Kejnsisma ekonomiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kejnsisma Skolo)

Kejnsisma ekonomiko estas la variaj teorioj pri kiel je mallonga tempolimo, kaj speciale dum la recesioj, la ekonomia produkto estas forte influita de la agregita mendado (totala elspezo en ekonomio). El Kejnsisma vidpunkto, agregita mendado ne necese egalas al produkta kapablo de ekonomio; anstataŭe, ĝi estas influita de serio de faktoroj kaj foje kondutas hazarde, tuŝante la produktadon, dungadon, kaj inflacion.[1][2]

La teorioj formantaj la bazon de Kejnsisma ekonomiko estis unuafoje prezentata de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes en sia libro, The General Theory of Employment, Interest and Money, publikigita en 1936, dum la Granda Depresio. Keynes kontrastigis sian alproksimiĝon al la 'klasika' ekonomiko fokusigita al la agregita ofertado kiu antaŭis sian libron. La interpretoj de Keynes kiuj sekvis estas limigitaj kaj kelkaj skoloj de ekonomia pensaro postulas lian heredon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blinder, Alan S., David R. Henderson (eld.), Concise Encyclopedia of Economics, Keynesian Economics url=http://www.econlib.org/library/Enc/KeynesianEconomics.html 2008, 2a eldono, Library of Economics and Liberty, Indianapolis isbn=978-0865976658 oclc=237794267
  2. IMF Back to Basics: What Is Keynesian Economics?