13-a de aŭgusto
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| aŭgusto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | |||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
| 31 | ||||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 13-a de aŭgusto estas la 225-a tago de la jaro (la 226-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 140 tagoj restas.
Je la 13-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -29: Cezaro Aŭgusto festis Romian triumfon super triboj de Dalmatio
- 523: Johano la 1-a iĝis papo
- 582: Maŭrico iĝis imperiestro de Bizanca imperio
- 1099: Paskalo la 2-a iĝis papo
- 1521: Hispanaj kolonioj: hispana konkeranto Hernán Cortés kun indianaj aliancanoj konkeris Tenoĉtitlanon, la ĉefurbon de aztekoj
- 1532: Unuiĝo de Bretonio al Francio proklamita - duklando Bretonio aliĝis al Francio
- 1553: Hispana teologo Miguel Servet dum vojaĝo tra Ĝenevo estis rekonita de kalvinanoj kaj arestita sub riproĉo de blasfemo
- 1604: Ĉeĥan urbon Karlovy Vary detruis incendio
- 1698: Pola reĝo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) kaj caro Petro la Granda en Rava-Ruska subskribis armean aliancon kontraŭ Svedio
- 1704: Milito de hispana sukcedo: brita armeo venkis la francan en batalo de Blenheim
- 1715: En Versailles oni subskribis francan-persan traktaton pri reciproka amikeco kaj komerco
- 1727: Setliĝintoj de religia komunumo fondita de Nikolaus Ludwig von Zinzendorf en Herrnhut malgraŭ doktrinaj kaj kredaj diferencoj komune prenis komunion - simbola komenco de ekumenismo
- Bara Konfederacio
- 1792: Franca revolucio de 1789: reĝo de Francio Ludoviko la 16-a estis enprizonigita
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca-pola armeo finis sensukcesan sieĝon de Zaragozo
- 1814: Nederlando vendis al Britio Gujanon kaj la Kabon de Bona Espero
- 1847: John Russell Hind malkovris asteroidon Irido
- 1849: Malvenko de la Hungara revolucio de 1848
- 1876: Premiero de la opero La ringo de la Nibelungo de Richard Wagner en Bayreuth
- 1898: Germana astronomo Carl Gustav Witt malkovris asteroidon Eroso
- 1900: Germana vaporŝipo Deutschland fiksis rapidecrekordon inter Ameriko kaj Eŭropo - distancon de Novjorko ĝis Anglio trapasis dum 5 tagoj, 11 horoj kaj 45 minutoj
- 1905: Svedio-Norvegio: norvegoj referendumis pri rompo de la persona unio kun Svedio
- 1911: Dispartigita Pollando: piloto Michał Scipio del Campo kiel unua polo en aviadilo Taube flugis super Varsovio
- 1913: En Sheffield oni unuafoje fandis rustorezistan ŝtalon
- Unua Mondmilito
- 1914: Aŭstraj armeaj regopovoj postulis de Józef Piłsudski rompon de memstaraj armitaj agadoj kaj anoncis enkorpigon de liaj taĉmentoj al la Aŭstria-hungara armeo
- 1915: Germanaj trupoj okupis Bjalistokon
- 1917: En Katalunio komenciĝis separisma ribelo
- 1918: Okcidenta Fronto: Batalo de Amiens finiĝis (sukceso de Triopa Entento) - fino de la tranĉea milito; en Germanio BMW establiĝis kiel publika kompanio
- 1920: Soveta-Pola Milito
- Batalo de Varsovio komencita - Ruĝa Armeo komandata de Miĥail Tuĥaĉevskij atakis Varsovion: bataloj pri Radzymin, Ossów apud Wołomin, Nieporęt (distrikto Legionowski) kaj Okuniew (distrikto Miński)
- Józef Piłsudski ekkomandis Polan Soldataron de Puławy
