Korektisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ekzemplo de redaktata manuskripto

Presejo[redakti | redakti fonton]

Korektisto estas persono, kiu kontrolas presotaĵojn dum la antaŭpresa fazo laŭ ortografio, gramatiko, tipografio (laŭ stilo kaj enhavo nur post interkonsento kun redaktoro, eldonejo, aŭ aŭtoro) kaj indikas erarojn korektindajn. Kvankam aŭtomataj korektiloj estas utilaj helpiloj por tekstokreantoj, ili ne sufiĉas por altkvalitaj kaj iom komplikaj verkoj. Provlegado estas la unua paŝo, la dua kontrolo necesas post enpaĝigo kaj tria revizio por presprovaĵoj el la presilo. Tiaj kontroloj necesas en la presindustrio, tamen ankaŭ por elektronikaj publikigoj ekzistas similaj.

Teknikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV 2005 korektisto metie korektadas preserarojn en presejo. Dum la riskoj kaj malfacilecoj de presejo malpliiĝas pro elektronika publikigo, la laboro de korektisto ampleksiĝas kaj perdas sian iaman difinon. Tiele nuntempe korektisto povas esti tiu, kiu korektas tekston laŭ lingva, gramatika, stila, kaj enhavaj vidpunktoj, dum la iama metio estus pli precize tipografia korektisto. Programoj aŭ informadikaj sistemoj por korekti tekstojn estus korektiloj, ekzemple rilate ortografion.