Konscienceca obĵeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Konscienceca obĵeto estas individua sinteno de rifuzo por realigi iajn agojn, kiam ĉitiuj postulitaj de aŭtoritato estas konsiderataj en kontraŭdiro kun intimaj konvinkojn (laŭ propra morala konscienco) de karaktero religia, filozofia aŭ sentema. Tia obĵeto, profunde konsiderita aŭ pli spontanea, esprimas malfacilecon konformiĝi al deviga situacio, kaj eble estas neleĝa akto kaŭzante procesadon kaj justican kondamnon. Konscienceca obĵeto estas universala aspekto de "libereco de konscienco", kiu inkludiĝas en historia klopodo de la homaro por pli bone ĉirkaŭlimigi la potencon de civilaj kaj religiaj aŭtoritatoj, kaj eĉ la ekonomiajn povojn.

Konscienceca obĵeto pri milito[redakti | redakti fonton]

Ekde la frua dudeka jarcento, la termino "konscienceca obĵeto" estas plejparte aplikata en kazo de rifuzo partopreni en milita agado. Tia obĵetantoj ĝenerale konsideratas pacistojkontraŭmilitaristoj. Ili rifuzas volontuli al la alvoko al la militservo, kaj servi eĉ se estas deviga militservo. En landoj kie militservo estas deviga, leĝoj kelkfoje permesas al konsciencecaj obĵetantoj plenumi alternativan servon, kutime nomitan civila servo anstataŭ aliĝi al la armeon (kazo de Svisio). Ankaŭ okazas ke "konsciencecaj obĵetantoj" rifuzas pagi la impostojn, kiuj kontribuas al la armeoj kaj militoj. Konscienca obĵetantoj ankoraŭ estasa malliberigataj en multaj landoj.

Konscienceca obĵeto pri ekonomio[redakti | redakti fonton]

En ekonomia politiko, ekzistas "kreskobĵetantoj", kiuj rekomendas daŭripovan malkreskon[1]. En la kampo de sia dungeco, laboristoj pretendas la rajton rifuzi iujn kontraktojn. Precipe la senlaboruloj estas foje devigitaj akcepti taŭgan dungon en kampo aŭ en entrepreno, kies celoj estas kontraŭaj al iliaj valoroj[2].

Konscienceca obĵeto pri sano kaj etiko[redakti | redakti fonton]

Konscienceca obĵeto pri sanzorgo[redakti | redakti fonton]

En la kampo de flegado, konscienceca obĵeto estas rifuzo provizi traktadon aŭ plenumadon, bazitan sur personaj valoroj de morala, religia aŭ etika karaktero, kiuj estas malakcepteble trudaj por la koncernita sanzorga profesiulo. La konflikto de konscienco povas ekesti en preskaŭ ĉiuj kampoj de medicino kaj ĉiuj medicinaj disciplinoj. Iuj fakoj estas pli problemaj kiel ginekologio (ekz. aborton, homa fekundigon per provtubo, gravedado de feto per patrino kiu havas neniun ties genetikan ligon kaj eŭtanazio), medicina genetiko kaj la forigo de organoj por ĉelotransplantado. Konscienceca obĵeto okazas tiel ofte antaŭnaskiĝeco, en intensaj sanzorgoj aŭ paliativa prizorgo por homoj en vivofino.

Dum la dudek unua jarcento, la kampo de konscienceca obĵeto pli kaj pli larĝiĝas pro la subordigo de la morala leĝo al la civila leĝo, kiu tirane kreas novajn rajtojn[3][4].

Konscienceca obĵeto fronte al samseksaj edzeco kaj edzineco[redakti | redakti fonton]

Dum samseksemuloj estas kondamnitaj al mortpuno en certaj landoj (kazo de Sauda Arabio), aliaj landoj agnoskas la rajton pri samseksaj edzeco kaj edzineco kun adopto de infanoj (kazo de Francujo, kie obĵetanta urbestro, kiu rifuzas kaj ne trovas anstataŭulon por prezidi la oficialan ceremonion, povas esti kondamnita kaj al malliberejo kaj al monpuno[5]).

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd ekzemple la dosieron «Les objecteurs de croissance» de la revue Alternatives non-violents , n-ro 144 (La konscienceca obĵetantoj en la gazeto pri senperfortaj alternativoj) je septembro 2007 [1].
    Vd Réseau objection de croissance (ROC) (Svisa reto pri obĵeto de kresko) - Svisio - france.
  2. Jean Jacqmain, Chronique juridique. Le point sur "l'objection de conscience à certains emplois", B.F.A.R., n-ro 120-121, 1982 (Konscienceca obĵeto pri ia dungeco) - france
  3. Michel Berger (Président de l ’UPV; Réseau Hippocrate). L’objection de conscience, je la 5-a de septembro 2007. Reto Hippocrate: La konscienceca obĵeto. - france
  4. Vd ankaŭ la artikolon Hipokrata ĵuro.
  5. Une ex-élue marseillaise condamnée pour avoir refusé de marier deux femmes (Unu ekselektita de Marsejlo kondamita pro rifuzo de ezineco de du virinoj). Le Figaro (29-a de septembro 2015). Alirita 8-a de decembro 2015. - france