Gvidanto (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gvidanto estas, ĝenerale, neformala titolo de homoj kiuj fakte estras landoj, ĝenerale respublikoj, eks-respublikoj aŭ reĝlandoj kun tre malfortaj reĝoj. La ĉefa diferenco de gvidanto kaj simpla diktatorokaŭdilo estas sia persona valoro, reala aŭ ne. Gvidanto aperas en tre speciala historia momento por "savi" nacion kontraŭ fremdaj malamikoj, aŭ kiel ĉefoj de revolucioj. Gvidantoj estas ĉiam karismaj homoj, tre popularaj, sen kompromisoj kun antaŭloj, kaj, ĝenerale, siaj sekvantoj ne sukcesas atingi similan popularecon kaj falas iom post la morto de la gvidanto.

Kelkaj el tiuj prenas formalan titolon kiel "prezidento", aliaj ne. La titolon "gvidanto" prenis Adolf Hitler (Führer) kaj Benito Mussolini (Duce), iom simila estis la titolo de Francisco Franco: "Kaŭdilo de Hispanio", Mao Zedong preferis la titolon "Kvar Grandaj: "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo". En komunismaj landoj, la gvidanto povas esti "sekretario de komunisma partio".


Kelkaj "Gvidantoj"[redakti | redakti fonton]