Blanka rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Blanka Rozo (germane: die Weiße Rose) estis grupo de rezistaduloj en Germanio dum la Dua mondmilito, kiu alvokis rezistadon kontraŭ la naziisma reĝimo.

Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1961, MiNr 0852.jpg
Hans kaj Sophie Scholl sur poŝtmarko de GDR en 1961

La Blanka Rozo konsistis el kvin studentoj, ĉiuj ĉirkaŭ dudekjaraj, ĉe la Universitato de Munkeno. Hans Scholl kaj sia fratino Sophie gvidis la grupon, kiu enhavis la aliajn studentojn Cristoph Probst, Alexander Schmorell kaj Willi Graf. Ili aliĝis kun profesoro, Kurt Huber, kiu traktis la du lastajn pamfletojn. Ĉiuj ses membroj de tiu grupo estis arestitaj, juĝitaj, kondamnitaj kaj ekzekutitaj.

La grupo de munkenaj studentoj preparis kaj disdonis ses pamfletojn inter junio 1942 kaj februaro 1943. Sepa pamfleto estis trovita en posedo de la studentoj, kiam ili estis arestitaj de la Gestapo.

Dum la someraj ferioj de 1942, en julio, la viraj anoj de la Blanka Rozo devis servi ĉe la rusa fronto. Ili ĉeestis la germanajn abomenindaĵojn, kaj sur la batalkampo kaj kontraŭ la civilularo en la Oriento. Ili malakceptis la faŝismon kaj militismon de la Germanio de Adolf Hitler kaj kredis je federacia Eŭropo, kiu estu adepto de principoj de toleremo kaj justeco. Vaste citante el la Biblio, Laozio, Aristotelo kaj Novalis, kaj ankaŭ Von Goethe kaj Schiller, ili apelaciis al tio, kion ili konsideris la germana inteligentularo, kaj kredis, ke ili estus nature kontraŭ naziismo. Unue, la pamfletoj estis anonime senditaj per poŝto de urboj en Bavario kaj Aŭstrio, ĉar la membroj kredis, ke suda Germanio estus pli akceptema al ilia kontraŭmilitisma mesaĝo.

En la korto de la universitato marmoraj folioj memorigas pri la flugfolioj de la Blanka Rozo

Iuj ricevantoj de la folioj informis la naziajn aŭtoritatojn, kaj Gestapo komencis esplori pri la sendintoj.

En januaro 1943 la grupo produktis kredeble 6000–9000 ekzemplerojn de sia kvina flugfolio "Apelacio al ĉiuj germanoj!" kaj dissendis stokojn per mesaĝuloj al pluraj germanaj urboj, de kie okazis poŝta dissendo. Ekzempleroj estis trovitaj en Berlino, Chemnitz, Freiburg, Hamburgo, Kolonjo, Stutgarto kaj en (tiam germana) Vieno. La folio, verkita de Hans Scholl kaj postredaktita de Kurt Huber, avertis, ke Hitler kondukos Germanion en abismon, kaj apelaciis, ke oni "subtenu la rezistan movadon" en batalo por "libero paroli, libero de religio, protekto de la individua civitano kontraŭ arbitra agado de krimaj diktatoraj ŝtatoj". Tiuj principoj konsistigu la "fundamenton de la nova Eŭropo".

La germana malvenko ĉe Stalingrado je la 2-a de februaro 1943 kuraĝigis la grupon. Dum la noktoj de la 3-a, 8-a kaj 15-a de februaro 1943 sur muroj de la universitato kaj aliaj konstruaĵoj en Munkeno aperis la sloganoj Freiheit (= libero) kaj Nieder mit Hitler (= pereu Hitler), skribitaj per gudro fare de Schmorell, Hans Scholl kaj Graf.

Je la 18-a de februaro la gefratoj Scholl portis valizon da flugfolioj en la universitaton kaj dum la lecionoj dismetis ilin koridore, tiel ke post la lecionoj la studentoj trovu ilin. Kiam ili estis forirontaj, restis staketo da folioj, kaj ili decidis ĵeti ilin de la plej alta etaĝo en la korton. Sophie Scholl estis observita de la Pedelo Jakob Schmied, kiam ŝi faris tion, kaj li vokis la policon, kiu arestis la gefratojn. Ankaŭ la ceteraj supre nomitaj grupanoj estis arestitaj.

Jam post kvar tagoj "popola kortumo" sub juĝisto Roland Freisler kondamnis ĉiujn al morto per gilotino. La verdikto estis plenumita la saman tagon.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "Blanka Rozo" estis skribita supre sur la flugfolioj de la grupo; ĝia deveno ne estas vere klarigita. Iuj supozas rilaton al la libro "Die Weiße Rose de B. Traven; Hans Scholl tiun libron pruveble konis. Al la polico li deklaris, ke la nomon li "elektis arbitre":

Reirante al mia folio 'Die weiße Rose' mi volas … deklari jenon: La nomo 'Die Weiße Rose' estis elektita arbitre. … Povas esti, ke emocie mi elektis tiun nomon, ĉar tiam mi estis sub ĵusa impreso de la hispanaj romancoj 'Rosa Blanca' de Brentano. Al la "Blanka Rozo" de la anglia historio ne estas rilatoj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Pri la okazintaĵoj oni faris tri germanlingvajn filmojn, ekzemple Sophie Scholl – Die letzten Tage (reĝisoro Marc Rothemund, Julia Jentsch en la rolo de Sophie Scholl), kiu ricevis premion en la Berlinale de 2005.