Joseph Goebbels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro
Joseph Goebbels
Joseph Goebbels en la jaro 1943
Joseph Goebbels en la jaro 1943
Persona informo
Paul Joseph Goebbels
Naskonomo Paul Joseph Goebbels
Naskiĝo 29-an de oktobro 1897
en Rheydt, Reĝlando de Prusio, Germanio
Morto 1-an de majo 1945
en Berlino, Nazia Germanio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo • venenado per cianido vd
Tombo Ehle vd
Religio neaktiva katoliko vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Nazia Germanio vd
Alma mater Universitato de Bonn
Universitato de Würzburg
Universitato de Freiburg
Universitato de Heidelberg
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Subskribo Joseph Goebbels
Familio
Edz(in)o Magda Goebbels
Amkunulo Lída Baarová vd
Infanoj Helga Susanne Goebbels • Hildegard Traudel Goebbels • Helmut Christian Goebbels • Holdine Kathrin Goebbels • Heidrun Elisabeth Goebbels • Hedwig Johanna Goebbels vd
Profesio
Okupo politikisto • propagandisto • Demagogo • taglibristo • aŭtobiografo • ĵurnalisto • romanisto • scenaristoverkisto vd
Aktiva en Berlino vd
Kanceliero de Germanio
Dum 30-a de aprilo1-a de majo 1945
Antaŭulo Adolf Hitler
Sekvanto Lutz von Krosigk
Regna ministro de publika klereco kaj propagando
Dum 13-a de marto 193330-a de aprilo 1945
Antaŭulo Neniu (La ministerio kreita en marto de 1933.)
Sekvanto Werner Naumann
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph GOEBBELS, en esperanto Jozefo GEBELSO[1] (naskiĝis la 29-an de oktobro 1897 en Rheydt (ekde 1975 parto de la urbo Mönchengladbach; mortis la 1-an de majo 1945 en Berlino per sinmortigo) estis ministro de propagando en nazia Germanio kaj la plej efika propagandisto de naziismo kaj totala milito. Li estis la aŭtoro de la slogano „Ein Volk, ein Reich, ein Führer“ (unu popolo, unu regno, unu gvidanto).

Deveno kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Joseph Goebbels naskiĝis en severe katolika etburĝa familio. Li akiris bazan klerecon en greka-katolika lernejo, kaj poste li studis historion kaj literaturon en la Universitato de Hajdelbergo.

Goebbels kaj la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Goebbels dum la unua mondmilito rifuzis soldatiĝi pro la malsana kruro, mallongigita sekve de poliomjelito. La korpa stato markis Goebbelson por la tuta resto de la vivo. Li ĉiam klopodis eminentiĝi per alia maniero, per sia intelekta fono. Li konsciis sian mankon kaj en publiko li prezentiĝis kiel „burĝa intelektulo“. Goebbels, kiu ne plenumis la idealon de sana, blondhara norda viro, klopodis tiun ĉi mankon kompensi per siaj ideologia fanatikismo kaj radikalismo. Ano de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (NSDAP) li fariĝis en la jaro 1922.

Goebbels, „la malgranda doktoro“, estis malamiko de natura talento, li emfazis la rasan demandon, li malamis la judojn, li estis absolute cinika, li havis vicon da kompleksoj kaj li malamis ĉiujn, kiuj havis alian opinion ol li mem. Li malŝatis siajn aŭskultantojn, sed li kapablis aŭskulti ilin, kiam li havis la impreson, ke li povus eluzi tion iel.

En la jaro 1924 li verkis du librojn de politika publicistiko: „Briefe an Zeitgenossen (Leteroj al samtempuloj) kaj „Die zweite Revolution“ (La dua revolucio).

En la jaro 1925 li estis komerca manaĝero de NSDAP kaj fine de aŭgusto li estis jam ĉefa kunlaboranto de Gregor Strasser. Goebbels redaktis la periodaĵon „Nationalsozialistische Briefe“.

