Führer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Führer [ˈfyːʀəɐ] estas germana vorto kiun oni laŭvorte povas traduki al "gvidanto". Adolf Hitler lasis sin nomi tiel en sia partio. Ekde 1934, li alprenis la oficialan titolon Führer und Reichskanzler (gvidanto kaj regna kanceliero). Je tiu okazo li, post la morto de Hindenburg, unuigis la oficojn de registarestro kaj prezidento post arangxita plebiscito. Tiam ankaŭ la vorto fariĝis parto de nomo de multaj pozicioj en sxtato kaj partio. Eĉ kiam la vorto estas en Germanio ĝenerale uzata, ĝi ĝis nun estas akompanata per certa socia stigmo.