Saltu al enhavo

Universitato de Valencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Valencio
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 30-a de aprilo 1499
fondinto(j) Fernando la 2-a de Aragono vd
Situo
Geografia situo 39° 28′ 45″ N, 0° 21′ 33″ U (mapo)39.4790511-0.3590873Koordinatoj: 39° 28′ 45″ N, 0° 21′ 33″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Valencio
Nombroj
nombro de studentoj 58 390 vd (stato: 2014)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Universitato de Valencio (Valencio)
Universitato de Valencio (Valencio)
DEC
Map
Universitato de Valencio
vdr
Historia klostro de konstruaĵo la Nau
La Universitato de Valencia Historia Konstruaĵo
Logo univerziteta
Sigelo

La Universitato de Valencio (en valencia Universitat de València [univeɾsiˈtad de vaˈlensia]; mallongigita UV), estas publika universitato fondita en la jaro 1499 en Valencio sub la nomo Estudi General (Ĝenerala Studo), kiu estas unu el la plej malnovaj universitatoj en la Valencia Komunumo, kaj tial inter tiuj kun la plej longa tradicio en Hispanio.

Ĝi estas organizita ĉirkaŭ tri kampusoj situantaj en Blasco Ibañez-strato, Tarongers-strato kaj Burjassot. Ekzistas ankaŭ la universitata lernejo de instruado, kaj aliaj centroj kiel ekzemple ĉe Ontinyent kaj Gandia.

La universitato estas orientita al instruado kaj esplorado en preskaŭ ĉiuj scifakoj. La nuna rektoro estas profesoro María Vicenta Mestre Escrivá, elektita en marto 2018, iĝante la unua virino elektita rektoro de launiversitato.

La universitata biblioteko, kun 1.392.793 volumoj, estas la kvara plej granda universitata biblioteko en Hispanio post la Komplutensa Universitato de Madrido kaj la bibliotekoj de la Universitato de Barcelono kaj la Universitato de Sevilo [1].

Fakultatoj

[redakti | redakti fonton]

La universitato ofertas la eblecon de edukado ene de dek sep fakultatoj.

Kampuso Burjasot-Paterna

[redakti | redakti fonton]
  • Supera Teknika Lernejo de Inĝenierio
  • fakultato de Biologiaj Sciencoj
  • fakultato de Matematikaj Sciencoj
  • fakultato de Apoteko
  • fakultato de Fiziko
  • fakultato de Kemio
Avenuo Blasco Ibáñez Kampuso
  • fakultato de Fizioterapio
  • fakultato de Flego kaj Podologio
  • fakultato de Sportaj Sciencoj kaj Fizika Eduko
  • fakultato de Filologio, Tradukado kaj Komunikado
  • fakultato de Filozofio kaj Edukado
  • fakultato de Geografio kaj Historio
  • fakultato de Medicino kaj Dentokuracado
  • fakultato de Psikologio
Kampuso Tarongers
  • fakultato de Sociaj Sciencoj
  • fakultato pri ekonomio
  • jurstudo
  • fakultato de Instruista Trejnado (Magistero)
Kampuso de Ontenyent
  • fakultato pri ekonomio
  • fakultato de Instruista Trejnado (Magistero)

Honordoktoroj

[redakti | redakti fonton]

La unua persono aljuĝita honordoktoreco estis fizikisto José María Otero de Navascues en 1967. La unuaj virinoj investitaj estis serba homarajtaj aktivulo Nataša Kandić kaj usona biologo Lynn Margulis en 2001. Ĝis 2018, honordoktoroj estis aljuĝitaj al 91 viroj kaj 9 virinoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]