En la jaro 1927 li demagogie avertis en siaj prezentoj antaŭ la danĝero de ruĝa Berlino. Li eluzis dum tio plene sian profundan kaj potencan voĉon kaj sentime li misuzis primitivajn homajn instinktojn. Goebbels estis senlaca agitanto kun donaco paralizi siajn oponantojn per murda kombino de malamo, kalumnioj kaj aludoj. Goebbels sciis mobilizi la timon de senlaboruloj en la tempo de ekonomia krizo, kiam li ludis per naciaj sentoj kun absolute malvarma kalkulo.

Hitleron tre profunde impresis la sukceso de Goebbels, kiu ŝanĝigis devene malgrandan berlinan filion de partio en potencan organizaĵon en norda Germanio. Tial Hitler nomis lin en la jaro 1929 Regna propagandestro de NSDAP. La 24-an de junio de 1942 li notis, ke Goebbels estis dotita de du aferoj, sen kiuj li ne povus priregi la situacion en Berlino: de oratoraj kapabloj kaj intelekto.

Goebbels profunde malŝatis ĉian homecon. Li preferis misadon, malamon kaj disvastigadon de veneno. Li kapablis manipuli homamason per tekniko de amasa konvinkado, kio rezultis en balota sukceso de NSDAP en la jaro 1932, kiam Goebbels estis rolinta ĉefan rolon dum realigo de Hitler en centron de politika agado. Pro siaj meritoj li estis rekompencita la 13-an de marto 1933, kiam Hitler nomis lin Regna ministro de publika klereco kaj propagando. Joseph Goebbels do akiris absolutan regon super ĉiuj amaskomunikiloj kiaj radio, gazetaro, publikigo de libroj, kino kaj alia arto.

Goebbels baldaŭ „celigis“ kulturvivon direkte al nazia ideo, kiam li uzis propagandon, premon kaj „purigon“ de arto en nomo de nacia idealo, li subigis eldonistojn kaj ĵurnalistojn al ŝtata kontrolo, li forigis ĉiujn judojn kaj politikajn oponantojn el ĉiuj influaj postenoj. La 10-an de majo de 1933 li organizis grandan riton de „bruligado de libroj“ en Berlino, kie en grandaj fajrejoj estis bruligataj libroj de judoj, marksistoj kaj pluaj „ĝenaj“ aŭtoroj.

"Kristala" nokto[redakti | redakti fonton]

Dum kvin jaroj Joseph Goebbels laboris atenteme, ĝis kiam la nazia reĝimo ne fiksis siajn poziciojn ne akirinte la internacian postenon. Lia vera sinteno montriĝis dum Kristala nokto (Kristallnacht) el la 9-a je la 10-a de novembro de 1938, kiun li mem organizis post sia incita parolo dum renkontiĝo de partiaj gvidantoj en munkena Altes Rathaus. La Kristala nokto estis komenco de sangaj perfortaĵoj kontraŭ judoj. Pli malfrue Goebbels estis unu el ĉefaj farintoj de la „Fina solvo“ kaj en la jaro 1942 li persone inspektis deportadon de judoj el Berlino en koncentrejojn. Goebbels opiniis, ke judoj kaj ciganoj estas senkondiĉe neniigendaj.

Goebbels kaj virinoj[redakti | redakti fonton]

Goebbels kuracis siajn kompleksojn de korpe trafita homo ne nur per la „solvado“ de juda demando, sed per persista klopodo je la favoro de belaj virinoj. En la jaro 1937 li klopodis je favoro de ĉeĥa aktorino Lída Baarová, kiu tiutempe vivis kun Gustav Frölich. Goebbels tiutempe invitis Baarovon en la plej diversajn sociajn eventojn. Pli malfrue li invitis ŝin ankaŭ en sian vilaon en Bogensee, kie li montris al ŝi sian amon. Baarová skribis en sia taglibro, ke por amoro devas esti du, kaj se virino ne volas, nenio okazos. La intereso de Goebbels tamen imponis ŝin kaj ŝi samtempe timis lin. La 16-an de aŭgusto de 1938 Magda Goebbels (edzino de Goebbels) plendis pri sia edzo ĉe Gvidanto. La Gvidanto aŭskultis la 24-an de oktobro de 1938 Goebbelson rompante lian reziston. Goebbels obeeme rezignis pri ideoj al eksedziĝo kaj foriro el la funkcioj.

