H. H. Asquith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
H. H. Asquith
Herbert Henry Asquith.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 12-an de septembro 1852 (1852-09-12)
en Morley
Morto 15-an de februaro 1928 (1928-02-15) (75-jara)
en Sutton Courtenay
Kaŭzo de morto cerebrovascular disease
Loĝloko 20 Cavendish Square
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Balliol College • City of London School • City Law School
Profesio politikisto, diplomato, pledadvokato, advokato
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Margot Asquith, Countess of Oxford and Asquith
Infanoj Elizabeth Bibesco, Raymond Asquith, Herbert Asquith, Arthur Asquith, Violet Bonham Carter, Cyril Asquith, Baron Asquith of Bishopstone, Anthony Asquith
v  d  r
Information icon.svg

Herbert Henry Asquith, 1a Grafo de Oxford kaj Asquith, (12a de Septembro 1852 – 15a de Februaro 1928), ĝenerale konata kiel H. H. Asquith, estis Brita ŝtatestro kaj politikisto de la Liberala Partio kiu servis kiel Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando el 1908 al 1916. Li estis la lasta Ĉefministro kiu estris majoritate liberalan registaron kaj ludis centran rolon en la desegno kaj aprobo de grava liberala leĝaro kaj en la malpliigo de la povo de la Ĉambro de Lordoj. En Aŭgusto 1914, Asquith metis Grandan Brition kaj la tutan Britan Imperion en la Unua Mondmilito. EIn 1915 lia registaro estis vigle atakita pro la malabundo de municioj kaj la malsukceso de la Batalo de Kalipolis. Li formis koalician registaron kun la aliaj partioj sed malsukcesis ĉesi kritikojn. Li estis devigita rezigni en Decembro 1916 kaj estis sukcedita de David Lloyd George, liberalulo kiu iĝis sia pli akra malamiko en la lukto por kontroli la Liberalan Partion.

En 1892, li estis nomumita Ministro de Enlando en la kvara ministraro de Gladstone, kaj restis en la posteno ĝis la liberaluloj malvenkis en la balotado de 1895. En la jardeko de opozicio kiu sekvis, Asquith iĝis grava figuro en la partio, kaj kiam la liberaluloj reakiris la povon kun Sir Henry Campbell-Bannerman en 1905, Asquith estis nomumita Ministro de Financoj. En 1908, Asquith sukcedis lin kiel Ĉefministro, kun David Lloyd George kiel Ministro de Financoj.

Asquith alvokis al balotado por Januaro 1910, kaj la liberaluloj venkis, kvankam ili havis nur minoritatan registaron. Kvankam tiam la Lordoj aprobis la buĝeton, Asquith estis determinita reformi la supran ĉambron, kaj post la ĝenerala balotado en Decembro 1910 li sukcesis atingi aprobon de la Parlamenta Leĝo 1911, kiu permesis projekton trifoje aprobita de la Komunuloj en sinsekvaj sesioj por esti validigita senkonsidere de Lordoj. Asquith estis malpli sukcesa traktante pri la Irlanda Regularo. Ripetitaj krizoj kondukis al pafado kaj perforto, borde de enlanda milito.

La agado de Asquith meti la landon en la Unua Mondmilito estis unu el la plej gravaj unuopaj ministeriaj decidoj de la moderna epoko; li faris tion kun Britio unuigita kaj kun la prokrasto de la aferoj def Irlando kaj de la virina balotrajto. Li helpis la finan sukceson de Britio en la milito pere de siaj fruaj decidoj pri tutlanda mobiligo; la sendo de la Britia Ekspedicia Forto al la Okcidenta Fronto, la kreado de amasa armeo, kaj la disvolvigo de industria strategio desegnita por subteni la Ŝtatajn militcelojn.

Sed la tekniko de Asquith peri inter talentaj kabinetanoj kiel Lloyd George kaj Winston Churchill estis malpli efika en milito ol en paco, kaj malkonsentoj en la militklopodoj devigis lin formi koalician registaron kun la konservativuloj kaj la laborpartianoj jam en 1915. Pli akraj rivalecoj ene kaj inter la tri ĉefaj partioj malboniĝis kiam Asquith estis malkapabla organizi la koalicion en harmonian teamon. Ĝi estis malfortigita pro sia propra maldecidemo pri strategio, rekrutado kaj financado.[1] Lloyd George organizis lian alpostenigon kaj anstataŭis lin kiel Ĉefministro en Decembro 1916.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cameron Hazelhurst, "Herbert Henry Asquith" en John P McIntosh, eld. British Prime Ministers in the 20th Century (1977) 105-6