Manifestacio ĉe Rosenstrasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento al la manifestaciantoj. Skulptisto Ingeborg Hunzinger, 1995

Manifestacio ĉe Rosenstrasse en Berlino, 27-28 februaro 1943 estis la plej granda protesta manifestacio dum Nazia Germanio, kondamnante la agojn de la reĝimo. La manifestacion ĉeestis 'arjaj' germanoj, miksitaj geedzoj, la t.n. Mischehen kaj parencoj de judoj, kiujn oni intencis sendi al koncentrejoj. Sekvante tutsemajnan proteston, la judoj estis liberigitaj fare de ordo de Goebbels ; preskaŭ ĉiuj postvivis la militon.

De la tago de malliberigo, grupoj de virinoj kolektiĝis sub la fenestroj de la konstruaĵo atendante la liberigon de siaj edzoj. Dum la semajno de la 27-a de februaro 1943, la protesto konstante kreskis en forto - ĉe la kulmino de la protesto, pluraj miloj da homoj, plejparte virinoj, ĉantis sloganojn postulantajn la liberigon de siaj edzoj. Dum la protesto, grupoj de SS kaj de Gestapo aperis multfoje, provante devigi la manifestacianojn disiĝi. Plurfoje, antaŭ la manifestaciantoj staris grupoj de soldatoj aŭ policanoj armitaj per maŝinpafiloj, pretaj pafi . La virinoj daŭrigis sian proteston; parto de la kunveno restis sub la fenestroj de la malliberejo ankaŭ nokte. Post tutsemajna protesto laŭ peto de la Reich Propaganda Ministro Joseph Goebbels, la judoj estis liberigitaj. Informoj pri tiuj okazaĵoj, maloportunaj por kaj germanoj kaj viktimoj de naziaj subpremoj, iĝis vaste konataj nur en la 1980-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Blanka rozo