- 1923: Dua Pola Respubliko: al la havenurbo Gdynia eniris unua oceana ŝipo SS Kentucky sub la franca ŝipflago
- 1923: Mustafa Kemal Atatürk iĝis unua prezidento de Turkio
- 1923: En Germanio ekfunkciis unua registaro de Gustav Stresemann
- 1930: Buleoj
- Internacia juro: Konkordato kun Prusujo fiksiĝis per buleo
- Ĉefdiocezo de Vroclavo establiĝis - fiksita jam en 1000 per la buleo de papo Silvestro la 2-a kiel sufragana diocezo de la eklezia provinco de Gniezno
- 1935: 111 personoj pereis rezulte de la rompo de akvobaraĵo kaj sinko de urboj Molare kaj Ovada en itala Piemonto
- 1936: En Ĝenevo oni fondis Mondan Judan Kongreson
- 1937: Dua japana-ĉina milito: batalo de Ŝanhajo eksplodis iĝante la plej granda kaj sanga batalo de la milito
- Dua Mondmilito
- 1940: Batalo de Anglio: Luftwaffe lanĉis serion da atakoj al britaj aeraj bazoj kaj radaro-instalaĵoj; Britio decidis sendi al Mezoriento kirasitajn unuojn
- 1941: Pollando: Brigado de Kavalerio Waffen-SS finis sur marĉoj de Pripjat unuan etapon de ekstermado - laŭ oficialaj raportoj oni pafmortigis 13 788 personojn, plejparte judojn; 322-a bataliono de germana polico pafmortigis 282 judojn kaj unu polon de Narewka Mała (proksime al Hajnówka); Ukraina SSR: germanoj atingis la Nigran Maron, komplete ĉirkauinte Odeson; ukraina bataliono "Najtingalo" retiriĝis de la fronto - transportita al Neugammer/Świętoszów (militprizono)
- 1942: Operaco Reinhardt: en distrikto Krosno germanoj pafmortigis 500 judojn, en distrikto Sanok ĉirkaŭ 100 kaj en distrikto Strzyżów 10; Elista, la ĉefurbo de Kalmuka ASSR, estis okupita de germana armeo; itala 8-a Armeo transprenis defendzonon apud la meza Don; Britio: generalo Bernard Montgomery transprenis komandadon de 8-a Armeo; Suda Pacifiko: taĉmentoj de japana 7-a Armeo ricevis ordonon ekbatali en orienta Nov-Gvineo; Usono: premiero de animacia filmo Bambi de Walt Disney
- 1943: Germana polico vivbruligis 602 polojn en ortodoksa preĝejo kaj en la lernejo en Malin, apud Dubno; trupoj de la Kalinina Fronto ekatakis direkte al Duĥovŝĉina; trupoj de Okcidenta Fronto liberigis Spas-Demensk, kaj de la Stepa Fronto trarompis eksteran ringon de la Ĥarkivo-defendo; usona Aviada Armeo atakis Wiener Neustadt; peza bomba grupo de usona aviado startante de Aŭstralio atakis naftocentron en Balikpapan (Borneo)
- 1944: Ribelo de Varsovio: eksplodo de tanko-kaptilo en la Malnova Urbo - pereis pli ol 300 nazioj; laŭ raporto de Einsatzgruppen germanoj vivbruligis 316 personojn kaj pafmortigis 71; Latva SSR: trupoj de la 2-a Balta Fronto liberigis Madona
- 1945: Sovet–Japana Milito: dum kunsido de la Plej Supera Konsilio de Milit-Gvidado oni voĉdonis por kondiĉa kapitulaco; kunsido de oficiroj en ministeriejo voĉdonis pri peto al la imperiestro ordoni daŭrigon de la milito kontraŭ la Aliancanoj
- 1951: Pollando: en Varsovio 4 polaj oficiroj, akuzitaj pri spionado kaj komploto estis kondamnitaj al ĝismorta malliberigo
- 1952: Japanio aliĝis al Internacia Mona Fonduso
- 1956: Ĉeĥio permesis al 160 000 etnaj germanoj laŭleĝe elmigri al Germanio
- 1960: Centr-Afrika Respubliko sendependiĝis (de Francio)
- 1961: Malvarma milito: Germana Demokratia Respubliko komencis konstrui Berlinan Muron
- 1968: En Ateno malsukcesis bomba atenco kontraŭ ĉefo de la diktaturo de la koloneloj Georgios Papadopoulos
