John Maynard Keynes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Maynard Keynes

John Maynard KEYNES ([dʒɒn ]; esperantigite Ĝon Mejnard Kejns, 1a Barono Keynes[1]) (naskiĝis la 5-an de junio 1883 en Kembriĝo, mortis la 21-an de aprilo 1946 en Firle, East Sussex) estis angla ekonomikisto. Liaj ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de moderna makroekonomiko kaj la ekonomiajn politikojn de registaroj. Li konstruis kaj ege plibonigis sian pli fruan verkaron pri la kaŭzoj de la negocaj cikloj, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej influaj kaj famaj ekonomikistoj de la 20a jarcento kaj la kreinto de la moderna makroekonomiko.[2][3][4][5] Liaj ideoj estas la bazo por la skolo de pensmaniero konata kiel Kejnsisma SkoloKejnsisma ekonomiko kaj ties variaj sekvoj. Lia ekonomika skolo estis kaj estas politike tre influa en multaj landoj.

En la 1930-aj jaroj, Keynes pioniris revolucion en ekonomika pensaro, defiante la ideojn de la Novklasika Skolo kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. Li male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[6] Keynes defendis la uzadon de fiska kaj monkontrola politikoj por malgrandigi la negativajn efikojn de la ekonomiaj recesioj kaj depresioj. Sekve la eksplodo de la Dua Mondmilito, la ideoj de Keynes rilataj al la ekonomia politiko estis adoptitaj de la ĉefaj okcidentaj ekonomioj. En 1942, Keynes ricevis heredan kavalirecon kiel Barono Keynes de Tilton en la Graflandoo Sussex.[7] Keynes mortiĝis en 1946; sed, dum la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, la sukceso de la Kejnsisma ekonomiko rezultis en la fakto ke preskaŭ ĉiuj kapitalismaj registaroj adoptis ties politikajn rekomendojn.

La influo de Keynes iom velkis en la 1970-aj jaroj, parte kiel rezulto de problemoj kun inflacio kiu ektuŝis la ekonomiojn de Anglosaksa Ameriko el la komenco de la jardeko kaj parte pro kritikoj faritaj de Milton Friedman kaj aliaj ekonomikistoj kiuj estis pesimismaj pri la kapablo de registaroj por reguligi la negocadan ciklon pere de la fiska politiko.[8] Tamen, la alveno de la tutmonda financa krizo de 2008 okazigis reaperon de la Kejnsisma pensaro. La Kejnsisma ekonomiko havigis la teorian helpon por la ekonomiaj politikoj entreprenitaj kiel reago al la krizo fare de la prezidento Barack Obama de Usono, de la ĉefministro Gordon Brown de Unuiĝinta Reĝlando, kaj de aliaj registarestroj.[9]

En 1999 la gazeto Time inkludis Keynes en sia listo de la 100 plej gravaj kaj influaj personoj de la 20a jarcento, komentante ke: "Lia radikala ideo ke registaroj devas elspezi monon kion ili ne havas povas esti savinta kapitalismon."[10] Li estis priskribita de The Economist kiel "plej fama ekonomikisto de la 20a jarcento de Britio."[11]

Aldone al la fakto ke li estas ekonomikisto, Keynes estis ankaŭ civila servanto, direktoro de la Banko de Anglio, membro de la Grupo Bloomsbury de intelektuloj,[12] patrono de artoj, artokolektisto, fondinta proparolanto de Arta Konsilantaro de Granda Britio, direktoro de la Brita Eŭgenika Societo, konsilisto de kelkaj neprofitaj organizaĵoj, sukcesa privata investisto, verkisto, filozofo, kaj eĉ farmisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kembriĝo, Britio, en riĉa familio kaj en 1897 li ekiris al Eton College kaj poste li iris al King's College, Kembriĝo. Li laboris por la Barata Oficejo kaj la Ŝtata Trezorejo dum la Unua Mondmilito. Li estis asignita deligito al la Versajla Kunveno sed li rezignis ĉar li pensis ke la venkintoj estis tro severaj kontraŭ Germanio.

Verkadoj kaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Versajla Kunveno li kontraŭis la homojn kiuj volis punegi Germaniojn pro la milito. Li skribis libron "La Ekonomika Konsekvenco de la Paco" en 1919 kiu avertis pri danĝero de tro severa puno kontraŭ Germanio kio Kejns pensis ke ĝi malriĉigos ĉiujn. Li timis ke la degradado de Germanio kaŭzos novan militon. Dum la 1920-aj jaroj, li skribis pri Probablokalkulo kaj kontraŭ la Orbazo.

