Lytton Strachey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lytton Strachey
Carrington - Strachey.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1880 (1880-03-01)
en Londono
Morto 21-an de januaro 1932 (1932-01-21) (51-jara)
en Berkshire
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Trinity College • Universitato de Liverpolo • Abbotsholme School
Familio
Patro Richard Strachey
Patrino Jane Strachey
Frat(in)oj James Strachey • Dorothy Bussy • Oliver Strachey • Pernel Strachey • Philippa Strachey • Ralph Strachey • Richard John Strachey • Elinor Strachey • Marjorie Colville Strachey
Okupo
Okupo poeto • pentristo • verkisto • literaturkritikisto • biografo
Information icon.svg
vdr

Giles Lytton STRACHEY (/ˈdʒaɪlz ˈlɪtən ˈstreɪtʃi/;[1] 1a de Marto 1880 – 21a de Januaro 1932) estis angla verkisto, biografo kaj kritikisto.

Fonda membro de la Grupo Bloomsbury kaj aŭtoro de "Eminent Victorians", li estas plej bone kwata por stabli novan formon de biografio en kiu psikologia aliro kaj simpatio estas kombinita kun malrespekto kaj ingenio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la dekunua el la dek tri filoj de la aristokratoj sir Richard Strachey, generala leŭtenanto de la kolonia armeo, kaj Jane Maria Grant, aktiva sufragistino. Unu el liaj fratoj, nome James Strachey, estis elstara psikoanalizisto kaj tradukisto al la angla de la verkoj de Sigmund Freud. Ekstudinte historion en Liverpulo, li eniris en la Trinity College de Kembriĝo (1899-1905), specializiĝis en franca literaturo, kaj aniĝis en la grupo de la nomitaj Apostoloj de Kembriĝo; de tie li iris al la londona Grupo Bloomsbury, kie li intimiĝis kun la filozofo George Edward Moore, la ekonomikisto John Maynard Keynes kaj la eldonisto Leonard Woolf. Tie li konis sian grandan amikinon, la pentristino Dora Carrington, kiu enamiĝis de li spite la fakton, ke Lytton ne korespondis pro sia samseksemo, kaj la verkiston Gerald Brenan.

Strachey fotita de Lady Ottoline Morrell en 1911 aŭ 1912.

Li dediĉis sin al la literatura kritiko en The Spectator. Pacisto, li estis deklarita neutila por la militservo kiam ekokazis la Unua Mondmilito. Li moviĝis al la ĝenro de la biografio, en kiu li majstris, sed kiun li uzis ankaŭ por satirigi la moralan hipokritecon kaj la maltoleremajn kondutojn de la Viktoria Anglio; li verkis unue Landmarks in French Literature (1912, Mejloŝtonoj en la franca literaturo), kaj poste sian famegan Eminent Victorians (1918, Elstaraj Viktorianoj), kolekto de kvar skizoj pri elstaraj herooj de la antaŭa generacio: la katolika kardinalo Manning, la fama flegistino Florence Nightingale, la pedagogo kaj humanista direktoro de la Lernejo de Rugby Thomas Arnold kaj la maniema generalo Charles Gordon, kiu pereis en la sieĝo de Ĥartumo.

La ironia kaj malrespektema stilo kiun li adoptis rilate al tiuj adorataj figuroj formis novan manieron verki biografiojn, en kiu gravis pli la trajtojn de la rolulo kiel personeco ol la dokumenta akumulado de historiaj detaloj malmulte gravaj. Lia majstroverko en la ĝenro estas lia biografio de Queen Victoria (1921, La reĝino Viktoria), sed li verkis aliajn biografiojn kiel, "Elizabeta kaj Essex", kaj kelkajn rakontojn, kiel Ermyntrude and Esmeralda, nome leternoveleto en kiu du viktorianaj sinjorinoj de alta klazo interŝanĝas leterojn informante pri sìaj malkovroj pri sekso. Li verkis ankaŭ du eseojn en kiuj li traktis la samsekseman problemaron kiuj restis nepublikigita en lia vivo: nome Arabaj noktoj, pri la historio de reĝo kiu enamiĝas el juna paŝtisto, kaj defendo de la samseksemo. Komence de 1931 li eksuferis malsanon kiu rezultis en kancero de stomako, kiam li vivis kun Dora Carrington; li mortis la 21an de Januaro 1932, kaj Dora ne povis superi tiun doloron kaj memmortigis sin.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Blua memortabulo, 51 Gordon Square.

Akademiaj verkoj kaj biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Landmarks in French Literature (1912)
  • Eminent Victorians]: Cardinal Manning, Florence Nightingale, Dr Arnold, General Gordon (1918)
  • Queen Victoria (1921)
  • Books and Characters (1922)
  • Elizabeth and Essex: A Tragic History (1928)[2]
  • Portraits in Miniature and Other Essays (1931)

Posthumous publications[redakti | redakti fonton]

  • Characters and Commentaries, ed. James Strachey (1933)
  • Spectatorial Essays, ed. James Strachey (1964)
  • Ermyntrude and Esmeralda. An Entertainment, ilus. Erté (1969)
  • Lytton Strachey by Himself: A Self-Portrait, eld. Michael Holroyd (1971) ((ISBN 978-0-349-11812-3))
  • The Really Interesting Question, and Other Papers, eld. Paul Levy (1972)
  • The Shorter Strachey, eld. Michael Holroyd kaj Paul Levy (1980)
  • The Letters of Lytton Strachey, eld. Paul Levy (2005) ((ISBN 0-670-89112-6))
  • Unpublished Works of Lytton Strachey: Early Papers, eld. Todd Avery (2011)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lytton Strachey, Oxford Advanced Learner's Dictionary. Alirita la 23an de Aŭgusto 2013.
  2. Google books Alirita la 23an de Decembro 2012.