- 1969: Neil Armstrong, Buzz Aldrin kaj Michael Collins, membroj de la luna misio Apollo 11, post trisemajna kvaranteno partoprenis triumfan paradon en Nov-Jorko
- 1978: Bejruto: 175 personoj pereis rezulte de bombeksplodo metita sub konstruaĵo de Liberiga Fronto de Palestino
- 1982: En Gdańsk, Nowa Huta, Varsovio kaj Vroclavo okazis kontraŭkomunistaj manifestacioj, protestintaj kontraŭ la milita stato en Pollando — okazis konfrontiĝoj kun milico
- 1983: En Gdańsk apud Monumento al Viktimoj de la Pola ribelo de Decembro 1970 okazis manifestacio
- 1990: Sovetunio: dekreto de sovetia prezidento Miĥail Gorbaĉov rehabilitis viktimojn de politikaj reprezalioj de la Stalin-epoko
- 1994: en Usono filo de Ryszard Kukliński, Waldemar, ĉe kampuso en Tampa (Florido) pereis en aŭtomobila akcidento
- 1997: Premiero de la usona televida komedia animadserio Suda Parko
- 1999: Sunemblema flago enkondukita meze de la 19-a jarcento formale iĝis flago de Japanio
- 2001: Ĉefministro de Japanio Koizumi Jun'ichiro vizitis Yasukuni-Sanktejon, kio kaŭzis protestojn de aziaj landoj
- 2002: Katastrofa inundo kulminis en Ĉeĥio, dum kiu 13 homoj perdis la vivon kaj miloj da ili devis forlasi siajn hejmojn - la inundo, kiu daŭris ankoraŭ multajn tagojn, kaŭzis grandajn damaĝojn al la ĉeĥa ekonomio
- 2003: Liberio: prezidento Charles Taylor forlasas post intensa internacia premo sian landon, transdoninte sian postenon al Moses Blah
- 2004: Uragano Charley damaĝis Floridon, 22 horojn post kiam Tropika Ŝtormo Bonnie kaŭzis sian propran damaĝon al la subŝtato de Usono
- Unua podkasto aperis
- En Maldivoj pro pordemokratiaj protestoj aŭtoritatoj enkondukis krizostaton
- La 28-a Somera Olimpiko komenciĝis en Ateno
- Sud-Osetio: eskorto de la ĉefministro de Kartvelio Zurab Ĵvania estis mitralita
- Burundo: Masakro en Gatumba okazis en la rifuĝejo de konganoj-banjamulenge, dum kiu 158 homoj estis murditaj kaj 105 vunditaj — unu el plej sangaj epizodoj de la Burunda enlanda milito
- 2007: Eksplodo de bombo kaŭzis devojigon de pasaĝera trajno iranta de Moskvo al Sankt-Peterburgo - rezulte de tio ĉirkaŭ 60 personoj vundiĝis
- 2007: Antaŭtage de la 60-a datreveno de sendependeco, Pakistano liberigis 134 baratajn malliberulojn, responde la sekvan tagon Barato liberigis 72 pakistanajn malliberulojn
- 2008: Milito en Sud-Osetio: prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev enkondukis unutagan nacian funebron por omaĝi la viktimojn de la milito; malgraŭ armistico 50 rusiaj tankoj eniris Gori, kiun ili posttagmeze forlasis, kaj vespere la rusia armeo forlasis Zugdidi
- 2011: Ĉeĥoslovaka kantistino Hana Hegerová anoncis finon de sia kariero
- 2011: Dum koncerto en usona Indianapolis rezulte de subita tempesto subĉiela scenejo falis al aŭskultantoj mortigante 7 kaj vundante 45 personojn
- 2014: Argentina futbalklubo San Lorenzo de Almagro akiris unuafoje en sia historio la Pokalon de Liberigantoj de Ameriko
- 2014: Irana matematikisto Marjam Mirzaĥani iĝis unua virino ricevinta Medalon Fields
- 2015: Atenco: 76 personoj pereis kaj 212 estis vunditaj en eksplodo de bombaŭto en la bazaro de ŝijaisma kvartalo de Bagdado
- 2015: Rilatoj inter Israelo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis formale establitaj
- 2023: Muzeo de Pola Armeo en Varsovio remalfermita en nova moderna sidejo
