Harry Dexter White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Dexter White
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1892 (1892-10-29)
en Bostono
Morto 16-an de aŭgusto 1948 (1948-08-16) (55-jaraĝa)
en Fitzwilliam
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato StanfordUniversitato Kolumbio
Familio
Edz(in)o Anne Terry White
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Harry Dexter White (29a de oktobro, 1892 – 16a de aŭgusto, 1948) estis veterana funkciulo de la Usona Departemento de la Trezorejo. Laborante kun la Sekretario de la Trezorejo, nome Henry Morgenthau, Jr., li helpis starigi la usonan financan politikon al la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Li estis poste akuzita je spionado pro trapasado de informo al Sovetunio.[1]

Li estis usona funkciulo en 1944 en la konferenco de Bretton Woods kiu establis la postmilitan ekonomian ordon. Li dominis la konferencon kaj trudis sian rigardon al la postmilitaj financaj institucioj super la malakceptoj fare de John Maynard Keynes, nome la brita reprezentantoj. En Bretton Woods, White estis la ĉefa arkitekto de la Internacia Monunua Fonduso kaj de la Monda Banko.

White estis akuzita en 1948 je spionado favore al Sovetunio, kion li absolute neis. Kvankam li neniam estis membro de la Usona Komunista Partio, lia statuso kiel soveta informanto estis ŝajne konfirmita per elklasifikitaj dokumentoj de FBI rilate al la interkaptado kaj dekodigado de sovetaj komunikoj, konata kiel Venona Projekto.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sam Tanenhaus (2011). Whittaker Chambers: A Biography. Random House. p. 153. ISBN 9780307789266.
  2. FBI Memorandum identifying Harry Dexter White as agent Jurist, 1950-10-16, alirita la 23an de otobro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]