Arbohakisto


Arbohakisto [1], ankaŭ lignohakisto, aŭ simple hakisto, estas arbarlaboristo por la lignorikolto. Arbohakisto estas tradicia nomo por tre antikva metio. La tasko de arbohakisto konsistas en la faligado de arboj kaj en la preparado de ties fortransporto.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La arbohakado estis estinta plenvalora metio kaŭze de pligrandiĝinta lignobezono kune kun estiĝo de minado, de metalurgio kaj prilaborado de metaloj kaj de la kun tio kunligita laboropartigado. En la grek-romia antikvo ĉiam pli grandaj komunumoj bezonis pli grandajn kvantojn de brulligno, konstruligno, ligno por fortikaĵoj kaj por ekscese praktikita ŝipokonstruado. Tiu postulis organizitan arbarekspluatadon kaj transporton. La arbohakisto intense kunlaboris ĝis en la komenco de la 20-a jarcento kun la kvazaŭ formortintaj metioj de flosisto kaj karbigisto.
Radikalan ŝanĝon alportis la plifortiĝo de la industria arbarekspluatado kun kompleksaj maŝinoj kiel ekzemple la tut-rikoltilo ( angle : harvester ).
La metio de la simpla arbohakisto estas ŝanĝinta al forstoteknikiston kaj specialigitan maŝinopriserviston.
Ekipaĵo
[redakti | redakti fonton]La arbohakisto praktikas malfacilan kaj danĝeran metion. Ekde miloj da jaroj por la permane arbofaligo oni sole uzis hakilojn, faligkojnojn kaj segilojn. Nur kun la disvastiĝo de la motorsegilo dum la 50-aj jaroj plibonigis la laboro-cirkonstancoj. Danke al uzado de individuaj protekt-ekipaĵoj kiel forstkasko, protekto de la aŭda sistemo kaj protekta vestaĵo same kiel pli severaj preskriboj, la motormana arbarlaboro estas estinta pli sekura.
Metafore
[redakti | redakti fonton]En la biblio, la Malnova Testamento, "Lignhakistoj kaj akvoportistoj" estas esprimo priskribanta homojn de malalta socia statuso, kiuj okupiĝas pri malfacila, malmultenspeziga kaj tre fizika laboro. La termino estis unue menciita en Readmono 29:10, sed la mencio en Jesuo 9:21, "Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.." fariĝis fama kiel stereotipo de iaspeca punlaboro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 58
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. esperante
- Uwe Tobä 2003 : Zwischen Stoppuhr und Spaltaxt. Die Geschichte der Waldarbeiterausbildung im 20. Jahrhundert. Interdisziplinäre Untersuchung unter besonderer Berücksichtigung der forstlichen Arbeitswissenschaft und berufs- und arbeitspädagogischer Entwicklungen, Grundlagen und Begründungen. Conte-Verlag, Saarbrücken, 472 p., ISBN 3-9808118-7-5