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- 2014: Vikipedio: Vikipedio en Esperanto estigis 200 000-an artikolon
- 2022: La 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo finiĝis
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 582: Arnulfo de Metz, franca episkpo de Metz (m. 640)
- 1311: Alfonso la 11-a, reĝo de Kastilio (m. 1350)
- 1422: William Caxton, unua angla presisto (m. 1491)
- 1514: Joachim Mynsinger von Frundeck, germana juristo, kanceliero, verkisto (m. 1588)
- 1614: Aŭgusto, fondinto de duklando Saksio-Weißenfels (m. 1680)
- 1625: Rasmus Bartholin, dana matematikisto, kuracisto, erudiciulo (m. 1698)
- 1691: Johann Ernst Henfling, germana juristo kaj mecenato (m. 1720)
- 1757: James Gillray, brita karikaturisto kaj gravuristo (m. 1815)
- 1774: Hipólito da Costa, brazila ĵurnalisto kaj diplomato (m. 1823)
- 1792: Adelajdo de Saksio-Meiningen, reĝino de Britio (m. 1849)
- 1802: Nikolaus Lenau, aŭstra poeto (m. 1850)
- 1811: Gonçalves de Magalhães, brazila poeto, dramaturgo, kuracisto kaj diplomato (m. 1882)
- 1814: Anders Jonas Ångström, sveda fizikisto, matematikisto kaj astronomo (m. 1874)
- 1818: Lajos Haan, slovaka-hungara pastro, historiisto (m. 1891)
- 1819: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto (m. 1903)
- 1850: Géza Forster, hungara agronomo, kortega reĝa konsilisto (m. 1907)
- 1863: William I. Thomas, usona sociologo (m. 1947)
- 1866: Giovanni Agnelli, itala kunfondinto de la entrepreno Fiat (m. 1945)
- 1867: William Craigie, skota filologo kaj leksikografo (m. 1957)
- 1871: Karl Liebknecht, germana politikisto kaj komunista aganto, kunkreinto de Spartakismo (m. 1919)
- 1873: Józef Haller, pola generalo, ministro de pola ekzila registaro (m. 1960)
- 1875: Andor Garvay, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1927)
- 1884: János Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo kaj skulptisto (1960)
- 1886: Franz Kleinsteuber, germana arĥitekto (m. 1961)
- 1888: John Logie Baird, skota inĝeniero, inventisto de noktovidilo (m. 1946)
- 1889: Bertil Malmberg, sveda verkisto (m. 1958)
- 1896: Géza Vámszer, hungara instruisto, pentristo, etnografo (m. 1976)
- 1890: Hermann Albrecht Naumann, germana metia instruisto, prizorganto de gazetara servo de Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de Saksa Esperanto-Ligo, organizanto de Cseh-kursoj (m. nekonata)
- 1899: Alfred Hitchcock, brita-usona reĝisoro kaj produktoro (m. 1980)
- 1902: Felix Wankel, germana inĝeniero kaj inventisto de Wankel-motoro (m. 1988)
- 1905: Gareth Jones, kimra ĵurnalisto, atestanto de Ukraina malsatego (m. 1935)
- 1906: Miklós Borsos, hungara skulptisto (m. 1990)
- 1912: Ben Hogan, usona golfludisto (m. 1997)
- 1913: Makarios la 3-a, ĉefepiskopo de la Kipra Ortodoksa Eklezio, prezidanto de Kipro (m. 1977)
- 1914: Antal Jakab, rumania hungara ĵurnalisto, publicisto (m. nekonata)
- 1919: George Shearing, angla ĵazmuzikisto kaj komponisto (m. 2011)
- 1921: Imre Sarkadi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1961)
- 1922: András Goldberger, rumania hungara kemiisto, tradukisto
- 1926: Fidel Castro, kuba politikisto, gvidanto de la kastrisma revolucio, ŝtatestro (m. 2016)
- 1928: Gyula Dávid, hungara literaturhistoriisto
