Frank apartenis al la 24 akuzitoj de la Nurenberga Proceso kontraŭ la ĉefaj militkrimuloj antaŭ la postmilite instalita Internacia Milita Juĝejo (International Military Tribunal (IMT) / Internationaler Militärgerichtshof (IMG), antaŭaĵo de la Internacia puna kortumo de 1998). Tiu kulpigis lin la 1-an de oktobro 1946 en du el tri akuzeroj kaj mortkondamnis lin. En la nokto de la 15-a al la 16-a de oktobro 1946 Frank estis ekzekutata per pendumado.
Kontraŭpolismo: „Ni ne devus esti tro sentemaj, kiam ni aŭdas la nombron de 17 000 pafmortigitaj poloj. Mi ne hezitas klarigi, ke se estus pafmortigita unu germano, anstataŭe oni pafmortigu cent polojn”