B. Traven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
B. Traven aka Red Marut arrest photo in London 1923.jpg

B. TRAVEN (naskiĝis la 25-an de februaro 1882 - mortis la 4-an de marto26-an de marto 1969 en Meksiko, subŝtato Chiapas), estas la pseŭdonimo de germana verkisto, kiu priskribis la vivon de sociaj subigitoj, precipe de meksikaj indianoj. Liaj efektivaj nomo, naskiĝdato kaj biografiaj detaloj estis objekto de debatoj inter literatursciencistoj, sed estas certe, ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Meksiko.

Li estis la plej granda literatura mistero de la 20-a jarcento, ĉar li dum sia tuta vivo sekretigis sian identecon. Certas, ke li aktivis unue en Germanio kiel aktoro sub la nomo Ret Marut, partoprenis en la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj, kaj ekde 1924 li vivis en Ameriko. Eĉ kiel fama verkisto, kies verkojn oni sukcese filmis, li ne volis malkaŝi, kiu li fakte estas, ĉar laŭ lia opinio gravas la verko, ne la privata vivo. Tial oni suozis eĉ, ke li estas reĝa bastardo aŭ persekutata krimulo aŭ revoluciulo k.s. Li uzadis ankaŭ la nomojn Hal Croves, Richard Maurhut, Torsvan, Herman Albert Otto Max Feige. Oni eĉ supozis, ke li estas Jack London, kiu nur ŝajnigis memmortigon kaj daŭrigis sian literaturan agadon sub alia nomo kaj en alia lingvo. Tamen nun certa, pro la esplorfarado de Will Wyatt, ,ke la vera nomo de Marut/Traven estas Otto Feige, kiu devenis el Schwiebus (en la provinco Brandenburgio, Germanio; post 1945 novnomita Świebodzin en Pollando).

Traven aŭtoris multajn romanojn, unu vojaĝraporton kaj multe da rakontoj, en kiuj kombiniĝas sensaciaj aventurtemoj kaj ironia humuro kun kritika sinteno pri la kapitalismo, kiu videbligas socialismajn kaj anarkiismajn simpatiojn. Li estas fama precipe pro siaj romanoj pri ekspluatataj meksikaj indianoj, kiujn oni dungis je preskaŭ sklavaj vivkondiĉoj ĉe arbohakado de mahagono - kiu hakis tro malmulte da arboj, estis dumnokte ĉeokaze eĉ pendigita sur arbo, sed ne je la kolo, sed je la manoj. Ankaŭ liaj ceteraj romanoj okupiĝas pri socialaj maljustaĵoj, praktikataj ĉe kotonrikoltantoj, maristoj, laboristoj ks

La romanoj kaj rakontoj de B. Traven ĝuis (kaj ĝuas plu) grandan popularecon jam en la periodo inter la du mondmilitoj kaj ankaŭ post la Dua mondmilito. Li longe restis unu el la plej legataj verkistoj de la germanlingva populara literaturo. Liaj verkaĵoj estas tradukitaj en pli ol 24 lingvojn kaj laŭ taksoj atingas suman eldonon de almenaŭ 30 milionoj da liboj.[1][2] Albert Einstein, je la demando al li farita: kiun libron li kunportus ironte sur dezertan insulon respondis: iun ajn kondiĉe ke ĝi estqs libro de Traven.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1926 Der Wobbly (La kotonplukistoj)
  • 1926 Das Totenschiff (La Mortula Ŝipo) - filmita
  • 1927 Der Schatz der Sierra Madre (La trezoro de la Sierra Madre) - anglalingve filmita kiel The Treasure of the Sierra Madre
  • 1928 Land des Frühlings (Lando de l' printempo)
  • 1928 Der Busch (La vepro)
  • 1929 Die Brücke im Dschungel (Ponto en la ĝangalo)
  • 1929 Die Weiße Rose (Rozo Blanka)
  • 1931 Der Karren (Ĉaro)
  • 1931 Regierung (Registaro)
  • 1933 Der Marsch ins Reich der Caoba (Marŝo en la regnon de l' mahagono)
  • 1936 Die Troza (Trunko)
  • 1936 Die Rebellion der Gehenkten (Ribelo de l' pendigitoj) - filmita
  • 1936 Sonnen-Schöpfung / Indianische Legende (Sun-kreado, indiana legendo)
  • 1940 Ein General kommt aus dem Dschungel (Generalo venas el la ĝangalo)
  • 1950 Macario (Makario)
  • 1958 Der dritte Gast (La tria gasto)
  • 1960 Aslan Norval
  • 1963 Khundar (Kundar)

Rete atingeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ret Marut: "Der Ziegelbrenner" (Zeitschrift)

B.Traven: Romane in deutschen Erstausgaben

Caobazyklus in Deutsch

Romantradukoj anglalingvaj

Rakontotradukoj en Esperanto I

Fabelotraduko en Esperanto

Romantradukoj en Esperanto I

Mahagonciklo en Esperanto II

Rakontotradukoj en Esperanto II


Retejoj pri B. Traven[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jan-Christoph Hauschild: Zwischen Selbstinszenierung und Fremdkonstruktion: B. Travens Performance im Licht neuer Forschungsergebnisse ("Inter memsurscenigo kaj fremda konstruo: la publika vivo de B. Traven en lumo de novaj esploraj rezultoj"), prelego en la 7-a kongreso de la federacio de germanistaj asocioj en Hispanio, hispane Federación de Asociaciones de Germanistas de España, FAGE, germane iom pli koncize Spanischer Germanisten-Verband) en la universitato de Valencio, la 17-an de septembro 2010
  2. Roy Pateman: The Man Nobody Knows: The Life And Legacy Of B. Traven ("la viro kiun neniu konas: la vivo kaj heredaĵo de B. Traven"). University Press Of America 2005, ISBN 0-7618-2973-3, S. 1
  3. biografieto de Traven, kun mencio de la citaĵo de Einstein pri liaj libroj, en la retejo nndb.com (angle)

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Kaiser, Hans-Georg" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Traven, B.".