzemplo, tio signifas, ke ne necesas postuli, ke estas io nomita "bono", kiu ekzistas sendepende de ajna "bona ago" partikulare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]