Florence Nightingale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝtmarko

Florence NIGHTINGALE ([ ˈnaɪtɪŋɡeɪl]; Esperantigite Florens Najtingejl) (naskiĝis la 12-an de majo en Florenco, 1820, mortis la 13-an de aŭgusto, 1910 en Londono), brita flegistino je malsanuloj. Ŝi estis filino de riĉhava brita familio kaj estis pioniro de moderna flegado. Sia naskiĝtago iĝis je sia honoro la Internacia tago de flegado. Ŝia plej fama kontribuo okazis dum la Krimea Milito, kaj konigis ŝin kiel "Damo de la lampo", ĉar ŝi vizitis kaj prizorgis vunditajn soldatojn en malsanulejo kun petrola lampo enmane. Ŝi venis al Skutario (hodiaŭ turke: Üsküdar) en 1854, kie ŝi eblis plibonigi nutradon kaj higienon de pacientoj. Pro ŝiaj matematikaj talentoj ŝi uzis statistikon por plibonigi la flegadon. Ŝi skribis favore al virinaj rajtoj kaj verkis en facila Lingvo por esti pli vaste komprenata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]