- 1929: Mieczysław Waśkowski, pola aktoro kaj filmreĝisoro (m. 2001)
- 1930: Ludwik Kasprzyk, pola konstruinĝeniero, skolto, esperantisto (m. 2012)
- 1932: Magda Farkas, rumania hungara psikologino (m. 2015)
- 1933: Humbert Fink, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto
- 1936: István Vígh, hungara pentristo kaj skulptisto
- 1937: Erzsébet Zsigmond, rumania hungara popolmemuaristino
- 1940: Horst Schuller Anger, germanisto kaj ĵurnalisto rumanlanda
- 1942: Hissène Habré, prezidento de Ĉadio 1982-1990 (m. 2021)
- 1942: György Hunyady, hungara psikologo, profesoro
- 1944: Sándor Kovács, rumania hungara informatikisto
- 1944: Teresa Borawska, pola historiistino
- 1946: Stefan Melak, pola ĵurnalisto (m. 2010)
- 1947: Juan Barranco, hispana politikisto, urbestro de Madrido
- 1955: Ulf Annel, germana verkisto kaj kabaredisto
- 1960: Zsuzsa Adorjáni, hungara aktorino
- 1960: Janusz Kurtyka, pola historiisto kaj verkisto (m. 2010)
- 1962: Manuel Valls, ĉefministro de Francio
- 1967: Amélie Nothomb, belga verkistino
- 1967: Jin Xing, ĉina viro-virino, kolonelo kaj baletistino
- 1967: Mária Szikszai, rumania hungara etnografino
- 1968: Tomasz Kucharzewski, pola karateisto, mondĉampiono pri ŝidokan (m. 2008)
- 1969: Edith Kacsó, rumania hungara ĵurnalistino
- 1971: Heike Makatsch, germana aktorino
- 1971: Moritz Bleibtreu, germana aktoro
- 1974: Csilla Varga, rumania hungara aktorino
- 1993: Dominika Stará, slovaka kantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 587: Radegundo de Turingio, edzino de la franca reĝo, sanktulino
- 662: Sankta Maksimo la Konfesanto, greka teologo, sanktulo de Ortodoksa Kristana Eklezio kaj Katolika Eklezio (n. ĉirkaŭ 580)
- 908: Al-Muktafi, abasida kalifo en Bagdado (n. 875)
- 1134: Sankta Piroska, imperiestrino de Bizanca Imperio, ortodoksa sanktulino (n. ĉirkaŭ 1088)
- 1382: Leonor de Aragono kaj Sicilio, reĝino de Katilio kaj Leono (n. 1358)
- 1403: Smil Flaška, ĉeĥa nobelo, politika satiristo 1339)
- 1447: Filippo Maria Visconti, lasta duko de Milano (n. 1392)
- 1449: Ludoviko la 4-a, palatinata princo-elektisto de la Rejno (n. 1424)
- 1608: Giambologna, itala skulptisto (n. 1529)
- 1621: Jan Berchmans, flandra teologo, jezuito, sanktulo (n. 1599)
- 1699: Marko el Aviano, itala kapuceno kaj predikisto (n. 1631)
- 1755: Francesco Durante, itala komponisto (n. 1684)
- 1826: René Théophile Hyacinthe Laennec, franca kuracisto, inventinto de stetoskopo (n. 1781)
- 1863: Eugene Delacroix, franca pentristo (n. 1798)
- 1865: Ignaz Semmelweis, hungara kuracisto, kunkreinto de antisepso (n. 1818)
- 1902: Hieronim Derdowski, pola-kaŝuba poeto, humuristo, ĵurnalisto (n. 1852)
- 1910: Florence Nightingale, angla flegistino, statistikistino, pioniro de moderna flegado (n. 1820)
- 1912: Jules Massenet, franca komponisto, muzikpedagogo (n. 1842)
- 1913: August Bebel, germana socialdemokrato, kunfondinto de la Socialdemokratia Partio de Germanio (n. 1840)
- 1915: Friedrich Stolz, aŭstra filologo kaj lingvisto (n. 1850)
- 1917: Eduard Buchner, germana kemiisto Nobelpremiita (n. 1860)
- 1924: Max Thedy, germana pentristo (n. 1858)
- 1930: János Kiss, hungara pastro kaj profesoro, kunfondinto de Societo Dugonics, grava postenulo en la Esperanto-movado en Hungario (n. 1857)