Dum la Granda Depresio li argumentis ke la ŝtato devas elspezi monon por krei laboron por malkreskigi senlaborecon. La ŝtato povis prunti la monon ĉar buĝeta deficito estas malplia malbona kiel granda senlaboreco. Lia plej fama libro, "La Ĝenerala Teorio de Dungiteco, Interezo kaj Mono" eldoniĝis en 1936. Ĝi emfazas, ke mikroekonomikaj konceptoj ne aplikeblas al grandskala ekonomiko (makroekonomiko). Li kontraŭis la Leĝon de Say (kiu diris ke "Proponado kreas sian propran postuladon") kaj anstataŭis ke prezoj kaj sajlaroj povis malfleksiĝi. Tio signifas ke la ekonomio povas daŭri en stato de malekvilibro.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Je longtempa perspektivo ni ĉiuj estos mortaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1913 Indian Currency and Finance
  • 1914 Ludwig von Mises's Theorie des Geldes (EJ)
  • 1915 The Economics of War in Germany (EJ)
  • 1919 The Economic Consequences of the Peace
  • 1921 A Treatise on Probability
  • 1922 The Inflation of Currency as a Method of Taxation (MGCRE)
  • 1922 Revision of the Treaty
  • 1923 A Tract on Monetary Reform
  • 1925 Am I a Liberal? (N&A)
  • 1926 The End of Laissez-Faire
  • 1926 Laissez-Faire and Communism
  • 1930 A Treatise on Money
  • 1930 Economic Possibilities for our Grandchildren
  • 1931 The End of the Gold Standard (Sunday Express)
  • 1931 Essays in Persuasion
  • 1931 The Great Slump of 1930
  • 1933 The Means to Prosperity
  • 1933 An Open Letter to President Roosevelt (New York Times)
  • 1933 Essays in Biography
  • 1936 The General Theory of Employment, Interest and Money
  • 1940 How to Pay for the War: A radical plan for the Chancellor of the Exchequer
  • 1949 Two Memoirs. Eld. de David Garnett (pri Carl Melchior kaj G. E. Moore.)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jenkins, Nicholas. "John Maynard Keynes 1st Baron Keynes (I7810)". W. H. Auden – 'Family Ghosts'. Stanford University. [1] Alirita la 18an de Oktobro 2011.
  2. Daniel Yergin and Joseph Stanislaw. book extract from The Commanding Heights (PDF). Alirita 13a de Novembro 2008.
  3. "How to kick-start a faltering economy the Keynes way" (-), BBC, 22a de Oktobro 2008. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
  4. (2006) Reintroducing Macroeconomics: A Critical Approach. M.E. Sharpe. ISBN 0-7656-1450-2. 
  5. Davis, William L, Bob Figgins, David Hedengren, and Daniel B. Klein. "Economic Professors' Favorite Economic Thinkers, Journals, and Blogs," Econ Journal Watch 8(2): 126–146, Majo 2011.[2]
  6. Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. Alirita 2a de Oktobro 2013.
  7. London Gazette, 35586, paĝo 2475, 5a de Junio 1942, alirita la 4an de Aŭgusto 2009.
  8. "To Set the Economy Right" (-), Time magazine, 27a de Aŭgusto 1979. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
  9. Chris Giles in London, Ralph Atkins in Frankfurt and Krishna Guha in Washington. "The undeniable shift to Keynes" (-), Financial Times. Kontrolita 23a de Januaro 2009.
  10. Robert Reich. "The Time 100: John Maynard Keynes" (-), Time, 29a de Marto 1999. Kontrolita 18a de Junio 2009.
  11. "The IMF in Britain: Toothless truth tellers" (-), Economist.com, 11a de Majo 2013. Kontrolita 2a de Oktobro 2013.
  12. The Bloomsbury Group (22a de Aŭgusto 2007). Alirita 26a de Majo 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bateman, Bradley (2010). The return to Keynes. Harvard University Press. ISBN 0-674-03538-0.
  • Blaug, Mark (September 1994), "Recent Biographies of Keynes", Journal of Economic Literature (University of Exeter: American Economic Association) 32 (3): 1204–1215 [3] Alirita la 14an de Januaro 2016.
  • Dillard, Dudley (1948). The Economics of John Maynard Keynes: The Theory of Monetary Economy. Prentice-Hall, Inc. p. 384. ISBN 978-1-4191-2894-3.
  • Keynes, John Maynard (1998). The Collected Writings of John Maynard Keynes (30 Volume Hardback eld.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-30766-6.
  • Markwell, Donald. Keynes and Australia. Reserve Bank of Australia, 2000.
  • Pecchi, Lorenzo and Gustavo Piga (2010). Revisiting Keynes. MIT Press. ISBN 0-262-51511-3.
  • Skidelsky, Robert (2010). Keynes: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-959164-0.
  • Syll, Lars Pålsson (2007). John Maynard Keynes. SNS Förlag. p. 95. ISBN 9789185695270.
  • Temin, Peter & David Vines. Keynes: Useful Economics for the World Economy. MIT Press, 2014.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Maynard Keynes en la angla Vikipedio.