Świebodzin
| Świebodzin | |||||
| germane: Schwiebus | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Świebodzina | ||||
| Provinco | Lubuŝio (Lubuŝa Vojevodio) | ||||
| Distrikto | distrikto Świebodzin | ||||
| Komunumo | komunumo Świebodzin | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Urborajtoj | 1319 | ||||
| Koordinatoj | 52° 15′ N, 15° 32′ O (mapo)52.2515.533333333333Koordinatoj: 52° 15′ N, 15° 32′ O (mapo) | ||||
| Areo | 10,54 km² | ||||
| Loĝantaro | 21 399 (en 2021) | ||||
| Poŝtkodo | 66-200 kaj 66-201 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 68 | ||||
| Aŭtokodo | FSW | ||||
| TERYT | 4081108054 | ||||
| Estro | Dariusz Cezary Bekisz | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. Rynkowa 2 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 66-200 | ||||
| Ĝemelaj urboj | |||||
| Komunuma retejo | http://www.swiebodzin.eu | ||||



Świebodzin - jen pole ekde 1946, antaŭ tio germanlingve Schwiebus - estas urbo en la provinco Lubuŝio (Lubuŝa Vojevodio) en Pollando. Ĝi ekde januaro 1999 apartenas al la samnoma distrikto Świebodzin, kiu tiam kreiĝis, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de 2021 en la distrikto vivis 21 399 loĝantoj sur areo de 10,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 030 loĝantoj/km².
En la tiam germana Schwiebus naskiĝis en 1882 Otto Feige, tre verŝajne tiu, kiu famiĝis kiel verkisto sub la pseŭdonimo B. Traven. La 6-an de novembro 2010 en Świebodzin oni finis la konstruadon de la (tiumomente) tutmonde plej alta statuo de Jesuo Kristo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ arkeologiaj trovoj la loĝlokon starigis en la 4-a jarcento grupo de la ĝermana tribaro sueboj. Fine de la unua jarmilo alvenis novaj kamparanoj, inter ili probable ankaŭ iuj slavoj. En 1228 la germana kavalira ordeno de Johanitoj ricevis la vilaĝon kaj ĉirkaŭaĵon, signife ampleksigis la loĝlokon kaj ekipis ĝin per protekta remparo. Ankoraŭ en la unua duono de la 13-a jarcento la loĝloko havis urbajn rajtojn,[1] kaj la rajtoj konfirmiĝis en 1319. En 1685 Leopoldo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio donis la urbon kaj ĉirkaŭaĵon al la margraflando Brandenburgio, tamen jam en 1694 reprenis ĝin kaj tiujare donis ĝin al la habsburga duklando Glogovo, kaj ekde 1742 ĝi apartenis al la reĝlando Prusio. Sekve kiel ĉiuj urboj de Prusio ĝi ekde 1871 apartenis al la Germana Imperiestra Regno, kaj ekde 1918 al la Vajmara Respubliko. Inter 1879 ĝis 1945 funkciis germana juĝejo Amtsgericht en Schwiebus. La urbo kaj ĉirkaŭaĵo do havis tute alian historion ol la pli orientaj regionoj, kiuj nur post la dispartigoj de Pollando-Litovio ekde 1772 estis partoj de la reĝlando Prusio. Nur en 1945 la urbo kaj tuta regiono sekve de decido de la venkaj Aliancanoj post la fino de la dua mondmilito doniĝis al la komunisma Pola Popola Respubliko, kiu ĝis 1947 forpelis la loĝantaron kaj anstataŭigis ĝin per poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio, ŝtata pola komisiono por trovo de loknomoj en 1946 ricevis la ordonon elpensi novan polan urbonomon, kaj tiun oni ekaplikis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Samuel Gotthilf Knispel: Geschichte der Stadt Schwiebus, von ihren Ursprüngen an, bis auf das Jahr 1763. Züllichau 1765, paĝoj 4–5 (books.google.de).





