Masakro de Wola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana generalo Heinz Reinefarth (maldekstra, kun kozak-ĉapo) dum la Masakro de Wola.
Polaj civiluloj murditaj dum la Masakro de Wola en Varsovio, aŭgusto 1944.
Monumento al la viktimoj de la masakro

Masakro de Wola (pole: Rzeź Woli) – amasa genocido de loĝantoj de varsovia kvartalo Wola, farita de taĉmentoj de SS kaj germana polico dum la unuaj tagoj de la Ribelo de Varsovio. Viktimo de la masakro, kies apogeo entenis en la tagoj de la 5–a ĝis la 7-a de aŭgusto 1944, estis 38 mil ĝis 65 mil de polaj viroj, virinoj kaj infanoj. Masakro de Wola estis senpera realigo de la ordono de Adolf Hitler postulanta detruon de Varsovio kaj murdo de ĉiuj loĝantoj.

Tio estis plej verŝajne la plej granda amasa masakro de civila loĝantaro farita en Eŭropo dum la Dua Mondmilito, kaj samtempe probable la plej granda en historio unuopa krimo kontraŭ la pola nacio.

Ordono de Hitler pri detruo de Varsovio[redakti | redakti fonton]

Varsovio estis konsiderata de germanaj okupantoj centro de pola rezista movado kontraŭ nazia "nova ordo". Malgraŭ tio, ke en Ĝenerala Gubernio la ĉefurbon de Pollando oni malrangigis ĝis rolo de provinca urbo, Varsovio restis plu centro de pola politika vivo, intelekta kaj kultura. Ĝi estis sidejo de regopovoj de Pola Subtera Ŝtato kaj loko, kie funkciis aparte fortaj kaj bone organizitaj strukturoj de la rezista movado. Ĝenerala guberniestro Hans Frank skribis en sia taglibro la 14-an de decembro 1943: "se ni ne havus Varsovion en Ĝenerala Gubernio, ni ne havus 4/5 da malfacilaĵoj, kontraŭ kiuj ni devas batali. Varsovio estas kaj restos centro de malordo, punkto, de kiu disiras maltrankvilo en tiu ĉi lando".

En tiu ĉi situacio eksplodo de la varsovia ribelo (la 1-an de aŭgusto 1944) estis traktita de germanaj-naziaj gvidantoj kiel perfekta okazo por solvi "polan problemon". Dum alparolo al komandantoj de militistaj areoj kaj al komandantoj de lernejoj en Jägerhöhe la 21-an de septembro 1944 Reichsführer-SS Heinrich Himmler menciis, ke sciiĝinte pri eksplodo de la ribelo li tuj iris al Hitler, al kiu deklaris: Mia Führer, la tempo por ni ne estas tro bonaŭgura. Laŭ historia vidpunkto estas [tamen] beno, ke poloj faras tion. Post kvin, ses semajnoj ni eliros de tio. Kaj post tio Varsovio, la ĉefurbo, kapo, inteligencio de tiu estinta 16-17-miliona nacio de poloj estos detruita, de tiu nacio, kiu depost 700 jaroj blokas al ni Orienton kaj de la tempo de la unua batalo de Tannenberg kuŝas sur nia vojo. Tiam, historie, la pola problemo jam ne plu estos granda problemo por niaj infanoj kaj por ĉiuj, kiuj post ni alvenos, ho, eĉ jam por ni.

Dum konsilio, okazigita vespere la 1-an de aŭgusto 1944 aŭ venontan tagon matene, Hitler ordonis al Himmler kaj al ĉefo de ĝenerala stabo de Supera Komando de Landa Armeo (OKH), generalo Heinz Guderian, buŝan ordonon niveligi Varsovion kun la tero kaj murdi ĉiujn loĝantojn. Konforme al la raporto de SS-Obergruppenführer Erich von dem Bach-Zelewski, kiu estis nomumita komandanto de armitaj fortoj por subpremo de la ribelo, la ordono tekstis: Ĉiun loĝanton oni devas mortigi, estas malpermesite preni militkaptitojn. Varsovio devas estis niveligita kun la tero kaj tiamaniere devas esti kreita timiga ekzemplo por la tuta Eŭropo. Siavice ĉefo de la stabo de von dem Bach, SS-Brigadeführer Ernst Rode, postmilite deklaris, ke SS-Oberführer Oskar Dirlewanger – komandanto de unu el armeaj unuoj direktitaj al kontraŭbatalo de la ribelo – ricevis de Himmler skribitan permane per krajono la ordonon, en kiu Reichsführer-SS deklaris nome de Hitler, ke Varsovio estos ebenigita kun la tero, kaj Dirlewanger mem estas rajtigita "mortigi, kiun volas, laŭ sia plaĉo". La ordonon de Hitler pri detruo de Varsovio ankaŭ ricevis komandantojn de germana garnizono en Varsovio. SS-Oberführer Paul Otto Geibel, Komandanto de SS kaj Polico (SS- und Polizeiführer) en varsovia distrikto, deklaris postmilite, ke jam vespere la 1-an de aŭgusto Himmler rekomendis al li telefone: „sinjoro, detruu la dekojn da miloj”. La ordono de Hitler devontigis ne nur subigitajn al Himmler formacioj de SS kaj polico, sed ankaŭ unuojn de Wehrmacht.