Goebbels kaj la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Joseph Goebbels

Dum la Dua Mondmilito la interrilatoj inter Hitler kaj Goebbels ankoraŭ pli multe fiksiĝis, precipe en la tempo, kiam la situacio en la orienta batalfronto turniĝis malfavore por Germanio kaj estis necese firmigi la moralon de la germana nacio kaj la soldatoj batalantaj en la batalfrontoj. Kiam okcidentaj potencoj eniris en la militon, Goebbels eluzis tiun ĉi fakton en sia incitema propagando asertante, ke Germanio havas jam nur du eblecojn: aŭ venkon aŭ absolutan pereon. En sia granda prezentiĝo la 18-an de februaro de 1943 en berlina Sportpalast Goebbels kreis atmosferon de sovaĝaj emocioj kaj li alvokis la nacion al la totala milito. Li elvokis ondon de timo antaŭ „aziaj bandoj“ eluzante sian influon en gazetaro, filmo kaj radiodisaŭdigo, por ke li firmigu la moralon de la nacio per promeso de „sekretaj armiloj“ kaj per mito de „nacia fortikaĵo“ en montaroj. Goebbels neniam perdis sian memregon aŭ sian batalspiriton.

Dank‘ al sia rapida pensado kaj fulmorapida agado matene la 20-an de julio 1944 li sukcesis izoli perfidulojn de la reĝimo en Ministerio por milito helpe de taĉmentoj fidelaj al la nazia reĝimo. Mallongtempe post tio la Gvidanto nomis lin Ĝenerala plenrajtigito por la totala milito.

Goebbels tiel ĉi akiris ampleksajn plenrajtojn kaj li rekte influis la civilan loĝantaron kaj li ankaŭ povis transŝovi laborforton interne de la armeo. Goebbels kreis militan ŝparprogramon evoluigante fortan premon al la civila loĝantaro. Tiutempe jam Germanio staris rande de ruiniĝo kaj estis tro malfrue mobilizi pliajn fortojn. Fine de la milito Joseph Goebbels fariĝis unu el la plej proksimaj sekvantoj de Hitler, kaj la lastajn tagojn de la milito li pasigis kun sia familio en la fuorto de la Gvidanto sub la Regna kancelierejo. Kiam Goebbels komprenis, ke la nazioj bruligis malantaŭ si ĉiujn pontojn, li estis simile kiel Hitler senĉese pli multe fascinita de imago de apokalipso. Oni notas, ke senpere mortonte li proklamis: „Kiam ni estos mortintaj, la mondo ektremu!“

Sed per sia memmortigo Joseph Goebbels ne plenumis la politikan testamenton de Hitler, en kiu la Gvidanto nomis lin Regna kanceliero. Joseph Goebbels venenigis siajn ses infanojn per mortiga injekto de kuracisto de SS kaj li mem poste kun sia edzino Magda Goebbels pafmortigis sin. Goebbels evidente konsciis la tutan situacion, kiam mallongtempe mortonte li diris: „Ni enpaŝos en historion aŭ kiel la plej grandaj ŝtatuloj de ĉiuj tempoj aŭ kiel la plej grandaj krimuloj.“

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

3.11.1939: Post la germana invado en Pollando Joseph Goebbels raportis al Hitler pri sia vizito al Varsovio kun la demando ĉu publikigi fotojn de la detruoj: Estas plusoj kaj minusoj de tia decido. Plusoj konsistas en ŝoka impreso - laŭ lia rekomendo Hitler fermis la muzeon al Józef Piłsudski en Varsovio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
    [2] Arkivigite je 2014-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
    [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]