- 1940: Dreves Uitterdijk, nederlanda institutestro, korektisto kaj pioniro de Esperanto-movado en Nederlando, fondinto kaj redaktoro de "La Holanda Pioniro", tradukinto de Vojaĝoj kaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo, kunfondinto kaj honora membro de Nederlanda Esperanto-Asocio (n. 1866)
- 1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio
- Antoni Kocjan, pola piloto (n. 1902)
- Stefan de Julien, pola soldato de Pola Enlanda Armeo (n. 1923)
- 1946: H. G. Wells, brita verkisto (n. 1866)
- 1947: Francisco de Paula Vallet, kataluna teologo kaj ordenfondinto (n. 1993)
- 1951: Béla Kiss, rumania hungara pastro, etnografo, lokhistoriisto (n. 1908)
- 1954: Gábor Gaál, hungara verkisto, literaturhistoriisto kaj sociologo (n. 1891)
- 1955: Gusztáv Schimert, hungara kuracisto (n. 1877)
- 1956: Jakub Kolas, sovetia belorusa poeto, tradukisto (n. 1882)
- 1969: Albert Vass, hungara pentristo (n. 1896)
- 1970: Vernon Joseph Leck, novzelanda esperantisto, redaktoro, gvidanto de Esperanto-klubo en Velingtono, dumviva membro de UEA (n. nekonata)
- 1974: Maria Ossowska, pola etikistino kaj sociologino de moralo (n. 1896)
- 1977: Antoni Baraniak, pola ĉefepiskopo (n. 1904)
- 1977: László Bendefy, hungara inĝeniero, geodeto, geologo kaj historiisto (n. 1904)
- 1983: Lajos Szabó, hungara dramverkisto, aktorpedagogo, rektoro (n. 1912)
- 1984: Tigran Petrosjan, sovetia mondĉampiono pri ŝako (n. 1929)
- 1985: András Ádám, hungara pentristo, grafikisto, belartverkisto (n. 1925)
- 1994: Zdzisława Bytnarowa, pola pedagogino, partoprenantino de la Ribelo de Varsovio (n. 1901)
- 1994: Manfred Wörner, germana advokato kaj politikisto (n. 1934)
- 1995: Jan Křesadlo, ĉeĥa poeto, psikologo, komponisto, lingvisto, reprezentanto de postmoderna literaturo (n. 1926)
- 1998: Julien Green, usona verkisto franclingva (n. 1900)
- 1999: Jaime Garzón, kolombia advokato, ĵurnalisto, pedagogo kaj pac-luktanto (n. 1960)
- 2007: Brooke Astor, usona bonfarantino (n. 1902)
- 2008: Sándor Dominich, hungara komputilsciencisto (n. 1954)
- 2009: Les Paul, usona ĵaza gitaristo, konstruinto de elektraj gitaroj (n. 1915)
- 2011: Ctirad Mašín, ĉeĥa kontraŭkomunista partizano (n. 1930)
- 2013: Lothar Bisky, germana politikisto, komunista aktivulo (n. 1941)
- 2015: Pierre Jansen, franca komponisto (n. 1930)
- 2015: György Poszler, hungara estetikisto, literaturhistoriisto, profesoro (n. 1931)
- 2017: Lajos Tolnay, hungara arkitekto (n. 1933)
- 2021: Carolyn S. Shoemaker, usona astronomino (n. 1929)
- 2021: Gino Strada, itala kirurgo kaj verkisto, ĉefa fondinto de la ne-registara organizo Emergency (n. 1948)
- 2023: Peter Smalun, germana dezajnisto (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Romio: la festotago de Diana
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Pontiano, papo, martiro, sanktulo
- Sankta Hipolito, presbitero, unua kontraŭpapo
- Sankta Maksimo la Konfesanto, greka teologo
- Radegundo de Turingio, franca reĝino, germana sanktulino
- Jan Berchmans, belga teologo, jezuito, sanktulo, kunpatrono de studentoj
- Laŭ Brazila folkloro, la plej malbonhazarda tago dum la jaro
- Tunizio: Tago de Virinoj
- Internacia Tago por maldekstramanuloj - ekde 1992
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 13-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.