Diskuto:Konscienceca obĵeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Referencojn pri la vortelekto[redakti fonton]

La titolo "Konscienceca obĵeto" ŝajnas al mi tre artefarita provo nepre al Esperanto enporti la anglan vorton conscientious objection, la franca/itala/hispana/portugala versio laŭ la modelo objection de conscience (obĵeto de konscienco/obĵeto pro konscienco) jam estus pli facile prononcebla kaj aŭkultebla ol la vorto "konscienceca" en kiu tre dominas la kvar siblaj sonoj "sss ccc ccc ccc". Mi scias, ke Zamenhofo foje skribis tiun vorton, sed mem estante esperantisto ekde la 12-a vivjaro kaj "konsciencecoobĵetanto" ekde la 18-a vivjaro, mi prepariĝis antaŭ mia proceso per multaj diskutoj esperantistaj, kaj tiam nur aŭdis vortumojn kiel "militserva rifuzo" aŭ "militrifuzo", maksimume tre malofte de sudeŭropano la variaĵon "militserva obĵeto". Kaj mi pensas, ke ĝuste la amasiĝo de similaj konsonantoj (multaj komencantoj jam havas problemon ĝuste prononci la vorton "konscio" kun klara s kaj klara c, des pli la vorton "konscienco" aŭ "scienco", por ne paroli pri vorto "konscienceco") kaŭzis la preferon de la senprobleme prononcebla kaj aŭskultebla vorto "militrifuzo". Ankaŭ en la materialoj de la internacia seminario "Paco en la 80-aj jaroj" de 1981/1982 mi nenie trovis vortumon "konscienceca obĵeto". Mi scias ke la vorto kunmeteblas el eroj permesitaj laŭ PIV, sed ne ĉiu gramatike permesebla vortkombino estas aŭtomate la kutima faka termino por koncepto en lingvo. Do mi petas pri konvinkaj literaturaj aŭ ĵurnalismaj referencoj, kiuj pruvus la superan uzon de la vorto "konscienceca obĵeto" en la esperantlingva nefikcia literaturo kaj ĵurnalismo. ThomasPusch (diskuto) 01:40, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]


Antaŭ tiu kritiko, jam vortumiĝis enhava problemo en 2022:

En la teksto ĝis nun estis lasta, kulmina alineo:

Citaĵo
 Konscienceca obĵeto fronte al samseksaj edzeco kaj edzineco
Dum samseksemuloj estas kondamnitaj al mortpuno en certaj landoj (kazo de Sauda Arabio), aliaj landoj agnoskas la rajton pri samseksaj edzeco kaj edzineco kun adopto de infanoj (kazo de Francujo, kie obĵetanta urbestro, kiu rifuzas kaj ne trovas anstataŭulon por prezidi la oficialan ceremonion, povas esti kondamnita kaj al malliberejo kaj al monpuno). 

En tiu ĉi teksto temas pri ŝtata perforto devigi homojn al soldateco, murdado laŭ ordono, kontraŭ sia volo. Unuarigarde samseksa edzeco kaj adopto de infanoj aspektas misloke en la teksto. Je dua rigardo komprenatas kion la verkinto volus esprimi per la frazoj. Sed ĉu puno al urbestro kiu ne volas fari iun el siaj devoj, vere estu en sama artikolo kiel la kontraŭvola devigo al militservo kaj soldata murdado? Prezidi gejan aŭ lesban nupton aŭ havi iun alian devon kiun oni ne ŝatas estas io alia ol esti devigata mortigi kontraŭ sia konscienco!!!

Se lasi la ideon, oni devus lerte revortumi ĝi, por ke ĝi ne aspektu misloka. Sed mi preferus ĉi-tie ne havi tiun tute alian temon entute, kun respekto al la rekrutoj kiuj nepre ne volas iĝi murdisto. Eĉ se iu diktaturo perforte premus al kuracistoj mortigi siajn pacientojn kontraŭ sia konscienco (kio estus pli komparebla ol la problemo de urbestroj pri neŝatataj devoj), tiun tre specifan kazon de perforto de konscienco mi preferus meti en apartan artikolon. Oni ne ĉiam miksu ĉion en unu poton...

Tial ankaŭ la antaŭlastaj alineoj pri "Konscienceca obĵeto pri ekonomio" kaj "... pri sano kaj etiko" estas dubindaj. Mi kiel kuracisto konas multajn kazojn kie kuracistoj en certaj ŝtatoj puniĝis pro aborto, kaj ne konas kazojn kie kuracisto enkarceriĝas aŭ torturiĝas pro tio ke li rifuzas "aborton ŝtate ordonitan". Tio imageblas en ekstrema diktaturo, sed al mi tiu mikso de temoj ŝajnas polemika. En normala socio, se vi ne volas fari aborton kiel kuracisto, rifuzu tion kun mencio de via hipokrata ĵuro, kaj la petanto trovos alian kuraciston. Eĉ en la koŝmara nazia Germanio la kuracistoj kiuj murdis kontraŭ sia hipokrata ĵuro, faris tion memvole, sen rekta ŝtata perforto, eĉ se eble iuj post la fino de la koŝmaro mem-mensoge kredis sin buĉistaj "viktimoj de terura ŝtato" - ĉiukaze ili estis buĉistoj. ThomasPusch (diskuto) 17:36, 14 okt. 2022 (UTC)[Respondi]