"Nigra sabato" - la masakro de la 5-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Komenco de la germana atako

La 5-an de aŭgusto je la 7:00 matene "fortoj de milita helpo" komencis sturmon kontraŭ la kvartalo. Apogataj de aviado, artilerio kaj kirasita armilaro germanoj atakis laŭ fronto de ĉ. unu kilometro. Sur la ĉefa akso de la kuratako – laŭlonge de la str. Wolska kaj Górczewska – atakis taĉmentoj de la polico de Reinefarth. Sur la dekstra flanko, inter Wolska kaj Dworska (nun str. Kasprzaka), atakis bataliono de SS-Obersturmführer Maier el regimento de Oskar Dirlewanger apogata de du azerbejĝanaj kompanioj el speciala taĉmento "Bergmann". Sur la maldekstra flanko, norde de str. Górczewska, atakon de la taĉmentoj de Heinz Reinefarth (vidu la supran foton) apogis krome unuoj de Wehrmacht. Samtempe ĉefaj fortoj de Grupiĝo "Radosław", la plej forta kaj plej armita ribela grupiĝo en Wola, restis batalantaj en la ĉirkaŭaĵo de tombejoj kaj en ruinoj de la geto. Pro tio sur la ĉefa akso de germana atako rezistis antaŭ ĉio unuoj de la Areo de Pola Enlanda Armeo "Wola" kaj de Popola Armeo, malforte armitaj kaj malfortigitaj pro la ĝisnunaj bataloj.

Malgraŭ videbla supereco de germanoj progreso de la atako estis komence modesta. Nur ĉ. la 10:30 policanoj de Reinefarth sukcesis trarompi polan barikadon ĉe la str. Górczewska kaj Działdowska. Dum pluraj horoj soldatoj de la Unua Kompanio de Bataliono „Parasol” sub gvido de serĝento substandardisto Janusz Brochwicz-Lewiński pseŭdonomo „Gryf” defendis t.n. Palacon de Michler ĉe la str. Wolska 40. Atakantaj dekstraflanke subtaĉmentoj de la regimento de Dirlewanger sukcesis tagmeze okupi tramejon ĉe str. Młynarska, kaj poste apudan Infektan Malsanulejon de Sankta Stanislao. En la horoj 14:00–15:00 minacitaj per ĉirkaŭigo ribelantoj devis forlasi la palacon kaj ŝlosilan barikadon ĉe la str. Wolska kaj Młynarska. Malfrutagmeze germanoj reĵetis kontraŭatakon de taĉmentoj de Grupiĝo „Radosław”, kaj poste konkerinte Malsanulejon de Lazaro, vespere atingis placon Kerceli.

Malgraŭ kelkaj sukcesoj de la germana atako la ĉefvojo de Wola estis plu blokita de la ribelantoj. Vespere stabo de la Armea Grupo „Środek” estis devigita raporti, ke „malgraŭ uzo de tankoj kaj plonĝ-aviadiloj la ribelantoj defendas sin eksterordinare persiste” kaj „oni ne povas konstati falon de la rezisto”. Perdoj flanke de germanoj estis seriozaj, precipe en vicoj de sensperta en urbaj bataloj regimento de Dirlewanger.

Ekstermado de civila loĝantaro de la kvartalo

SS-taĉmentoj, Rusa Liberiga Armeo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov kaj RONA (Rusa Liberiga Popola Armeo) - batalanta kadre de fifama Waffen-SS kune kun sovetaj militkaptitaj kozakoj kaj azeroj - komencis 3-tagan ekstermadon la unuan tagon mortpafinte per mitraloj ĉ. 40 mil homojn amasigitajn sur grandaj placoj - kun certa entuziasmo plenumante la ordonon de Hitler murdi ĉiun loĝanton de Varsovio (kuracisto kaj profesoro Janusz Zeyland murdita en malsanulejo inter 60 kuracistinoj kaj flegistinoj kaj pli ol 300 malsanuloj).

Respondeco de kaŭzintoj[redakti | redakti fonton]

Neniu de la kaŭzintoj de la genocido, farita en Wola, estis postmilite punita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joanna K. M. Hanson, Nadludzkiej poddani próbie. Ludność cywilna Warszawy w powstaniu 1944 r. Warszawa: Czytelnik, 2004. ISBN 83-07-02987-2.
  • Christian Ingrao, Czarni Myśliwi. Brygada Dirlewangera Wołowiec: Wydawnictwo Czarne, 2011. ISBN 978-83-7536-278-7.
  • Maja Motyl, Stanisław Rutkowski, Powstanie Warszawskie – rejestr miejsc i faktów zbrodni. Warszawa: GKBZpNP-IPN, 1994.
  • Antoni Przygoński, Powstanie warszawskie w sierpniu 1944 r. T. I i II. Warszawa: PWN, 1980. ISBN 83-01-00293-X.
  • Jerzy Sawicki, Zburzenie Warszawy. Zeznania generałów niemieckich przed polskim prokuratorem członkiem polskiej delegacji przy Międzynarodowym Trybunale Wojennym w Norymberdze. Warszawa: Instytut Wydawniczy „Kolumna”, 1949.
  • Tadeusz Sawicki, Rozkaz zdławić powstanie. Niemcy i ich sojusznicy w walce z powstaniem warszawskim. Warszawa: Bellona, 2010. ISBN 978-83-11-11892-8.
  • Niclas Sennerteg, Kat Warszawy (Ekzekutisto de Varsovio), Warszawa: Sensacje XX wieku, 2009. ISBN 978-83-61232-03-2.
  • Dzieje Woli. Warszawa: Państwowe Wydawnictwo Naukowe, 1974.
  • Ludność cywilna w powstaniu warszawskim. T. I i II. Warszawa: Państwowy Instytut Wydawniczy, 1974.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]